Mergi la conținut

Por tiuj kiuj malsatas je la konsumo de najbarlandoj

de robbkvasnak, 20 martie 2014

Contribuții/Mesaje: 1

Limbă: Esperanto

robbkvasnak (Arată profil) 20 martie 2014, 09:26:28

Raymond Schwartz, en la romano "Kiel Akvo del' Rivero" skribis tion pri la malamikemo in Franca kaj Germanio. Tio ankoraŭ validegas por hodiaŭaj interlandaj disagordoj:
"Mi babilas, babiladas kaj forgesis atentigi vin, ke jam ni renkontis la landlimon. Jen, de kelka tempo ĝi sekvas nin, ĉi tie, dekstre de la ŝoseo. [...]"

"Tre interese", konstatis Pierre, "mi ne sciis... kaj tamen, se oni pripensas, ja ne povas esti alie inter landoj, kiujn disigas nek rivero, nek kruta montovando. Mi komprenas, ke ne estas eble, per iu kalko desegni linion kiel sur sportterenoj". Dum li tiel parolis, li flankeniĝis kaj jen staris unu momenton kun kruroj larĝe disetenditaj, unu piedon ĉiuflanke de l' ĉevoja fosaĵo, kvazaŭ rajde super la landlimo.

"Mi agas kiel idioto", li ridetis, "sed jukis min la deziro havi samtempe unu piedon en Francujo kaj la alian sur germana grundo. Verdire, mi sentas neniun specialan sensacion. Kaj pro tia linio la homoj batalas..." (p. 77-78)

Efektive la libro temas pri tio, ke Pierre klopodas stari diskrure inter la du najbaraj sed malamikaj landoj. La rakonto komenciĝas en 1913 kaj finiĝas en 1946 (kun epilogeto pli malfrua), kaj ĝi okazas plejparte en du lokoj: en la kamparo sude de Metz en Loreno, kaj en Berlino. Krome, pli mallongaj partoj okazas en Parizo kaj Marsejlo." (recenzo de Johanssen)
Eble glavsvingantoj kiuj scipovus Esperanton devus legi la romanon. Mi povas pensi pri kelkaj lingvoj en kiojn oni devus traduki ĝin.

Înapoi mai sus