Al la enhavo

Olimpiko. Sporto

de jeer, 2014-februaro-16

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

jeer (Montri la profilon) 2014-februaro-16 19:09:28

Ĉu vi spektas olimpikaj ludoj?

dobri (Montri la profilon) 2014-februaro-16 20:26:36

Jes, dum tuta pasinta semajno mi regule spektas Olimpikajn ludojn.

jeer (Montri la profilon) 2014-februaro-16 20:43:50

dobri:Jes, dum tuta pasinta semajno mi regule spektas Olimpikajn ludojn.
Dobri, kia vido de sporto ŝatas al vi?

auxro (Montri la profilon) 2014-februaro-16 21:22:46

hokeo, mi kredas okulumo.gif

jeer (Montri la profilon) 2014-februaro-16 21:39:15

auxro:hokejo, mi kredas okulumo.gif
Vira hokejo? Teamo de kia lando ŝatas al vi?

horsto (Montri la profilon) 2014-februaro-16 23:57:41

jeer:
Vira hokejo? Teamo de kia lando ŝatas al vi?
Ni kompreneble ŝatas la rusan teamon, ĉar la rusoj estas la gastigantoj de la olimpikaj ludoj.

jeer (Montri la profilon) 2014-februaro-17 00:37:33

Ni kompreneble ŝatas la rusan teamon, ĉar la rusoj estas la gastigantoj de la olimpikaj ludoj.
Ial rusa ludo en hokejo en ĉi tio jaro ne estis bona(( En Rusio pri hokejo oni parolas: se ni ne ludis kun Kanado, hokejo ne havis senco.
Ĉu vi spektas olimpikaj ludoj delonge? Ĉu vi ŝatas olimpikaj ludoj en Rusio?

auxro (Montri la profilon) 2014-februaro-17 09:50:42

jeer:
auxro:hokejo, mi kredas okulumo.gif
Vira hokejo? Teamo de kia lando ŝatas al vi?
Mi provis diri je nomo de Dobri, ĉar li estas ĉeĥo kaj menciis ke precipe ekinteresiĝis ekde pasinta semajno. Sed mi ne certas ĉu divenis ridulo.gif

Persone mi ŝatas spekti liberstilan (?)(freestyle)skiadon kaj dancojn sur glacio.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-februaro-17 11:37:15

Mi ege ŝatas la glitkuradon.

dobri (Montri la profilon) 2014-februaro-17 16:15:35

jeer:
dobri:Jes, dum tuta pasinta semajno mi regule spektas Olimpikajn ludojn.
Dobri, kia vido de sporto ŝatas al vi?
Min plej multe interesas biatlono (skikurado kun pafado). Plu descendado kaj slalomo. Glacihokeo ja estas ege populara en mia lando, tamen mi ne spektas la matĉojn, ĉar ĝi ne tiom interesas min.

Reen al la supro