去目錄頁

Materialoj por Instruistoj

Kat, 2014年3月11日

讯息: 4

语言: Esperanto

Kat (显示个人资料) 2014年3月11日上午1:16:55

Nu, mia nova amikino Mar en San Diego petis al mi ke mi prezentu prezentadon je la CLTA (Asocio por Lingvoj Instruistoj en Kalifornia-Ŝtato) konferenco. La prezento temas pri Esperanto kiel "salttabulo" al (naciaj) lingvoj (sed mi ankaŭ parolos pri Esperanto kiel memstaranta studlingvo).

Ĉu veraj instruistoj konsilu al mi, kiaj programaroj plej bonas por usonaj studentinfanoj? Mi trovis kelkajn sistemojn, kiel "Parolu kun la Tuta Larĝa Mondo", sed oni desegnis ilin por aŭstralianuloj aŭ britujoj -- ne ke ĉi tiu necese estu problemo; ĉu usonaj instruistoj uzis ĉi tiajn materialojn kun bona efekto?

Kirilo81 (显示个人资料) 2014年3月11日上午10:38:59

Pli bona loko por demandi: www.edukado.net.

erinja (显示个人资料) 2014年3月11日下午1:50:49

Mi ne konas kurson kiu estas celita specife al usonaj infanoj. Sed kurso kiu estas nur en Esperanto supozeble ne havus tiun problemon pri malsamaj tradukoj en la diversaj versioj de la angla.

Mi trovas la kurson "Tendaraj tagoj" tre ĉarma. Vi povas gugli ĝin por trovi pli da informoj. Ĝi havas tri kajerojn.

Kat (显示个人资料) 2014年3月15日上午12:32:53

Kirilo81:Pli bona loko por demandi: www.edukado.net.
Mi iome konas edukado.net, sed mi volis trovi tutan programon por (Usonaj, angle parolantaj) instruistoj en element-instruejoj -- io simile al "Springboard" aŭ "Paroli al la Tuta Larĝa Mondo". Mi trovis instru-materialoj por "Mazi en Gondolando" kaj aliaj, sed ili ĉiuj estas en Esperanto. Tiu ne tute estas problemo por /mi/, sed mi volas havi kiel rimedo anglalingvon sistemon por ekkonigi Esperanton al (anglalingvaj) instruistoj (aliavorte, por ke ili eklernu pri Esperanto kaj komenci lerni Esperanto dum ili preparas mem por la instruado de Esperanto kiel ekkonigo al novaj lingvoj).

(Mi esperas ke ĉi tiu poŝto komprenebliĝas. Mia Esperanto ne tre bonas!

回到上端