Přejít k obsahu

Kion vi pensas pri la malajzia flugo 370?

od uživatele robbkvasnak ze dne 18. března 2014

Příspěvky: 8

Jazyk: Esperanto

robbkvasnak (Ukázat profil) 18. března 2014 12:37:07

Strangas ke ĝis nun ne estas iu konversacio pri la perdita aviadilo ĉi-tie!

Clarence666 (Ukázat profil) 18. března 2014 18:08:34

Terurĉjo:sendube aliplanedanoj penis
Vi pravas ... la NIFO'anoj ŝtelis la aviadilon ... oni neniam trovos ĝin, ĉar ĝi ne estas sur Tero, eĉ ne en la maro!!!

robbkvasnak (Ukázat profil) 18. března 2014 19:13:56

Por la homoj en la aviadilo tio ne estas ŝerco. Ŝajne la kontraŭhomrajteco en certaj partoj de la mondo sensentemigis kelkajn kundiskutantojn ĉitie. Ĉiam pli memoras nin pri la lastaj jaroj de la 20aj jaroj de la dudeka jarcento, nur ke temas pri alia lando kie kreskas la manko de amo por la kunhomaro.

Clarence666 (Ukázat profil) 18. března 2014 20:11:54

robbkvasnak:Por la homoj en la aviadilo tio ne estas ŝerco. Ŝajne la kontraŭhomrajteco en certaj partoj de la mondo sensentemigis kelkajn kundiskutantojn ĉitie.
Pripensu ke aviado ne estas rajto kiu funkcias por ĉiuj. Do jes, "la homoj en la aviadilo" havas luksan problemon. La aliaj, kiuj ne rajtas eniri iun aviadilon, ne suferas je tiu tipo de "problemo".

robbkvasnak (Ukázat profil) 18. března 2014 22:38:40

Kaj, Clarence666, kion vi dirus al la famlioj kaj amikoj de tiuj en la aviadilo? Ĉu vi petus vidi iliajn impostdeklarojn antaŭ ol havi simpation por ili? Ĉu sufero de morto figuras nur laŭ la enhavo de la monujoj de la mondo? Mi ne havas plu la monon por aviadi kaj mi neniam estis prezidento sed mi povas imagi kiom suferis la infanoj de JF Kennedy kiam iu murdis lin. Vi vere havas problemon kun el koro. Ankaŭ ekzistas homoj por kiuj iu pagis. Se ili krom tiu unu fojo neniam flugis kaj ne pagis por si mem, ĉu oni tristu nur por ili kaj ne por la aliaj? Kaj laŭ vi, se iu havas la lukson veturi per aŭto, aŭtobuso, trajnoj aŭ eĉ kamelo, vi ne sentus ion ajn se tiu persono estus mortigata dum la veturado. Eble kanupasaĝeroj en Amazono ankaŭ estas laŭ la standardoj de sia regiono do riĉuloj kaj oni nur plendu por naĝantoj kaj piedirantoj sed ne por biciklistoj. Ĉu oni ploru nur por tiuj piedirantoj kiuj ne portas ŝuojn? Aŭ ĉu oni diru ke nur kruramputito estas plorenda se li/ŝi ne havas artefaritan kruron? Ĉu vi, kiu uzas komputilon, ne estas kompatinda se iu kiu ne povas uzi komputilo ja estas?

Altebrilas (Ukázat profil) 19. března 2014 13:43:16

Tio estas terura situacio por la familianoj de la viktimoj, ĉar ili vivas en la atendado de la fatala novaĵo.

Mi ne komprenas, kiel aviadilo povas tute malaperi, krom se estas pluraj sendependaj kulpuloj: ekzemple piratoj kiuj kaptis la aviadilon, kaj sekureco-respondeculoj kiuj fuŝagis kaj provis kaŝi sian kulpon.

Tia situacio estas rara, sed ebla, kaj la hipotezoj tiam estus multnombraj...

Clarence666 (Ukázat profil) 19. března 2014 15:32:00

robbkvasnak:Ĉu oni ploru nur por tiuj piedirantoj kiuj ne portas ŝuojn?
Oni ploru por ĉiuj piedirantoj (mortigitaj per aŭtoj ktp).

Sed vi maltrafas la punkton: ĉiutage mortas ĉirkaŭ 300'000 personoj, parte maljunaj je natura morto, parte pli junaj je aĉa trofrua morto. Do eble ĉirkaŭ 100'000 personoj ĉiutage mortas je aĉa trofrua morto (aŭtoakcidentoj, laborakcidentoj, militoj (US, RU, ...), drogaĉoj (Marlboro ktp), kuracista fuŝo, ŝtata krimo, duonŝtata krimo, neŝtata krimo, malriĉeco, ..., ktp, ..., aviadila kraŝo). Ne justas kompati viktimojn de aviadilaj kraŝoj pli ol ĉiujn aliajn viktimojn.

robbkvasnak (Ukázat profil) 19. března 2014 16:52:13

Eble vi devus rigardi tiun-ĉi filmon: http://putlocker.bz/watch-i-am-online-free-putlock...

Zpět na začátek