Vai all’indice

Estas -a aŭ -as

di Kaisebon, 22 marzo 2014

Messaggi: 65

Lingua: Esperanto

morfran (Mostra il profilo) 06 aprile 2014 09:46:46

sudanglo:
Oportune por kiuj? Angloparolantoj?
Jen bela vorto. Ĉu vi povas analizi por mi la vorton 'anglo-parolantoj laŭ la teorio de specifa gramatika klaso de 'angl'.
Ha, jes, tio devus esti anglaparolanto. Mia kulpo. okulumo.gif

akueck (Mostra il profilo) 06 aprile 2014 10:31:25

morfran:
akueck:"Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo."
Interesa ekzemplo. Sed kion ĝi montras ne estas nefunckcio de la vortfarado, sed la fakto, ke vestoj kaj la ŝtofo por fari ilin evoluas pli rapide ol la vortoj por priskribi ilin. okulumo.gif
Tiu ekzemplo montras nek la unuan aferon nek la duan, sed jenon: Kunmetajho ne nepre egalas al signifdifino; la signifon de kunmetajho oni devas laubezone lerni, kvazau temus pri aparta unuradikajho.

Jen alia Fundamenta ekzemplo kun "-ajh'" kunmetita kun substantiva radiko:

"sabl' sable | sand | Sand | песокъ | piasek.
sabl'ajh' banc de sable | flat | Sandbank | мель | mielizna."

Nur el la scio de la signifoj de "sabl'" kaj "-ajh'" oni ne nepre trafe deduktas (divenas) la signifon de "sabl'ajh'o".

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

morfran (Mostra il profilo) 06 aprile 2014 11:45:07

akueck:Nur el la scio de la signifoj de "sabl'" kaj "-ajh'" oni ne nepre trafe deduktas (divenas) la signfon de "sabl'ajh'o".
Ho, jam mi vidas vian punkton. ridulo.gif

Kaj vi tute pravas: ke sablaĵo signifas ne simple “io farita el sablo”, sed specife “sabla malprofundaĵo en rivero aŭ maro, malfaciliganta aŭ endanĝeriganta la navigadon” estas afero sciebla nur per vortaro.

Sed pri la gramatiko kaj la vortfarado, mia propra punkto restas sama: sablaĵo estas gramatike sabl(o)aĵo aŭ “aĵo el sablo”, ne sabl(i)aĵo aŭ “ekstera manifestiĝo de sabli”, ĉar, malgraŭ la ekzisto de sabli (“surŝuti per sablo”), la radiko sabl- estas substantiva.

Do se iu konas sablo kaj aĵo, sed ne sablaĵo, tiu ankoraŭ pravus en konkludi ke sablaĵo estas aĵo el sablo kaj ne surŝutaĵo per sablo — eĉ se tiu aĵo estas pli specifa ol oni povas scii sen vortaro.

morfran (Mostra il profilo) 06 aprile 2014 19:22:10

vidas vandenis:Ho Dio mia! Ŝajnas, ke ne ekzistas eĉ unu Esperantisto en la mondo, kiu plene komprenus kaj scius E-on.
Ha ha. Ne lasu ĉi tiun forumon trompi vin, Vidas — gramatikistoj pri Esperanto havis siajn diferencojn (ekz-e, la debaton pri participa -ata/-ita dum la jaroj 1950 kaj 1960), sed pri la nuna temo ekzistas neniu malkonsento serioza en la pli granda komunumo.

(Kiam ajn iu en reta forumo pretendas, ke ĉiu lernolibro ekde la Unua Libro — en kiu Zamenhofo mem prezentas la vortojn de lia lingvo estiel radikojn — miskomprenas la lingvon, oni povas certi, ke la “debato” ekzistas nur por tiu persono.)

sudanglo (Mostra il profilo) 08 aprile 2014 10:43:40

Ne maltrankviliĝu Vidas, oni tute bone povas uzi Esperanton sen la kapablo bone priskribi la sistemon de vortkonstruado.
gramatikistoj pri Esperanto havis siajn diferencojn
Pri tio almenaŭ vi pravas, Morfran.
en kiu Zamenhofo mem prezentas la vortojn de lia lingvo
de sia lingvo, Morfran.
tiu ankoraŭ pravus en konkludi ke
'en' antaŭ infinitivo - mi pensas ke ne. Tiu ankoraŭ pravus konkludante ke

la teorion de la Esperanta vortfarado Zamenhof ne fiksis en reguloj, la vortfaradon li simple montris praktike en ekzemploj. (Kaloscay en 'Lingvo Stilo kaj Formo', 1931.)

