訊息: 19
語言: Esperanto
rosto (顯示個人資料) 2007年12月2日上午5:34:44
En la forumo ekzistas la temo pri la celo de la vivo. Ekzistas multe da homoj, por kiuj la celo estas mono. Nu, esperantistoj videble ne estas tiaj.
Pro mono komencas militoj. Tio estas malbono. Sed ni ne povas vivi sen mono. Mono estas bono por ni ĉiuj. Ni ĉiuj deziras havi mono. Se ni havas multe da mono, ni ĝojas.
Ĉu mono estas bono aŭ malbono?
novatago (顯示個人資料) 2007年12月2日上午11:35:35
rosto:Mono estas nek bono nek malbono. Oni diras ke en la venontaj tempoj, la militoj estos pro la akvo. Ĉu la akvo estas malbona? Kompreneble ne. Estas nur ion ke ni bezonas. La problemo kun la mono estas tiu, kiu multaj homoj volas pli monon ol kvanto necesa. Nur, ĉar ili volas havi ĝin. La problemo ne estas mono, la problemo estas la avaraj homoj. Se la mono ne ekzistus, vere la problemo estus pri alia aĵo valora.
Ĉu mono estas bono aŭ malbono?
Ĝis Novatago.
rosto (顯示個人資料) 2007年12月2日下午12:48:21
Originala esperanta literatura plej ofte rakontas pri malriĉuloj kaj priridas riĉuloj. Ĉu Esperanto estas lingvo de malriĉuloj?
Oni diras, ke homo povas esti spiritema nur se tiu ne havas multe da mono, kaj ke riĉulo pensas nur pri materiaĝoj, kaj ke tio estas malbone.
Kio pri tio?
awake (顯示個人資料) 2007年12月2日下午2:53:33
Tamen estas tiuj, kiuj ne lukras ilian monon. Ili ŝtelas ĝin. Se mi havas varon, kiun mi produktis, oni povus ŝteli ĝin. Tamen, se mi vendas mian varon por mono, vi ankaŭ povus ŝteli la monon. Nek la varo nek la mono estas mabona; la ŝtelado estas!
rosto (顯示個人資料) 2007年12月2日下午3:43:23
...
Ha!
Vidu, kion tokipona proverboj diras:
nasin mani li ike. - Kapitalismo estas malbona.
jo ijo li ike e jan. - Havado koruptas.
Trold (顯示個人資料) 2007年12月2日下午7:24:26
donmiguel (顯示個人資料) 2007年12月2日下午7:42:25
rosto (顯示個人資料) 2007年12月3日下午4:34:10
Mi komprenas nun. En Eŭropo socialismo venkis, kaj en Rusio kapitalismo venkis. Pro tio oni diras, ke Rusia estas danĝera, ni ja fariĝis kapitalistoj.
manu_fr (顯示個人資料) 2007年12月5日下午10:51:09
rosto:Mono estas neŭtrala... Mono estas nur ilo...Laŭ mi, mono estas koncepto utila, de kiam ĝi donas valoron al la laboro, kiel diris Awake.
Mi komprenas nun. En Eŭropo socialismo venkis, kaj en Rusio kapitalismo venkis. Pro tio oni diras, ke Rusia estas danĝera, ni ja fariĝis kapitalistoj.
Sed, vi pravas, kapitalistaj landoj nuntempe plivaloras ion malsaman : la sen veran valoran monon, devenan de borsa 'ludo'.
Plej ofte, estas mono, kiu eĉ ne ekzistas konkrete !
Pro 'facila' ludo - nur por tiuj, kiuj jam havas monon !-, oni povas de fore aŭ detrui aŭ konstrui kaj laboron, kaj entreprenon.
Kia stranĝa povo, ĉu ne ?!
Sed, laboristoj en tiu ĉi ludo ne plu tenas gravan rolon : estas rolo, kion nur riĉuloj povas teni !
Kiam mono ne plu valoras homon ĝenerale, mi pensas ke ne estas jen progreso por homaro.
Do, konkrete : ni ne profitu de borso.
Ĉar pliriĉigi borse ne estas honesta.
Pliriĉigi intelekte kaj labore estas pli bona vojo por agrabla vivkonduto, laŭ mi.
amikeme
Manu
annadahlqvist (顯示個人資料) 2007年12月6日上午6:25:34