У садржају

Nekonsekvenco inter transitiveco kaj intransitiveco

од Rejsi, 15. фебруар 2014.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

Rejsi (Погледати профил) 15. фебруар 2014. 20.18.24

Do, mi legis la PIV-on, kaj mi rimarkis strangan nekonsekvencon.

Laŭ la PIV, "aŭti" estas netransitiva kaj signifas "veturi per aŭto." Bone. Mi komprenas tion. Kamiono estas tipo de aŭto, kaj mi decidis serĉi ĝin ankaŭ. Mi trovis la vorton "kamioni." Ĝi estas transitiva kaj signifas "transporti ion per kamiono."

Kio??? Mi konfuziĝas komplete. Kial tio ne estas konsekvenca??? Ekzistas aliaj vortoj kiel ĉi tiuj?

michaleo (Погледати профил) 15. фебруар 2014. 20.35.01

Rejsi:Do, mi legis la PIV-on, kaj mi rimarkis du strangajn nekonsekvencojn.

Laŭ la PIV, "aŭti" estas netransitiva kaj signifas "veturi per aŭto." Bone. Mi komprenas tion. Kamiono estas tipo de aŭto, kaj mi decidis serĉi ĝin ankaŭ. Mi trovis la vorton "kamioni." Ĝi estas transitiva kaj signifas "transporti ion per kamiono."

Kio??? Mi konfuziĝas komplete. Kial tio ne estas konsekvenca??? Ekzistas aliaj vortoj kiel ĉi tiuj?
Tio ne estas nekonsekvenco. Tiuj vortoj simple signifas aliajn agojn. Kial estas tiel? Ĉar en Esperanto ekzistas reguloj por derivado de vortoj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj diras kion ili devus signifi. Signifo estas afero de interkonsento. Probable transporti ion per kamiono estas pli utila ol veturi per kamiono, do tial oni elektis tiun signifon.

efilzeo (Погледати профил) 15. фебруар 2014. 20.41.07

Ŝajnas nekorekta ankaŭ al mi, kamioni devus signifi "esti kamiono".

michaleo (Погледати профил) 15. фебруар 2014. 20.48.49

efilzeo:Ŝajnas nekorekta ankaŭ al mi, kamioni devus signifi "esti kamiono".
Ĉu vere? Do aŭti devus signifi esti aŭto. Ho, kia utila vorto! Tiaj reguloj ne ekzistas, ĉar derivado de vortoj estas pli utileca ol sistemeca.

sudanglo (Погледати профил) 16. фебруар 2014. 11.26.23

Kvankam aŭti ja signifas veturi per aŭto, tamen laŭ miaj Guglaj serĉoj kamioni ne estas uzata. Tial oni apenaŭ povas diri ke ĝi estas transitiva surbaze de la uzado.

La tuta afero de transitiva/netransitiva en Esperanto ne estas tiel rigida kiel foje sugestas la gramatikistoj.

Mi biciklis la tutan distancon. Mi rigardis la lumitan fenestron. Mi dormis profundan dormon. Ĉesu krii tiel laŭte (kp la bruo ĉesis)

Se ne paroli pri la longe akceptita bi-transitiveco de fumi (kamentuboj fumas, fumi cigaredon)

Oni povas kontente lasi al la harfendistoj la analizon.

Kiu dirus Ĉu vi povus aŭtigi min en la urbon. Eĉ se aŭti ne estas transitiva, mi pli facile komprenus Ĉu vi povus aŭti min en la urbon.

Se iu volus diri kamioni la varojn ĝis Parizo tro kostus, mi eble pensus pli eleganta, diri transporti per kamiono, sed tamen.

lagtendisto (Погледати профил) 16. фебруар 2014. 14.57.26

michaleo:
efilzeo:Ŝajnas nekorekta ankaŭ al mi, kamioni devus signifi "esti kamiono".
Ĉu vere? Do aŭti devus signifi esti aŭto.
Tute ne.

Laŭ Revo 'aŭti' enhavas ideon de signifo de germana: 'Autofahren'; plu bona: 'Auto(mobil) fahrend' = 'veturante aŭtomobilo'.

Se oni rigardas de ekstere al aŭtomobilon, tiam la kondukisto 'estas aŭto(mobilo)' = 'estas parto de aŭtomobilo'. He, he ridulo.gif

Rugxdoma (Погледати профил) 09. март 2014. 11.22.05

michaleo:
Rejsi: Kial tio ne estas konsekvenca??? Ekzistas aliaj vortoj kiel ĉi tiuj?
Tio ne estas nekonsekvenco. Tiuj vortoj simple signifas aliajn agojn. Kial estas tiel? Ĉar en Esperanto ekzistas reguloj por derivado de vortoj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj diras kion ili devus signifi. Signifo estas afero de interkonsento. Probable transporti ion per kamiono estas pli utila ol veturi per kamiono, do tial oni elektis tiun signifon.
Esperanto estas hom-rilata lingvo. Tiuj du veturiloj havas malegalajn rilatojn kun la homo. Se oni demandas al infanoj: "Kion oni faras per auto?" kaj "Kion oni faras per kamiono?", la respondoj de la unua demando verŝajne enhavas netransitivan verbon, ekz. "oni veturas", dum la dua demando donas respondojn kiel "oni transportas", "oni veturigas", "oni ŝarĝas", do transitivajn verbojn.

Вратите се горе