Tiu kiu lanĉis la teorion de radik-klasoj estis de Saussure en 'La vortteorio en Esperanto'. Poste Kalocsay kaj Waringhien evoluigis ĝin. Plenan pritrakton vi trovos en PAG (Plena Analiza Gramtiko)

morfran (Mostra il profilo) 08 aprile 2014 21:03:29

sudanglo:
Kaloscay:la teorion de la Esperanta vortfarado Zamenhof ne fiksis en reguloj, la vortfaradon li simple montris praktike en ekzemploj.
Li ĝin montris praktike pli larĝe ol en ekzemploj; la vortaro en la Unua Libro ne nur listigas siajn vortojn kiel nudajn radikojn sen iuj ajn finaĵoj, sed, per difini ĉiun radikon, tiel asignas parolparton al ili.

Kaj se la nuntempa vortfarado ne ekzistis antaŭ Saussure ĝin ĵurvokis el la mallumo en 1915, kiel ekspliki tion, ke O’Connor ĝin resumis en Esperanto: The Student’s Complete Text Book en 1903?

Ve, ŝajnas, ke vi kaj mi neniam akordos pri tio, ĉu la vortfarado komencis dum koncipo aŭ nur post kiam ĝia verto eliĝis de la paĝoj de Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto, sed se la Akademio ĝin akceptis (kiel vi koncedas), kaj se oni ĝin instruas en ĉiu lernolibro de antaŭ pli ol jarcento, kial vi ankoraŭ militas kontraŭ ĝi? Eĉ la japanaj postlasitoj de la dua mondmilito fine demetis la armilojn.

morfran (Mostra il profilo) 08 aprile 2014 21:32:27

sudanglo:
morfran:tiu ankoraŭ pravus en konkludi ke
'en' antaŭ infinitivo - mi pensas ke ne. Tiu ankoraŭ pravus konkludante ke
Diras kiu? La gramatikistoj, kiujn vi tiel malamas?

PMEG:El ĉiuj rolvortetoj tradicie nur por (§12.3.6.9), anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3) estas akceptataj antaŭ I-verbo. Sen (§12.3.6.12) fariĝas tamen pli kaj pli ofta antaŭ I-verbo.
Ŝajnas, ke vi tamen komprenis “tiu ankoraŭ pravus en konkludi ke” tute ĝuste. Jen ĉio pri tradicio. ridego.gif

sudanglo (Mostra il profilo) 09 aprile 2014 11:58:33

Diras kiu? La gramatikistoj, kiujn vi tiel malamas
Diras la uzado.

Sed mi vidis ke oni eksperimentas kun pri + infinitvo, kaj foje eĉ pro + infinitivo.

Povas esti oportune. Li eĉ ne pensis momente pri demandi ŝin, kion ŝi volas

Parenteze, notu kiel ofte 'demando' ne estas ago. Tiel, reverko de la supra ekzemplo kun 'demando' estas iom malkomforta.

morfran (Mostra il profilo) 09 aprile 2014 12:17:49

sudanglo:Diras la uzado.
Nu, mi koncedas, ke prepozicio antaŭ verbo ja povas prezenti problemon, kiam oni povas preni ĝin por prefikso. Se mi dirus en konduki..., parole ĝi sonus kiel enkonduki.... Oni devas elekti siajn infinitivojn atenteme post prepozicio.

sudanglo:Parenteze, notu kiel ofte 'demando' ne estas ago.
Kompreneble. La sufikso -o post verbo signas ne nur agon, sed rezulton. Krome, ofte la ago kaj rezulto estas sama.

Ondo (Mostra il profilo) 09 aprile 2014 13:09:54

morfran:Kompreneble. La sufikso -o post verbo signas ne nur agon, sed rezulton. Krome, ofte la ago kaj rezulto estas sama.
* La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo,

Ĉu, laŭ via opinio, la kadavroj ĉi tie estas ago aŭ rezulto aŭ ambaŭ?

Torna all’inizio