前往目錄

Unu komuna lingvo por ĉiuj infanoj en Eŭropo

貼文者: alonsososo, 2014年2月23日

訊息: 8

語言: Esperanto

alonsososo (顯示個人資料) 2014年2月23日下午9:12:08

Ĵus en la germana Deutsche Welle oni povis rete vidi intervjuon kun G. Gysi de la maldekstra partio. Li parolis interalie pri plibonigo de la EU kaj postulas kiel unan paŝon la enkondukon de komuna lingvo por ĉiuj infanoj en ĉiuj eŭropaj lernejoj! Ke ili povu babili kune.
La mondlingvo proksimiĝas, malrapide !

efilzeo (顯示個人資料) 2014年2月23日下午10:12:35

Ĉu li aludis al la angla aŭ al Esperanto?

antoniomoya (顯示個人資料) 2014年2月23日下午10:34:35

efilzeo:Ĉu li aludis al la angla aŭ al Esperanto?
Verŝajne al la germana, lia denaska lingvo.

(Ĉar kial li montriĝus pli anglema ol germanema?)

Amike.

horsto (顯示個人資料) 2014年2月23日下午11:46:01

antoniomoya:

(Ĉar kial li montriĝus pli anglema ol germanema?)
Ĉar la germanoj jam rezignis pri la propra lingvo, kiel multaj aliaj eŭropaj landoj.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年2月24日上午12:21:33

Kaj sciu, ke Gregor Gysi estas ano de partio, kiu ne estas parto de la registaro, sed de la opozicio. Do momente tute ne gravas kion li postulas.

EDIT: Kaj laŭ mia kono de Gysi li ne alludis al konkreta lingvo.

alonsososo (顯示個人資料) 2014年2月24日下午8:39:39

Fenris_kcf:Kaj sciu, ke Gregor Gysi estas ano de partio, kiu ne estas parto de la registaro, sed de la opozicio. Do momente tute ne gravas kion li postulas.

EDIT: Kaj laŭ mia kono de Gysi li ne alludis al konkreta lingvo.
Prave, Gysi ne aludis al konkreta lingvo. Laŭ mi tio montras des pli la ĝeneralan postulon pri komuna lingvo, kiu nepre estos elektita. Unue eŭrope tiam tutmonde.

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年3月4日上午6:49:07

Fenris_kcf:Kaj sciu, ke Gregor Gysi estas ano de partio, kiu ne estas parto de la registaro, sed de la opozicio. Do momente tute ne gravas kion li postulas.
La sama Gysi kun ria partio (LINKE/PDS/SED) dauxre postulas "bonajn" ideojn. La problemego de politiko estas, ke la eksopozicio, kiam gxi akiras povon kaj farigxas (dominanta) parto la registaro, cxiam forgesas gxiajn antauxajn (bonajn) ideojn kaj simple dauxrigas la saman (malbonan) politikon de la antauxa registaro.

Ekzemple cxi tiu Gysi kun ria partio dauxre kritikas la baradon de la Euxropaj landlimoj. Bedauxrinde la sama partio (SED) antauxe (1950 gxis 1990) ekscese baris la landlimon inter la du Germanaj sxtatoj (DDR kaj BRD).

Tiu kiu estas sankta jxetu la unuan sxtonon! (proverbo)

> Ĉar la germanoj jam rezignis pri la propra lingvo

Cxu? Me ne sciis pri tio.

horsto (顯示個人資料) 2014年3月8日上午12:06:03

Clarence666:
Cxu? Me ne sciis pri tio.
Ŝajnas, ke ve multon ne scias.

回到上端