Tartalom

Printempa Semajno Internacia en Xanten

es_pi-tól, 2014. február 12.

Hozzászólások: 1

Nyelv: Esperanto

es_pi (Profil megtekintése) 2014. február 12. 18:35:27

Saluton!

Ĉu vi jam planis libertempon dum Pasko 2014? Ne, ankoraŭ ne!? Bonege!
Do, tiam venu al la 30-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu okazos de la 14a de aprilo ĝis la 21a de aprilo 2014 en Xanten kaj feriu kun ni Esperante.

Xanten estas urbo en okcidenta Germanio, proksime al la german-nederlanda landlimo kaj ĉe la malsupra fluo de la rivero Rhein.
Ni havos diversspecan programon: ni ekskursos/migrados/biciklados tra la bela pejzaĝo kaj vizitos vidindaĵojn de la regiono kaj najbaraj urboj.
Ĉiutage okazos diskutrondoj kaj prelegoj pri plej diversaj temoj, kursoj pri dancoj, ludoj, kantoj, muziko, ktp kaj manlaboraj ofertoj.

Por tiuj, kiuj ŝatas plibonigi sian lingvokonon, ni okazigos lingvokursojn por diversaj lingvoniveloj. Speciale por infanoj okazos la jam konata kaj ŝatata "Mazi"-horo/kurso.
Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ ekstere.
Kaj vespere ni havos kulturan programon kun koncerto, prezentaĵoj, teatraĵo ktp.
Poste oni renkontiĝos en la "knajpo" por babili kaj ludi.

Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.
Pliajn informojn legu ĉi-tie: http://www.esperanto.de/psi

Kun afablaj salutoj
La PSI-teamo

Vissza a tetejére