У садржају

Legu, Aŭdu, Vivu - YouTube-programo de recenzoj

од Eltwish, 11. март 2014.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

Eltwish (Погледати профил) 11. март 2014. 23.03.27

Saluton! Mi ĵus finis provan pilotepizodon de programo ĉe YouTube, ĉe kiu mi priparolas kaj recenzas verkojn en Esperanto. Jen ĝi:

Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 1

Ĉu vi vidus tian programon? Ĉu vi havas ideojn aŭ sugestojn pri io, kion mi povus plibonigi? Bonvolu sciigi min. Parenteze, la video videblas kun subtitoloj (Esperante, angle, aŭ hispane). Mi ankaŭ volus scii, ĉu la subtitoloj en la hispana (aŭ en Esperanto!) havas erarojn - la hispana ne estas mia denaska lingvo. Dankon!

ratkaptisto (Погледати профил) 12. март 2014. 18.17.28

Bonege, Eltwish!

Ivalbe (Погледати профил) 12. март 2014. 19.27.54

Bonegan laboron!
Via hispana subtituloj estas tre bona, sed mi faris etan korektadon por vi.

Biciklo de eterno:
-un nuevo algo rosa y elegante = una novedad rosa y elegante
-y quizás tras recíproca calculación de costillas podríamos poner un "riparo" sobre el otro = y quizás, tras un recuento recíproco de costillas, podríamos poner un costillar sobre el otro...
-resulta que su actividad de "riparo" era mas mecánica= resulta que su "costilleo" era más mecánico *(Costilleo ne estas vera vorto hispane, sed oni dirus tiel)*

Dumnokta aviado:
-que no les molesta a los oídos = que no molesta a los oídos

Fajron sentas mi interne:
-Ultimamente de las selecciones de hoy, "sieno fuego dentro de mi"= La última de las seleccionadas para hoy "Siento fuego dentro de mi"
-una etiqueta de hechos de la nutrición = una etiqueta de información nutricional

Denove, bonan laboron, Esperantio bezonas pli "youtubuloj"
Ĝis!!

Eltwish (Погледати профил) 12. март 2014. 22.47.47

Dankon al vi du! Kaj aparte al vi, Ivalbe, pro la korektado; mi ĵus aplikis ĝin (krom tio de "riparo" - mi lasis tiun vorton netradukita, por ke la vidantoj komprenu, ke ekzistas la kalemburo de riparo (reparación / costillar). Mi dubis multe pri tio... mi demandas min, kiel oni povus fari tion pli klare.)

Hundies19 (Погледати профил) 12. март 2014. 23.43.55

Lertas vi ege Esperante! Bonvolu adu vi krei videojn ĉi tiajn ridego.gif.

Вратите се горе