Al la enhavo

Matematika ŝerco

de Demian, 2014-marto-15

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2014-marto-15 16:54:47

Tiu ĉi estas matematika ŝerco. Ĝi estas vera. Hazarde okazis kiam du E-istoj estis parolantaj.

Mattacchione4 (Montri la profilon) 2014-marto-15 17:32:21

Tiu ĉi estas simpatia matematika ŝerco. Mi farigis la kalkulojn al miaj filoj, kaj ĉiu el ili donis malsaman respondon. ridulo.gif
Sed fine ni akiris la ĝustan rezulton. Oni ne devas konfuziĝi per la nombro 20, kiu ne estas la nombro de la minutoj sed nur procento de horo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aprilo-09 08:26:09

La vintro daŭris 0:15 jaron.

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-09 15:14:30

Altebrilas:La vintro daŭris 0:15 jaron.
Laŭ mia opinio 0.25. Vian manieron (0:15) oni kutime uzas por horoj kaj minutoj, tamen ne por jaroj aŭ tagoj.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 13:28:37

Ŝajne mi estas tro stulta por kompreni tiun ŝercon. Bonvolu klarigi ĝin al mi!

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 14:53:02

Fenris_kcf:Ŝajne mi estas tro stulta por kompreni tiun ŝercon. Bonvolu klarigi ĝin al mi!
1.20 h -> (forigu senutilan nulon) -> 1.2 h -> 1+1/5 h -> 1 h + 12 min -> 72 min -> jen la gxusta rezulto ridulo.gif
La vintro daŭris 0:15 jaron
Eble la meteorologia vintro. Sed la astronomia vintro dauras cxirkaux 0.25 = 1/4 (unu kvarono) jarojn ridulo.gif

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-aprilo-21 18:16:24

Clarence666:
Fenris_kcf:Ŝajne mi estas tro stulta por kompreni tiun ŝercon. Bonvolu klarigi ĝin al mi!
1.20 h -> (forigu senutilan nulon) -> 1.2 h -> 1+1/5 h -> 1 h + 12 min -> 72 min -> jen la ĝusta rezulto ridulo.gif
Do aritmetiko estas amuza al vi. Bedaŭrinde ne al mi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aprilo-22 12:54:10

dobri:
Altebrilas:La vintro daŭris 0:15 jaron.
Laŭ mia opinio 0.25. Vian manieron (0:15) oni kutime uzas por horoj kaj minutoj, tamen ne por jaroj aŭ tagoj.
Sama ŝerco, en la mala direkto. Tio ankaŭ povas esti (kaj jam estas) uzata por skribi la sesdekuman nombrosistemon.
0:15= 0+15/60 = 0.25 = 3/12
2:10:35 = 2 horoj, 10 minutoj kaj 35 sekundoj = 7835 sekundoj
= (2 + 10/60 + 35/3600) horoj

Umlaŭto (Montri la profilon) 2014-majo-04 03:50:53

Mi scias multe da ŝercoj matematikaj, sed la plejparto da ili estas pri iom altnivela mathematiko...

Ekzemple, mi scias kuriozan anagramon de BANACH-TARSKI : ĝi estas BANACH-TARSKI BANACH-TARSKI.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-majo-04 10:50:25

Pri negativaj nombroj:
En unu ĉambro estis ses personoj. Ok pesonoj eliris. Tiam devas alveni du personoj por malplenigi la ĉambron.

Reen al la supro