Till sidans innehåll

Kiel oni diras "I am not very good at" en Esperanto?

av johnnotegbert, 22 februari 2014

Meddelanden: 9

Språk: Esperanto

johnnotegbert (Visa profilen) 22 februari 2014 22:23:35

Kiel oni diras "I am not very good at [thing]" en Esperanto?

Kiel oni diras "[Algo] no se me da nada bien" en Esperanto?

Dankon!

antoniomoya (Visa profilen) 22 februari 2014 23:37:37

johnnotegbert:Kiel oni diras "I am not very good at [thing]" en Esperanto?

Kiel oni diras "[Algo] no se me da nada bien" en Esperanto?

Dankon!
"Mi ne havas talenton por tio". "Tio ne tute facilas al mi".
Vidu:

http://www.esperanto.es:8080/diccionario/iniciob.j...

Amike.

dombola (Visa profilen) 23 februari 2014 02:33:02

johnnotegbert:Kiel oni diras "I am not very good at [thing]" en Esperanto?

Kiel oni diras "[Algo] no se me da nada bien" en Esperanto?

Dankon!
El Fundamento de Esperanto, § 40 : "Mi saltas tre lerte."

Do, oni povas diri:
"Mi ne estas lerta pri..."
"Mi ne estas lerta pri ŝnursaltado."

Mi opinias ke pli bone estas "Mi saltas ŝnuron 100 foje en 43 sekundoj."
Kion Vi opinias pri tio?

johnnotegbert (Visa profilen) 23 februari 2014 06:43:14

antoniomoya:
johnnotegbert:Kiel oni diras "I am not very good at [thing]" en Esperanto?

Kiel oni diras "[Algo] no se me da nada bien" en Esperanto?

Dankon!
"Mi ne havas talenton por tio". "Tio ne tute facilas al mi".
Vidu:

http://www.esperanto.es:8080/diccionario/iniciob.j...

Amike.
Multan danknon!

johnnotegbert (Visa profilen) 23 februari 2014 06:51:40

dombola:
johnnotegbert:Kiel oni diras "I am not very good at [thing]" en Esperanto?

Kiel oni diras "[Algo] no se me da nada bien" en Esperanto?

Dankon!
El Fundamento de Esperanto, § 40 : "Mi saltas tre lerte."

Do, oni povas diri:
"Mi ne estas lerta pri..."
"Mi ne estas lerta pri ŝnursaltado."

Mi opinias ke pli bone estas "Mi saltas ŝnuron 100 foje en 43 sekundoj."
Kion Vi opinias pri tio?
Pardonu, mi scias ke mi ne komprenas tute. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ nure du semajnoj.

Mi volas diri "La programación de ordenadores no me da nada bien/I'm not very good at computer programming." Do, la konstruo de la frazo "Mi saltas ŝnuron 100 foje en 43 sekundoj" ne funkcias en ĉi tiu kazo.

Clarence666 (Visa profilen) 23 februari 2014 08:50:45

johnnotegbert:Mi volas diri "I' m not very good at computer programming."
Mi ne estas lerta pri komputilprogramado.
Do, la konstruo de la frazo "Mi saltas ŝnuron 100 foje en 43 sekundoj" ne funkcias en ĉi tiu kazo.
La interesa frazo: "Mi ne estas lerta pri ŝnursaltado."

(a) > > Mi saltas ŝnuron 100 fojojn en 43 sekundoj.
(b) > Mi saltas ŝnuron 100 foje en 43 sekundoj.

Cxu iu povas jesigi ke la frazo (a) estas fusxa?

Plue, mi dirus "dum 43 sekundoj" anstataux "en 43 sekundoj".

sudanglo (Visa profilen) 23 februari 2014 13:09:40

Ĉar ekvivalenta frazo al 'I am not good at' troveblas en preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj, uzante la vorton por 'good' en la koncerna lingvo, mi ne vidas bonan kialon por ne imiti ankaŭ en Esperanto.

Oni ja povus diri mi ne havas talenton por .. aŭ mi ne estas lerta/sperta pri, sed kial ne diri ankaŭ mi ne bonas je/en ... aŭ mi ne estas bona je/en

Tjeri (Visa profilen) 23 februari 2014 18:10:51

Mi ne estas lerta pri ŝnursaltado, mi ne estas bona ŝnursaltanto.

skryptor (Visa profilen) 23 februari 2014 19:30:04

Mi volas diri "La programación de ordenadores no me da nada bien/I'm not very good at computer programming."
Mi dirus: Mi ne estas lerta por komputila programado. Hispane estas: No soy hábil para la programación de computadoras. Ĝi ja tradukas la ideon, sed la nuancon ne tiel bone. Eble funkcius pli bone: Mi ne estas tiel bona/lerta por komputila programado.

Tillbaka till toppen