去目錄頁

Aliaj gramatikaj kazoj en Esperanto

r160k, 2014年3月21日

讯息: 3

语言: Esperanto

r160k (显示个人资料) 2014年3月21日下午2:56:32

Ĉi tiu eble ŝajnas iom akademia, sed mi estis demandas ĉu iom "adverboj" povas esti konsiderata pli bone kiel deklinaciitaj substantivoj.

Ekzemple:
Mi laboras hejme. (ĉu tiu ne estas pli bone komprenata kiel substantivo "hejmo" en kazo locativa?)
Mi laboras martele. (ĉu tiu ne estas pli intuicie komprenata kiel substantivo "martelo" en kazo instrumenta?)

Anstataŭ malsamaj konjugacioj por malsamaj kazoj, eble en Esperanto kelkaj substantivoj havas "imanenta kazo de adverbaj Deklinacio" kiel verboj povas havi "imanenta transitiveco".

Eltwish (显示个人资料) 2014年3月21日下午3:42:01

Hm, interesa ideo. Nu, kutime kazo estas morfologia afero; tio estas, ke oni donas la terminon "kazo" al grupoj de vortoj, kies specifa formo indikas iun gramatikan rolon. Estus iom strange diri, ke e-vortoj estas foje adverboj, foje deklinaciitaj substantivoj. Oni ja povus diri, ke -e finaĵo estas kaj adjektivo-adverbigilo kaj substantivo-kazfinaĵo, sed mi dubas, ĉu estus aparte utila teorio.

Vi ja pravas, ke per e-finaĵo oni povas igi, ke substantivoj havu diversajn semantikajn rolojn, kaj eblas interpreti tion kiel kazon. Tamen, ŝajnas al mi pli semantika ol sintaksa afero. Ekzemple, pri martelo, ĝia formo martele ne sintakse havas rolon de instrumenta kazo, ĉar ĝi ankaŭ uzeblas por indiki manieron ("ŝi frapis la pordon martele" ). Mi supozas, ke ankaŭ tio povas esti "foje instrumenta substantivo, foje adverbo", sed mi dirus nur, ke martele kutime havas instrumentan sencon ĉar aliaj roloj ne tre logikas. (Nu... "la formiko grimpis martelen"?)

sudanglo (显示个人资料) 2014年3月22日上午11:25:22

kiel verboj povas havi "imanenta transitiveco"
Kaj tio signifas kion?

回到上端