前往目錄

Landonomoj

貼文者: stevenastrong, 2014年2月24日

訊息: 19

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2014年3月1日下午12:05:33

Kara Steven, mi atentigas pri grava afero. En Finnlando loĝas finnoj, en Pollando loĝas poloj.

Mi mem loĝas en la Unuiĝinta Reĝolando (aŭ tiel diras kelkaj, mi mem preferas 'regno' ).

Tiel ĉiuj civitanoj de mia lando estas reĝoj.

Ne forgesu, ekparolante al anglo, ke vi ĉiam diru 'via reĝa moŝto'.

efilzeo (顯示個人資料) 2014年3月1日下午7:15:22

antoniomoya:Se ni volus, la afero povus esti multe pli simpla ol ĉiu tiu kompliko. Tiel kiel proponas Georgo Macioszek:

http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

"Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu “lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando... Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn".

Ĉu vi vidas tie ian problemon? Kie troviĝus la problemo? Se mi uzus tiun sistemon, mi certas ke ĉiuj esperantistoj perfekte komprenus min. Aŭ ĉu mi malpravas?

Kial komplikiĝi la vivo, se la solvo estas tiel facila?

Amike el Hispanalando.
Oni povus ankaŭ aldoni "io" ĉiam. Do Usono > Usonio, Kanado > Kanadio.

Ĉiumaniere ne ŝajnas grava al mi. Se iu diras " mi estas usono" mi perfekte komprenas kaj ĝi nek ŝajnas malkorekta al mi.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年3月2日上午9:47:13

Se iu diras " mi estas usono" mi perfekte komprenas
Ankaŭ mi. Mi komprenas ke tiu povra sinjoro deliras ke li estas lando.

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年3月2日下午9:20:42

"mi estas usono" estas fama akronimo por "mi estas unu stultulo nelogika".

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年3月3日上午12:00:44

Eble mi dormis kaj sonĝis sed mi kredas ke mi aldonis noton pri la uzo de -lando kaj -landano al tiu forumo. Povas esti ke mia aldono forviŝis nevole. Mi - pro ĝentileco - supozos tion.
Mi do ripetas laŭmemore kion mi skribis:
Ne ĉiam -o estas la persono kaj -io la lando laŭ nov- kaj malnovmondaj pozicioj. Nederlandanoj vivas en Nederlando en Eŭropo. Islandanoj, kiuj lastjare ĝuis la UK, vivas ie inter la nova kaj la malnova mondo. Aŭstralianoj ja estas aŭstraloj sed ne pro sia lando - pro la fakto ke ili loĝas en la suda duono de la mondo, kiel novzelandanoj, kiu ja estas aŭstralanoj sed ne aŭstralianoj. La solvo pere de -io por ĉiuj landoj estas bona ideo - nur ke dum la lastaj 126 jaroj oni ne observis tion, sed ĉio povas ŝanĝiĝi dum niaj vivoj. Mi lernis la norvegan kiam la pronomo "De" signifis "vi" en la ĝentileca formo. Mi ankaŭ travivis la decidon de la Stortinget anstatŭigi ĝin per "du" kaj la norvegoj sekvis la leĝon. Nia komunumo estas multe pli malgranda ol la norvega (aŭ eble ne) kaj ĉar 99% da ni lernis Esperanton kiel duan lingvon, kial ni ne povus "norvegumi" iomete? Sed, nature, tio dependas de la Esperantistaro - ĝenerale abstrakte kiel aro - ne de mi aŭ de iu ajn alia unuopulo.

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年3月3日上午8:10:54

Ĉu tiom gravas ke Esperanto estu perfekte regula lingvo? Ĉu estas vere problemo se korano ne estas loĝanto de koro, aŭ se en girlando ne loĝas giroj?
Estas nur 2 kategorioj de landnomoj en Esperanto (landobazaj kaj gentobazaj). Rilate tion, neniu alia lingvo estas tiom regula aŭ simpla.

Landnomoj estas multaj kaj multe malsamas. Estas do malfacile fari ununuran regulon, kiu bone funkcius ĉiukaze. Kaj plie, oni ĉiam povas uzi la -AN sistemon, sed homo povas esti franco kaj ne francujano se li loĝas en alia lando.

Se devus esti nur unu regulo pri landnomoj, mi pensas ke mi preferus la landobazajn nomojn, kiel Usono (lando) --> usonano (gento). Do mi estus *francano el *Franco.

sudanglo (顯示個人資料) 2014年3月3日上午11:15:49

La solvo pere de -io por ĉiuj landoj estas bona ideo
Neniam mi diros Esperantio anstataŭ Esperantujo

efilzeo (顯示個人資料) 2014年3月5日上午6:19:09

sudanglo:
Se iu diras " mi estas usono" mi perfekte komprenas
Ankaŭ mi. Mi komprenas ke tiu povra sinjoro deliras ke li estas lando.
Ĉu se mi diras "Mi estas esperanto" vi komprenas ke mi estas lingvo?

sudanglo (顯示個人資料) 2014年3月5日下午12:58:36

Ĉu en Egiptujo oni parolas la egiptan, aŭ ĉu en Belgujo oni parolas la belgan, kaj en Svisujo la svisan?

Esperantujo estas la lando de la esperantoj, kiel Belgujo la lando de la Belgoj.

回到上端