Naar de inhoud

"La knabo ludis multon"

door vitorlranjos, 29 november 2007

Berichten: 15

Taal: Esperanto

vitorlranjos (Profiel tonen) 29 november 2007 14:35:06

saluton samideanoj ! sal.gif

ĉu vi sukcesas kompreni la menciitan frazon "la knabo ludis multon" ? demando.gif

>> se jes, ĉu vi sukcesus klarigi al alia esperantisto pri ĝia signifo ?

>> se ne, kiun vi proponas aldoni (aŭ forigi) por ke ĝi estu sufiĉe komprenebla ?

dankon pro via atento kaj helpo (ĉar tiu frazo kaŭzis grandegan diskutadon ĉe mi).

amike kaj estime,
Vitor Luiz (vitorlranjos ĉe Lernu!) rideto.gif

awake (Profiel tonen) 29 november 2007 15:31:02

vitorlranjos:
ĉu vi sukcesas kompreni la menciitan frazon "la knabo ludis multon" ? demando.gif

se jes, ĉu vi sukcesus klarigi al alia esperantisto pri ĝia signifo ?
se ne, kiun vi proponas aldoni (aŭ forigi) por ke ĝi estu sufiĉe komprenebla ?
Mi komprenas la frazon, sed ĝi enhavas eraron. Multo(n) ne ĝustas ĉi tie.

Oni povas ludi ludojn, muzikilojn, ktp, sed oni ne povas ludi Multon. "Multo" ne estas aĵon kiu povas ricevi la agadon de la verbo.

Anstataue, oni devus uzi adverbon, kiu per signifo priskribas aŭ modifas verbojn (tiukaze), adjektivojn, aŭ aliajn adverbojn. Do, Mi konsentas kun white knight. Uzu "multe" anstataŭ multo

borja (Profiel tonen) 29 november 2007 16:41:57

Mi kredas, ke tiu frazo estas ĝusta. La frazo ne estas erara, ĉar aliaj similaj jam ekzistas, ekzemple, "mi volas la samon".

La objekto de la frazo ne havas la devon ĉiam esti aĵo.

Sed tiu frazo estas iom malfacila por kompreni. Kiel ekzemplo mi metos alian frazon por kompreni la diversajn rolon, kiujn ludas la vorto "mult-".

- Mi multe legis.
Ĉi tio signifas, ke mi legis dum longa tempo, do, ĉi-okaze ni ankaŭ povus diri "mi legadis", ĉar ĝi estas tre simila al la ekzempla frazo. La vorto "mult-" nun ludas adverbe, kiel priskribo de la agado.

- Mi legis multajn librojn.
Ĉi tie ĝi ludas kiel adjektivo de la fraza objekto. Ĉi tiu frazo estas facile komprenebla kaj ĝi ne bezonas grandan klarigon.

- Mi legis multon.
Miaopinie, en ĉi tiu frazo, "multon" signifus "multaj libroj" aŭ "multe". Kaj mi kredas ke tio estas subkomprenata, ĉar kion oni precipe legas estas libroj.

Ĉio ĉi estas kiel mi vidas la aferon.

Mi esperas esti klariginta viajn dubojn, almenaŭ parte.

vitorlranjos (Profiel tonen) 29 november 2007 18:59:51

white knight:Mi komprenas la senco de tio frazo, sed mi dirus: La knabo ludis multe.
(Germane: Der Junge spielte viel.)
laŭ mia amiko -kiu komencigis tiun diskuton- la senco de tiu frazo ne kongruas kun "multe", sed kun iu objekto ...

"ludi" enhavas plurajn signifojn, kiel mi povas aserti pri iu aŭ alia signifo en la frazo "la knabo ludis multon" ?

se "multo" estas kvanta vorto, kiel mi povas imagi la objektojn pri kiuj mia amiko diras per "multo" ?

vitorlranjos (Profiel tonen) 29 november 2007 19:11:59

borja:Mi kredas, ke tiu frazo estas ĝusta. La frazo ne estas erara, ĉar aliaj similaj jam ekzistas, ekzemple, "mi volas la samon".
sed "samo" ne estas kvanta vorto, ĉu ? se ĝi estus tia vorto, mi konsentus kun vi, eble rideto.gif

borja:- Mi legis multajn librojn.
Ĉi tie ĝi ludas kiel adjektivo de la fraza objekto. Ĉi tiu frazo estas facile komprenebla kaj ĝi ne bezonas grandan klarigon.
vi pravas, laŭ mi rideto.gif

borja:- Mi legis multon.
Miaopinie, en ĉi tiu frazo, "multon" signifus "multaj libroj" aŭ "multe". Kaj mi kredas ke tio estas subkomprenata, ĉar kion oni precipe legas estas libroj.
ĉar ne ekzistas aliaj frazoj kiuj diras pri libroj, ĉu mi ne povus legi afiŝojn aŭ aliajn skribaĵojn ? okulumo.gif

estas facile kompreni "multon" per "legi" ... per "ludi", la afero ŝanĝas iomete, ĉu ne ?

borja:Ĉio ĉi estas kiel mi vidas la aferon.
tre bonvena mesaĝo, koran dankon !

rosto (Profiel tonen) 30 november 2007 13:28:39

"La knabo ludis multon" signifas, ke la knabo sciis multe da ludoj kaj ludis ilin.
Se "la knabo ludis multe", tio ja signifas alion, ke la knabo ludis longatempe.

vitorlranjos (Profiel tonen) 30 november 2007 14:53:26

Terurĉjo:LMMO, ĉiuj tiuj frazoj estas paroleblaj, nur necesas kompreni subtekston.
La unua estas komprenebla mem, kaj estimata Hemulo jam bone tion klarigis.
La dua kaj la tria subkomprenas, ke antaŭe la knabo ion faris, ekzemple ludis gamojn laŭ gitaro por trejnado kaj nun li estas ludinta mult(eg)on.
jes, oni bezonas scii la kuntekston por kompreni, ĉu la knabo ludis multon da gamojda teatraĵojda aliaj aferoj ... postaj aŭ antaŭaj frazoj helpos la komprenadon, sed nur la verbo "ludi" ne sufiĉas kaj la dubo ankoraŭ vivas ! rideto.gif

vitorlranjos (Profiel tonen) 30 november 2007 15:11:42

rosto:"La knabo ludis multon" signifas, ke la knabo sciis multe da ludoj kaj ludis ilin.
ludoj ? shoko.gif
kial ne "muzikiloj" aŭ alia afero ? demando.gif
ekzemple, ĉe Reta Vortaro, "ludi" ankaŭ signifas: "Riski la ŝancojn pri gajno aŭ perdo: ludi monon; monludi; ludi en la borso, en vetkuroj."

borja (Profiel tonen) 30 november 2007 15:44:57

Kaze de la vorto "ludi", oni do, ankaŭ devus atenti la kuntekston.

Mielo (Profiel tonen) 30 november 2007 17:53:46

vitorlranjos:
rosto:"La knabo ludis multon" signifas, ke la knabo sciis multe da ludoj kaj ludis ilin.
ludoj ? shoko.gif
kial ne "muzikiloj" aŭ alia afero ? demando.gif
ekzemple, ĉe Reta Vortaro, "ludi" ankaŭ signifas: "Riski la ŝancojn pri gajno aŭ perdo: ludi monon; monludi; ludi en la borso, en vetkuroj."
Laŭ mi, tio, ke la knabo kion ludis longe , evidentiĝas el medio de teksto. Se oni elprenas unun frazon el teksto, ne estas certa, ke estas komprenebla.

Terug naar boven