Ke daftar isi

Kiel vi uzas novaĵfontojn?

dari Eltwish, 14 Februari 2014

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

Eltwish (Tunjukkan profil) 14 Februari 2014 04.40.49

Pro deziro esti bone informita civitano aŭ provi kompreni kio okazas en la mondo, mi penas legi ĵurnalojn kaj aŭskulti novaĵajn elsendojn. Sed iel mi dubas, ĉu tio vere plikomprenigas min. Se oni legas opinion, ĉiam eblas trovi alian kiu plene kontraŭas ĝin - sed sen opinioj aŭ rakontoj, oni malfacile komprenas la gravecon de iu novaĵo aŭ kiu rolo ĝi havas en pli vasta historio. Kaj eĉ se mi legas pri ekz. iu leĝpropono aŭ financdebato en la Kongreso, mankas al mi scioj pri ekonomio, historio, politiko kaj tiel plu, tiel ke mi havas senton nur svage, nube kapti la signifon.

Kion vi faras for informi vin? Ĉu vi kredas, ke legante ĵurnalojn ktp, vi pli bone komprenas la aferojn de la aktuala mondo? Kiujn fontojn vi uzas?

Mi nuntempe legas La Jornada kaj Der Spiegel, kaj ĝue aŭskultas NPR (la usona Nacia Publika Radio). Mi aparte serĉas rekomdendojn de radioprogramaj kiel NPR en la hispana aŭ la germana (aŭ en Esperanto, kompreneble!)

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 14 Februari 2014 16.19.50

Mi mem ne plu uzas novaĵfontojn.

Preskaŭ ĉiuj fontoj estas unuflankecaj, aŭ ili antaŭjuĝas aferojn laŭ ia skemo. Novaĵfontoj ĉiam estas politike biasa (al "la dekstra" aŭ "la maldekstra" ), ekzemple NBC (maldekstra) kaj FOX (dekstra). Ne mistifiku vin; ili provas nur amuzi/distri vin, anstataŭ informi vin. Ili filtras novaĵojn laŭ la emoj de iliaj legantoj/aŭskultantoj/spektantoj.

Plejparte novaĵoj ne gravas al mi, kaj se ili ja gravas, mi normale ne povas influi aŭ regi ilin.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 20 Februari 2014 18.14.46

Oni inventis racion ĝuste por tio: vidi tra la diversajn fontoj kaj opinioj tion, kio estas la plej proksima de la vero. Ne gravas, se gazezo mensogas, se oni scias kiudirekten ĝi mensogas. La plej bona rimedo estas multobligi la fontojn por fari sian propran opinion ne tro deflankigitan.

erinja (Tunjukkan profil) 20 Februari 2014 21.38.34

kaŝperanto:Mi mem ne plu uzas novaĵfontojn.

Preskaŭ ĉiuj fontoj estas unuflankecaj, aŭ ili antaŭjuĝas aferojn laŭ ia skemo. Novaĵfontoj ĉiam estas politike biasa (al "la dekstra" aŭ "la maldekstra" ), ekzemple NBC (maldekstra) kaj FOX (dekstra). Ne mistifiku vin; ili provas nur amuzi/distri vin, anstataŭ informi vin. Ili filtras novaĵojn laŭ la emoj de iliaj legantoj/aŭskultantoj/spektantoj.

Plejparte novaĵoj ne gravas al mi, kaj se ili ja gravas, mi normale ne povas influi aŭ regi ilin.
Estas interesa afero, kiam oni legas novaĵojn de aliaj landoj, pri via lando. Ankoraŭ estas la politikaj aferoj, sed almenaŭ tiuj fremdaj fontoj de novaĵoj ne havas precize la samajn politikan fundamenton kiel la usona, kaj minimume estas interese vidi, kiel alilandanoj vidas la eventojn en nia lando. Tio en si mem estas interesa alternativa vidpunkto!

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 13 Maret 2014 23.37.04

Mi legas lokan ĵurnalon por scii kio okazas loke (El Nuevo Herald) kaj por kompreni pri kio la lokanoj babilas. Mi legas The New York Times por scii pri kio oni parolas en Usono, kie mi loĝas. Mi tute ne kredas komplete pri ili sed ili instigas miajn pensojn. Mi ankaŭ legas lernu tial. Se estas iu forumo kio ne interesas min, mi ne legas ĝin. Oni ne povas ĉion legi. Mi ankaŭ foje legas Die Tageszeitung aŭ O Globo. Mi ŝatus havi la tempon kion mi antaŭe havis por legi pli vastajn mondofontojn.

Kembali ke atas