Ku rupapuro rw'ibirimwo

Pensoj pri aĵoj, trokonsumismo, ktp

ca, kivuye

Ubutumwa 8

ururimi: Esperanto

kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2014 20:43:15

Lunde mi spektis la bonegan filmon "Fight Club" (Interbatiĝa Klubo), kaj mi tre kunsentas/kunpensas kun ĝian temon.

Mi tre ŝatas ĉi tiujn citaĵojn de Tyler Durden (inter multaj aliaj):
"The things you own end up owning you" ~= "Vi estos posedita de viaj posedoj."

"How embarrassing...a house full of condiments and no food." ~= "Kia embarasado...domo plena je kondimentoj kaj neniaj manĝaĵoj."

La filmo temas pri konsumismo, kaj ĝi subtenas kontraŭkonsumismon kaj minimumismon. Ĝi ilustras ke eble nia vivmaniero ne bonas, kaj eble frenezas. Ĝi memorigas min pri citaĵo de Markus Aurelius: "Vi ne devas timi morton, sed vi devas timi neniam komenci vivi."

Mi nepre ne pensas ke mi devas interbatiĝi aŭ esti sendomula kaj senlaborula, sed mi pli kaj pli sentas malŝaton pri "normala" vivo/vimaniero. Ĉiuj ĉirkaŭ mi estas kiel zombioj, adoranta "kondimentojn" dum senhavanta "manĝaĵojn". Mia propra nacio estas la plej malbona pri ĉi tiu.
Mi survojas esti minimumisto, mi pensas.

Estas bedaŭrinda ke la plimulto da spektintoj de la filmo nur memoras "La unua regulo de interbatiĝa klubo estas, vi ne parolu pri interbatiĝa klubo". (se vi tajpas "The first rule of" en Guglon ĝi montros "The first rule of fight club" )

Kion vi pensas pri ĉi tiu filmo, pri ĉi tiuj citaĵoj, kaj pri minimumismo/kontraŭkonsumismo ĝenerale.

efilzeo (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2014 21:26:59

Mi estas leganta la libron de Marko Aŭrelio dum ĉi tiuj tagoj. Unu el la plej belajn kaj honestajn librojn ke mi legis, mi tute ne atendis tion. Mi estas substrekanta ĉiun paĝon praktike...

Pri la filmo, jes, mi ankaŭ ŝatis ĝin iom, tamen mi ne konsentis kun la maniero per kiu ili eksplikis la motivon de la bataloj. Unue, por veki vian veran mem estis perfekte komprenebla, sed post tio iĝis iom sensenca laŭ mi.

Ŝatante la minimunismon, eble vi ŝatus la filmon "En la sovaĝo" [Into the wild]. Mi ege ŝatis tiun, pli ol la batala klubo.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 20 Ntwarante 2014 06:14:26

kaŝperanto, se al vi ekplaĉis Batalklubo, eble ankaŭ vi interesiĝos pri ĉi tiu filmo:
Insulo

kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2014 21:53:25

Mi dankas ĉiuj vi por la respondojn kaj sugestojn. Mi nun serĉas tiujn filmojn.

efilzeo:Mi estas leganta la libron de Marko Aŭrelio dum ĉi tiuj tagoj. Unu el la plej belajn kaj honestajn librojn ke mi legis, mi tute ne atendis tion. Mi estas substrekanta ĉiun paĝon praktike...
Hah, mi ridas je la imago de vi senmetafore substrekanta ĉiun linion sur ĉiu paĝo. ridego.gif

Unufoje mi provis skribi notojn pri la Enchiridion (manlibron) de Epikteto, kaj mi devis ĉesi, ĉar mi praktike kopiis ĉiun vorton.

--
Parenteze, mi esperis vidi pli multajn respondojn por ĉi tiu fadeno...

efilzeo (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2014 22:11:18

Mi aĉetis kaj legis la manlibron de Epikteto ankaŭ, kaj mi ŝatetis ĝin. Ĝi certe havas bonajn konsilojn kaj la nukleajn ideojn de la stoikismo, sed ĝi estas tro mallonga kaj havas maltro ekzemplojn laŭ mi. Ĝi baze nur rediras la saman aferon ĉiufoje. La memoroj de Marko Aŭrelio anstantaŭe estas pli longa, ĝi pli parolas pri la estanto, la neekzisto de la estinto kaj de la estonto, multe pli pri la morto kiel natura okazo kaj plifoje li fakte kaj direkte ridas al la komunaj homaj problemoj kiel ekzemple "ĉu mi iĝos fama ulo?", "ĉu mi faros ion grandan?" kaj tiel plu. Ĉio per bela, simpla kaj vera lingvo.

Ĉu vi eble legis ion alian de Epikteto?

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2014 03:06:13

Rigardu la filmon I Am de Tom Shadyac. Bedaŭrinde ĝi estas nur en la usona. Oni bezonus E-version. Mi fakte ploris dum la rigardo.

kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2014 14:24:23

efilzeo:Mi aĉetis kaj legis la manlibron de Epikteto ankaŭ, kaj mi ŝatetis ĝin. Ĝi certe havas bonajn konsilojn kaj la nukleajn ideojn de la stoikismo, sed ĝi estas tro mallonga kaj havas maltro ekzemplojn laŭ mi. Ĝi baze nur rediras la saman aferon ĉiufoje. La memoroj de Marko Aŭrelio anstantaŭe estas pli longa, ĝi pli parolas pri la estanto, la neekzisto de la estinto kaj de la estonto, multe pli pri la morto kiel natura okazo kaj plifoje li fakte kaj direkte ridas al la komunaj homaj problemoj kiel ekzemple "ĉu mi iĝos fama ulo?", "ĉu mi faros ion grandan?" kaj tiel plu. Ĉio per bela, simpla kaj vera lingvo.

Ĉu vi eble legis ion alian de Epikteto?
Mi ankaŭ legis La Diskursoj de li, sed ĝi estas tre longa kaj mi ankoraŭ ne tute ellegis ĝin pro manko de tempo.

Mi ŝatas la manlibron pro ĝia simpleco, kaj ĝi estas bona resumo/rememorigilo por multaj stoikaj ideoj. Ĝi estas plej utila se vi jam bone konas stoikajn ideojn. Mi taksas ĝin kiel "poŝa gvidlibro de Stoikismo".
Mi eble pli ŝatas La Meditadoj de Marko Aŭrelio, ĉar li nur skribis al si mem, ne provante imponi aŭ sekvi iu doktrino. Li ankaŭ sinmortigis per ne manĝi kiam li grave malsaniĝis (stoika ĝis la fino).

Mi ankoraŭ devas legi la verkojn de Seneka, kiuj ĝis nun mi nur konas per citaĵoj el aliaj libroj.

-

Dankon, robbkvasnak. Tiu filmo aspektas tre ilumina.

firstlight (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2014 14:37:46

Kanto serĉis kantistino. Mi faras video en "Hope Street" en Liverpool ekstar la malnova lernejo de Paul McCartney.Ĝi havas du katedraloj unu en ciu fino. Mi skribis novan vortojn por la kanto "Guantanamera". La kanto estas helpi Pete Seeger recevi La Nobel-pacpremio. Kanto en Facebook Esperanto.Dankon.
Terry.

Subira ku ntango