לתוכן העניינים

Akademio de Esperanto fermas "AdE-diskuto"

של akueck, 9 במרץ 2014

הודעות: 5

שפה: Esperanto

akueck (הצגת פרופיל) 9 במרץ 2014, 11:26:46

Jen pli:
Akademio de Esperanto fermas "AdE-diskuto".

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Ladek (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2014, 16:18:41

Kiel funkcias Akademio de Esperanto nun?

erinja (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2014, 16:29:31

La Akademio neniam funkciis ĉefe per tiu listo; la listo nur estis maniero por eksteruloj kiuj volas diskuti kun la Akademio.

Mi neniam estis partoprenanto en la listo sed mi trovis ĉi tiun klarigon en la retpaĝo de la Akademio, pri la kialoj por la fermo:

[quote=url=http://www.akademio-de-esperanto.org/]Retpaĝo de la Akademio[/url]]Informo pri la fermo de la listo AdE-diskuto
La listo ekestis en la jaro 2000. Komence de februaro 2014 ĝi havis 188 membrojn, kio ŝajnas esti granda grupo por bezonata forumo, sed reale partoprenis dum la lastaj monatoj nur tri aŭ kvar personoj en la interŝanĝoj.

La konsilojn kaj regulojn oni centfoje malobeis. Kelkaj misuzis la liston per kopiado de longaj tekstoj el konataj, publikigitaj libroj.

Ofte oni senbezone kopiis antaŭajn leterojn kaj tiel dissendadis longegajn mesaĝojn.

Aperis multaj insultoj, kiuj neniel povas esti parto de akademia diskuto.

Juan Régulo Pérez (1914—1993) iam en persona letero al mi trafe nomis nian komunumon “opereta mondo” — temis tiam pri publikigo sen permeso de la verkinto, kio povas okazi kaj en kaj ekster nia opereta mondo. Opereto povas esti io agrabla, sed en AdE-diskuto aperis memnomumitaj juĝistoj kaj ŝtatakuzistoj en la sama persono, dum en pli progresintaj socioj juĝisto kaj prokuroro estas du malsamaj personoj. Nia opereta mondo montriĝis esti inter la plej subnivelaj de la planedo.

Mi kun malĝojo kaj bedaŭro konstatas ke la listo ne funkcias kaj ke ĝi ne servas indan celon por la listanoj. Tial la kvarkapa estraro de AdE decidis fermi ĝin.

Christer Kiselman
Prezidanto de la Akademio de Esperanto[/quote]Mi facile rekonas tian situacion. Bonaj diskutoj povas malaperi favore al akraj disputoj inter tre malmultaj fort-opiniaj uzantoj, ofte uzantoj kiuj persiste malobeas la regulojn de la forumo. La normalaj uzantoj perdas paciencon kaj ĉesas legi.

Ladek (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2014, 18:43:03

Jes,mi komprenas kial AdE fermis diskutliston.Similajn problemojn havas bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj diskutlistoj.
Ankaŭ paĝaron de AdE mi jam vizitis,
mia demando estis alia.Mi malmulte aŭdis aŭ legis pri AdE,pro tio mi demandis kiel AdE laboras nun.

akueck (הצגת פרופיל) 13 במרץ 2014, 17:05:21

erinja:
mi trovis ĉi tiun klarigon en la retpaĝo de la Akademio, pri la kialoj por la fermo:
[quote=url=http://www.akademio-de-esperanto.org/]Retpaĝo de la Akademio[/url]]Informo pri la fermo de la listo AdE-diskuto ...[/quote]Jen klarigoj fare de membroj de AdE-diskuto.

De Bernardo (= Bernhard Pabst): "Akademio plendas, ke esperantistoj citas la Fundamenton";
de mi: "Akademio de Esperanto fermas 'AdE-diskuto'".

Retpaĝo de la Akademio:Tial la kvarkapa estraro de AdE decidis fermi ĝin.
Jen aliaj similcelaj forumoj:

reago-al-AdE kaj
Lingvaj demandoj de Esperanto.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

לראש הדף