Přejít k obsahu

Asocio de Esperantisoj-handikapuloj

od uživatele Ladek ze dne 19. března 2014

Příspěvky: 4

Jazyk: Esperanto

Ladek (Ukázat profil) 19. března 2014 20:14:08

Certe estas inter ni ankaŭ handikapuloj.AEH ne estas nova organizo,sed nun havas novan ligilon
Asocio de Esperantistoj-handikapuloj
Se vi konas iun kiu estas handikapulo,bonvolu sendi al li/ŝi

maratonisto (Ukázat profil) 22. března 2014 8:37:23

Ladek, mi gratulas al kreo de nova asocio de esperantistoj.

Ekzistas ankaŭ mensaj handikapuloj de diversaj gradoj. Ĉu la nova asocio povus iniciati lernadon de Esperanto anstataŭ aliaj fremdlingvoj en lernejoj por lernantoj kun ne grava mensa disfunkcio aŭ simple kun malfacilaĵoj en lernado? Tio ebligus al lernantoj malplialtigi la ŝarĝon kaj havi senton de sukceso. Kaj sento de sukceso precipe mankas al handikapuloj. Eĉ "laŭnormaj" lernantoj ofte lernas fremdlingvon malfacile. Mi legas ofte sur la rusa forumo de instruistoj de fremdlingvoj, ke la plejparto de lernantoj ne kapablas ellerni la fremdlingvon. Laŭ diversaj pritaksoj nur 10-40% de lernantoj pli-malpli regas la fremdlingvon. Kaj en tiu ĉi kazo temas pri "laŭnormaj" lernantoj.

Ladek (Ukázat profil) 22. března 2014 21:07:44

maratonisto:Ladek, mi gratulas al kreo de nova asocio de esperantistoj.

Ekzistas ankaŭ mensaj handikapuloj de diversaj gradoj. Ĉu la nova asocio povus iniciati lernadon de Esperanto anstataŭ aliaj fremdlingvoj en lernejoj por lernantoj kun ne grava mensa disfunkcio aŭ simple kun malfacilaĵoj en lernado? Tio ebligus al lernantoj malplialtigi la ŝarĝon kaj havi senton de sukceso. Kaj sento de sukceso precipe mankas al handikapuloj. Eĉ "laŭnormaj" lernantoj ofte lernas fremdlingvon malfacile. Mi legas ofte sur la rusa forumo de instruistoj de fremdlingvoj, ke la plejparto de lernantoj ne kapablas ellerni la fremdlingvon. Laŭ diversaj pritaksoj nur 10-40% de lernantoj pli-malpli regas la fremdlingvon. Kaj en tiu ĉi kazo temas pri "laŭnormaj" lernantoj.
Saluton,mi ne kreis la asocion.La asocio funkcias jam pli longe.Ili preparas du lingvaj seminarioj dum la jaro kaj ankaŭ aliajn renkontiĝojn.Mi dufoje partoprenis ĉe la aranĝo.Por mi tio estis nova sperto.La lingva seminario okazis en belega naturo.
Tie estis ankaŭ mensaj handikapuloj kun ne grava disfunkcio,sed ĉefe aliaj.Jes certe,kun iuj estas la lernado sensukcesa,sed ne gravas,aliaj nun estas tre bonaj esperantistoj.
Mi ne scias se la asocio havas forton iniciati lernadon en lernejo.

dobri (Ukázat profil) 23. března 2014 17:02:24

Ladek:
Mi ne scias, ĉu la asocio havas forton iniciati lernadon en lernejo.
Laŭ mia opinio ĉi tiu subjunkcio pli konvenas al la frazo.
Parenteze en majo mi planas partopreni la seminarion dum la tuta semajno.

Zpět na začátek