Al la enhavo

Hanti Eŭropon?

de Roberto12, 2014-marto-13

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2014-marto-13 15:41:19

La Komunista Manifesto de 1848 komencas kun la fama frazo: "Fantomo hantas en Eŭropo - la fantomo de komunismo". Kial uzi la prepozicion "en" tie? Laŭ PIV, la verbo "hanti" estas transitiva, kaj en la anglalingva kaj franclingva tradukoj, oni trovas la vortumon "Fantomo hantas Eŭropon". La germanlingva traduko - la originala - uzas "en" en la senco de "iri ĉirkaŭe en", do ŝajne la Esperanta traduko imitis la originalan iomete krude.

Urho (Montri la profilon) 2014-marto-13 16:33:54

Mi komprenas jene: Fantomo hantas [Xn] en Eŭropo – la fantomo de komunismo. Do, miaopinie la frazo estas en ordo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2014-marto-13 21:54:19

Mi akordas ke tiel la frazo povus funkcii, sed la anglalingva kaj franclingva tradukoj ne faras tion; en ili, Eŭropo estas la afero kiu estas hantata.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-marto-14 09:36:22

En la Tekstaro, hanti ne okazas pli frue ol en tekstoj el Monato kaj Ondo - do eble relative moderna vorto. Sed la granda plimulto de la uzoj havas eksplicitan objekton.

Se la subjekto ne estintus jam fantomo, oni povintus diri Komunismo fantomas en Eŭropo - fantomo fantomas ne estas tre eleganta.

Ĉu la originala senco estis ke Eŭropo estas hantata de Komunismo, aŭ ke Komunismo trairas Eŭropon kiel fantomo?

Roberto12 (Montri la profilon) 2014-marto-14 15:36:39

Oni devus kompreni la germanan lingvon por koni la veran originalan sencon, Sudanglo... Kaj jes, "Fantomo fantomas" estas malbela.

Tio interesas, Terurĉjo, kaj ve al PIV!

Sunjo (Montri la profilon) 2014-marto-14 17:27:47

Terurĉjo:
en la rusa traduko de la manifesto la unua frazo estas: fantomo vagas tra Eŭropo - la fantomo de komunismo.
Mi opinias ke tio estas la pli taŭga traduko.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-marto-14 19:45:37

Terurĉjo:hanti estas netransitiva verbo, samkiel ĝiaj sinonimoj aperi, malfermiĝi, eliĝi, videbliĝi. plejverŝajne, PIV eraras.
do, la frazo estas ĝusta.
en la rusa traduko de la manifesto la unua frazo estas: fantomo vagas tra Eŭropo - la fantomo de komunismo.

strange, PIV diras, ke hanti estas "vizitadi kiel fantomo". Pli antaŭe mi opiniis, ke hanti signifas "aperi kiel fantomo". du miaj ŝatataj vortaroj diverse eksplikas sencon de la vorto - kiel trn (viziti) kaj kiel ntrn (aperi).

verŝajne la vero estas ie meze kaj la verbo estas dusenca:
- aperi, do fantomo hantis (aperis) en Eŭropo;
- viziti, do fantomo hantis (vizitis) Eŭropon.
Ankaŭ la svedaj tradukoj havas "vagas tra Eŭropo". La germana "Ein Gespenst geht um in Europa" ŝajnas esti dusignifa. Unu signifo de "geht um" estas la normala "vagas". Alia signifo estas la netransitiva "fantomas". La fantmo do moviĝas, aŭ de unu loko en Europo al alia, aŭ de unu korpo al alia.

Ondo (Montri la profilon) 2014-marto-14 20:31:24

Oni povas kompreni, kiel Urho proponis.

Tamen, unuavice, ŝajnas al mi ke la frazo estas simple iomete tro komplika traduko farita el la Germana frazo “Ein Gespenst geht um in Europa – das Gespenst des Kommunismus”, sub influo de ties Franca aŭ Angla traduko. La originalo signifas simple “Fantomo rondiras (aŭ vagas) en Eŭropo – la fantomo de komunismo”, kaj estas ankaŭ plej simple diri tiel. Oni ne bezonas specialan verbon por la fantomo.

La Franca kaj Angla lingvoj uzas verbon (hante l’Europe; is haunting Europe), kiu aldonas nenion al la frazo, ĉar ĝi simple estas la vorto uzata pri ĉeesto aŭ vizitado aŭ rondirado aŭ vagado, kiam oni parolas pri fantomo aŭ io alia maltrankviliga. La vorto "hanti" estas iom nova en Esperanto kaj ne tre bezonata.

En Esperanto oni povas diri eĉ tre simple

Fantomas en Eŭropo – fantomas komunismo.

Se iu nepre volas uzi la vorton “hanti”, certe eblas diri “Fantomo hantas Eŭropon - la fantomo de komunismo”.

Estas neniu lingva eraro en la frazo Fantomo hantas en Eŭropo, kaj mi supozas, ke ne valoras proponi ŝanĝojn en konata teksto. Sed ĉiam eblas ekzerci sin per konsiderado de diversaj ebloj esprimi la aferon.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-marto-15 08:56:37

Oni ne bezonas specialan verbon por la fantomo.....La vorto "hanti" estas iom nova en Esperanto kaj ne tre bezonata.
Sed, Ondo, kiel vi oportune esprimus en Esperanto sen uzi 'hanti':

Ni pasigis nokton en hantata domo
Do hantis min ĉiama scivolo — kia homo povis tiel senti kaj pensi?
Mi hantas laboristajn drinkejojn ĉe mallumaj stratetoj

Roberto12 (Montri la profilon) 2014-marto-15 18:40:48

Mi opinias ke la plej bona motivo por la ekzisto de "hant" estas la substantivo "hanto", ĉar el "fantom" oni devus derivi "fantomado" aŭ "fantomumo", ambaŭ el kiuj eble ne povus sufiĉe ĝustaj (ekz. se la fantomo venas fojfoje, "-ado" estus neĝusta).

Reen al la supro