K vsebini

La havajia lingvo, Ka olelo Hawai'i

od robbkvasnak, 14. marec 2014

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

robbkvasnak (Prikaži profil) 14. marec 2014 17:06:54

Ĉu iu konas vortareton aŭ vortoliston de Esperanto kaj la pralingvo de Havajo? Mi studis ĝin dum certa tempo kaj estas orelplaĉa kaj poetema lingvo kaj belega kulturo.

kefga_x (Prikaži profil) 14. marec 2014 17:54:27

Mi nur trovis tre etajn vortlistojn:

Havaja lingvo

Havaja lingvo

N-true (Prikaži profil) 28. marec 2014 17:39:24

La pralingvo de Havajo? Ĉu vi celas la havajan lingvon aŭ la proto-aŭstronezian aŭ proto-malajo-polinezian pralingvon?

Se la unua, jen bonega vortaro angla-havaja kaj havaja-angla, kiun vi povas uzi:
wehewehe.org/

Cetere, eta korekto por via titolo:
Oni ĝuste skribu ĝin tiel: ka ʻōlelo Hawaiʻi.

robbkvasnak (Prikaži profil) 28. marec 2014 18:25:41

Mi ja celas la nuntempan havajan lingvon, kion mi eklernis ĉe la universitato en Hilo. Mi havas diversajn vortarojn kun la dua lingvo la usona angla sed kiel vi certe scias, ĉiu lingvo venas kun propra kulturo kaj tio kolorigas la perceptojn de traduko (la famkonata efiko de "perdita en traduko"). Mi demandis pri tio ĉar miaopinie la nuntempaj studantoj de la havaja lingvo plejverŝajne interesiĝus pri Esperanto. Mi foje aŭdis de unu el miaj instruistoj ke la havaja devus esti la Esperanto de Polinezio. Tio certe ne plaĉus al la parolantoj de la samoa, tahitia, ktp sed mi kommprenis la koran deziron de tiu instruistino koncerne sian gepatran lingvon.

Do ŝajnas ke ĝis nun la ununuraj parolantoj de Esperanto en la havajaj insuloj estas denaskaj anglalingvanoj. Mi bedaŭras tion.

Mi ĉesis studi la havajan ĉar mi tute ne povas uzi ĝin ĉi-tie. Mi aniĝis en polinezian kulturklubon kaj lernis kantiki kaj "danci" (la havaja ideo de hula-o ne estas vere "danci" laŭ la okcidenta signifo) hula kahiko kane. Mia grupo eĉ gajnis premion por la plej bona ĉeflanda grupo de tiu ĝenro (mi estis en la malantaŭa vico ĉar mi ne estas la plej lerta hulaisto sed mi scipovas ĝin).

Vi ja scias uzi la diakritikojn ĉi-tie, mi ne. Mi tute konscias pri la korekta skribmaniero en la havaja. Sed dankon por la amika respondo.

dukemasuya (Prikaži profil) 18. april 2014 07:47:26

robbkvasnak:Mi ja celas la nuntempan havajan lingvon, kion mi eklernis ĉe la universitato en Hilo.
Aloha mai, e ka hoa! He Nuhōlani au. ʻAʻole au i huli i puke wehewehe hawaiʻi o ka ʻōlelo Ekepelānako. E ola ka ʻōlelo Hawaiʻi lāua o ka ʻōlelo Ekepelānako. Aloha kāua!

Nazaj na začetek