Ke daftar isi

paroli Esperanton kaj vojaĝi eksterlanden : en Malto ,en Hispanio

dari mariedo, 11 Maret 2014

Pesan: 4

Bahasa: Esperanto

mariedo (Tunjukkan profil) 11 Maret 2014 21.33.50

Mi estas Mari-Do franca esperantistino, kvindek-jara, kiu volas paroli Esperanton kaj vojaĝi eksterlanden. Mi loĝas apud Tuluzo en Francio.
Dum unu feria semajno aŭ kelkaj tagoj (en junio, septembro aŭ oktobro 2014), mi deziras vojaĝi kun parolanta esperantistino kiu ne parolas francan nek anglan lingvojn. La celo, por mi , estas praktiki Esperantan lingvon. Mi proponas turismi en Malto, kiu estas bela insulo en Mediteranea maro aŭ norde de Hispanio (Katalunio , Aragono ...) aŭ sude de Irlando.
Mi ŝatas ekskursi tra la montaro, baniĝi en varma akvo, vidi fiŝon per masko, viziti aliajn landojn kaj ĝardenon, paroli kun fremduloj per Esperanto . Mi ankaŭ sufiĉe parolas anglan lingvon  kaj mi komprenas iomete la hispanian lingvon  por viziti landojn. Mi atendu vian retmesaĝon troiscanel@orange.fr

erinja (Tunjukkan profil) 11 Maret 2014 21.40.17

Estas kelkaj Esperantistoj en Malto, sed ili sendube parolas la anglan, kiu estas vaste parolata tie. Mi tamen trovis la landon tre bela kaj mi forte rekomendas viziti ĝin!

mariedo (Tunjukkan profil) 17 Maret 2014 20.51.22

erinja:Estas kelkaj Esperantistoj en Malto, sed ili sendube parolas la anglan, kiu estas vaste parolata tie. Mi tamen trovis la landon tre bela kaj mi forte rekomendas viziti ĝin!
Mi iomete vizitis Multon lastan jaron kun mia edzo. Mi deziras reiri en tia insulo , mi ŝatas ĝin.
Mi pensas vojaĝi kun esperantistino por paroli Esperanton sed se en Malto homoj parolas anglan lingvon.
Mari-Do

Pawel (Tunjukkan profil) 23 Maret 2014 08.10.29

vojaĝho kun Esperanto estas tre bela ideo kaj mia revado ankaŭ! Mi gratulas vin kaj dezirias vin feliĉon! Eble ie, iam ni kune vojaĝos. okulumo.gif
Tatroj en Pollando aŭ Slovakio ankaŭ estas tre belajn montarojn okulumo.gif Eble vi volas revizii tion opinion? okulumo.gif

Kembali ke atas