Đi đến phần nội dung

PMEG : akva bolpunkto je 0° ?

viết bởi HaleBopp, Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Tin nhắn: 9

Nội dung: Esperanto

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 07:44:18 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Oni povas legi tiun frazan ekzemplon ĉe PMEG :

"La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo."

Mi petas klarigon, ĉar laŭ miaj rudimentaj scioj pri fiziko, akvo ne bolas je 0°…

Dankon. ridulo.gif

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:28:58 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Laŭ neniu skalo de temperaturo (Celsia, Farnhejta, Kelvina) tio ĝustas.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 10:30:11 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Temas pri uzo de vorto 'Nul'. Pri tio verŝajne vorto 'bolpunkto' devus esti 'frostiĝpunkto'.

Bertilo ankaŭ havas lernu-konton. Oni povus kontakti lin rekte. Sia Lernu-uznamo estas bertilow.

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 10:55:38 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Kompreneble mia demando ne estis gramatika.
Laŭ Vikipedio (1, 2, 3, 4), "nul celsia(j) grado(j)" (0˚C) normale rilatas por akvo al fandopunkto (aŭ frostopunkto, laŭ la vidpunkto).

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 11:09:46 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

Mi sendis retmesaĝon al Bertilow. Eble li mem deziros enŝovi nian interparolon por klarigo.

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 12:51:38 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

HaleBopp:"La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo."
Mi petas klarigon, ĉar laŭ miaj rudimentaj scioj pri fiziko, akvo ne bolas je 0°…
La klarigo estas tute simpla. La eraro kaŝas sin en la esprimo "norma atmosfera
premo". Estas klare, ke Bertilo Wennergren parolas en sia gramatiko pri statoj
de akvo je la premo 611,73 paskaloj (6 milibaroj). Do, simple nur forfalis el la
frazo la vortoj "cent-sesdek-ono da". Anstataŭigu ĝin per

* La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe cent-sesdek-ono da norma atmosfera premo.

kaj ĉio estas en ordo.

Ĉe tiu premo, kiel ĉiuj scias, estas ankaŭ la trifaza punkto (alinome triobla
punkto
) de akvo se la temperaturo estas 0,01 celsiaj gradoj. Tio signifas, ke akvo
de tia stato ankaŭ vaporiĝas (bolas) je la sama temperaturo.

Oni povas kompreneble riproĉi Bertilon pro tio, ke li skribis "nul gradoj" kaj ne
"nul komo nul unu gradoj", sed tio estas pardonebla peko, kiam temas pri gramatiko,
ne pri lernolibro de fiziko.

fantomo (Xem thông tin cá nhân) 12:52:00 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

HaleBopp:Oni povas legi tiun frazan ekzemplon ĉe PMEG :

"La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo."

Mi petas klarigon, ĉar laŭ miaj rudimentaj scioj pri fiziko, akvo ne bolas je 0°…

Dankon. ridulo.gif
Bonvole legu pri historio ekz. en Vikipedio:
"Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo, tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo. Post la morto de Celsio lia kolego Linnaeus inversigis la skalon;"

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 17:19:31 Ngày 16 tháng 2 năm 2014

fantomo:Bonvole legu pri historio ekz. en Vikipedio:
"Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo, tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo. Post la morto de Celsio lia kolego Linnaeus inversigis la skalon;"
Estas interese! Estas tamen iom strange ke Bertilo elektis tian ekzemplon (kiu do estas tre nekutima kaj rilatas al malnova epoko).

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 18:17:42 Ngày 04 tháng 3 năm 2014

Finfine estis nur senpripensaĵo. Bertilo ŝangis la aferon en frostopunkto.

Quay lại