Sisu juurde

malsamo inter "uj" kaj "ing"

kelle poolt mac69, 11. märts 2014

Postitused: 6

Keel: Esperanto

mac69 (Näita profiili) 11. märts 2014 23:54.29

Saluton al ĉiuj.

Mi scivolas kiu estas la malsamo inter la afiksoj "uj" kaj "ing". Kiam oni uzas la unuan, kaj kiam la duan?

Mi anticipe dankas vian respondon, kaj se vi vidas iun eraron en tiu mesagxo, bonvolu ne heziti rimarkigi min pri tio.

Eltwish (Näita profiili) 12. märts 2014 2:20.48

Saluton mac. Kutime, ingoj taŭgas por unu da io, aŭ estas kovro por io de pli aŭ malpli la sama formo, en kiu ĝi eniras strikte. Ĉefekzemplo estas glavingo.

Kontraŭe, ujo estas pli ĝenerala afero kiu enhavas aliajn aferojn por teni ilin, kvankam ofte x-ujoj estas aparte faritaj aŭ celitaj por x-oj. Ekzemple, poŝtujo estas leterkesto, kaj lignujo povas signifi niĉon aŭ konstruaĵeton por konservki brullignon.

Por montri la malsamon, bona ekzemplo estas la duo plumujo kaj plumingo. Laŭ mia imago, plumujo estas skatolo aŭ alispeca ujo kiu enhavas plumojn aŭ aliajn skribilojn; plumingo estas tubo en kiu oni metas unuopan plumon.

mac69 (Näita profiili) 12. märts 2014 17:57.07

Dankon, Eltwish, pro via klariganta komento.

Hundies19 (Näita profiili) 12. märts 2014 23:24.14

Oni metas unu aĵon en unu ingon. ujoj povas enhavi multajn. Ankaŭ ujoj povas kelkfoje esti arboj kaj regnoj.

yugary (Näita profiili) 15. märts 2014 7:49.32

Ingo ne tute kovras sian ununuran enhavaĵon, kaj la ingo havas formon precize destinitan por enteni specifan objekton, kiu sidas bone fiksita en la ingo. Ingo ne estas fermebla. Ujo ne nepre estas destinita por enteni specifan objekton: ĝi povas enhavi plurajn objektojn de diversaj formoj kaj grandoj, kaj ekzistas ujoj kiuj povas esti fermitaj.

Kelkaj ekzemploj de ingoj:
glavingo, kandelingo, elektra konektilingo, cigaringo, plumingo

Skatoloj, kruĉoj, siteloj, kaj korboj estas specoj de ujoj.

akueck (Näita profiili) 22. märts 2014 13:28.43

mac69:
Mi scivolas kiu estas la malsamo inter la afiksoj "uj" kaj "ing". Kiam oni uzas la unuan, kaj kiam la duan?
Mi konsultis [url=url=http://www.pdf-archive.com/2014/03/08/esperanto-bk-2014-03-07/]"Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala de Esperanto"[/url] (BK 2014).

En ghi estas redonoj je la Fundamentaj klarigoj*) de "ing'" kaj "uj'", krome pliaj aperoj de ambau en la Fundamento de Esperanto. Aldone al tio mi trovis jenan interesan tekston en BK 2014:

"Lingva Respondo 1904 [Pri 'ujo' kaj 'ingo']: S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton. Carlo Bourlet. [Lingvo Internacia, 1904, p. 170]."

*) Jen ekstraktoj el BK 2014:
"ing’ - marque l’objet dans lequel se met, ou mieux s’introduit...; ex. kandel’ chandelle - kandel’ing’ chandelier; plum’ plume - plum’ing’ porte-plume {de 1990: porteplume} | holder for; e. g. kandel’ candle - kandel’ing’ candlestick | Gegenstand, in den etwas eingestellt, eingesetzt wird; z. B. kandel’ Kerze - kandel’ing’ Leuchter; plum’ Feder - plum’ing’ Federhalter | вещь, въ которую вставляется, всаживается; напр. kandel’ свѣча - kandel’ing’ подсвѣчникъ; plum’ перо - plum’ing’ ручка для перьевъ | przedmiot, w który się coś wsadza, wstawia; np. kandel’ świeca - kandel’ing’ lichtarz; plum’ pióro - plum’ing’ obsadka do pióra. —
[...]
uj’ - qui porte, qui contient, qui est peuplé de; ex. pom’ pomme - pom’uj’ pommier; cigar’ cigare - cigar’uj’ porte- cigares; Turk’ Turc - Turk’uj’ Turquie | filled with; e. g. ink’ ink - ink’uj’ ink-pot; pom’ apple - pom’uj’ apple-tree; Turk’uj’ Turkey | Behälter, Träger (d. h. Gegenstand worin ... aufbewahrt wird, ... Früchte tragende Pflanze, von ... bevölkertes Land); z. B. cigar’ Cigarre {de 1901: Zigarre} - cigar’uj’ Cigarrenbüchse {de 1901: Zigarrenbüchse}; pom’ Apfel - pom’uj’ Apfelbaum; Turk’ Türke - Turk’uj’ Türkei | вмѣститель, носитель (т. е. вещь, въ которой храниться..., растеніе несущее ... или страна заселенная...); напр. cigar’ сигара - cigar’uj’ портъ- сигаръ; pom’ яблоко - pom’uj’ яблоня; Turk’ Турокъ - Turk’uj’ Турція | zawierający, noszący (t. j. przedmtot, w którym się coś przechowuje, roślina, która wydaje owoc, lub kraj, względem zaludniających go mieszkańców; np. cigar’ cygaro - cigar’uj’ cygarnica; pom’ jabłko - pom’uj’ jabłoń; Turk’ turek - Turk’uj’ Turcya. — "

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Tagasi üles