去目錄頁

Estas -a aŭ -as

Kaisebon, 2014年3月22日

讯息: 70

语言: Esperanto

Kaisebon (显示个人资料) 2014年3月22日上午2:40:56

Post mi fine sciiĝis ke radikoj klasas en agajn, aĵajn, kaj ecajn vortojn, vortprovizo faciliĝas al mi.

Tamen nun mi ne komprenas kiam estas pli konvena diri "estas adjektiv-a" aŭ "adjektiv-as" en ĉia situacio. Ekzemple, kiam oni diras "mi estas preta" kontraŭ "mi pretas"? Kaj inverse? Ĉu estas maniero de prefero? Ĉu ekzistas nuancoj inter la duo? Mi esperas mi klaras (aŭ ĉu "mi estas klara"?).

Bonvolu korekti ajn erarojn aŭ mallertan vorton elekton en mia frazoj. Mi estas lernanta (aŭ ĉu "mi lernantas"?).

morfran (显示个人资料) 2014年3月22日上午3:21:08

Kaisebon:Ĉu estas maniero de prefero? Ĉu ekzistas nuancoj inter la duo?
Kiom mi scias, la du metodoj estas tute egalaj kaj tute egalas.

Parenteze, kvankam ĝi ne ĉiam necesas en la angla, oni uzas ke por enkonduki subordigitajn propoziciojn en Esperanto, do “Mi esperas ke mi klaras/estas klara”. okulumo.gif

sudanglo (显示个人资料) 2014年3月22日上午10:51:49

La diferenco estas ke -as enportas la ideon de ago, dum -a kvaliton (karakterizan econ).

Mi supozus ke oni pli ofte dirus vi pravas ol vi estas prava. Sed oni pli ofte dirus ke mia aŭto estas blanka ol mia aŭto blankas

PS Ne ensorĉiĝu tro de la ideo ke radikoj havas unikan gramatikan klason. Neniu parolas per radikoj, oni parolas per vortoj. Kaj tiuj radikoj kiujn oni povas uzi sen finaĵo (do kiel vortojn), ne ĉiam apartenas al unika gramatika klaso.

tommjames (显示个人资料) 2014年3月22日下午5:07:00

Kaisebon:Post mi fine sciiĝis ke radikoj klasas en agajn, aĵajn, kaj ecajn vortojn, vortprovizo faciliĝas al mi.
Tio ja ofte rezultas el lernado de la teorio pri radikoklasoj. Krom bona kaj ĝenerale fidinda priskribo de la vortfarada funkcio de la lingvo, ĝi estas utila asistilo por helpi komencantojn pli ĝuste uzi la lingvon.

Koncerne la demandon pri la diferenco inter [adj]-a kaj [adj]-as, ĝi kutime temas pri la efiko de verbigo. Ofte citita ekzemplo estas la frazoj "la lago estas blua" kontraŭ "la lago bluas". Tial ke la unua frazo uzas simplan adjektivon post la kopulo ("estas" ), ĝi aludas al nur stato, dum la dua verbigita frazo implicas agecon, kaj havas nuancon kiel "radias la koloron blua".

Tamen necesas memori ke tiu nuanco varias en forto de radiko al radiko, kaj ofte estas neniu vera nuancdiferenco inter ambaŭ formoj. Mi malsukcesas vidi ajnan diferencon inter "mi pretas" kaj "mi estas preta", en preskaŭ ĉiuj kazoj.

Kaisebon (显示个人资料) 2014年3月22日下午10:10:07

Aa, dankegon ĉiuj! Tiu vere helpis min kompreni. Esence "estas -a" kaj "-as" dependas pri ĉu oni volas emfazi pri la agon aŭ pri la kvaliton de la adjektivon, sed ekzistas diversajn fortojn pri ĉiu vortoj.

morfran:Parenteze, kvankam ĝi ne ĉiam necesas en la angla, oni uzas ke por enkonduki subordigitajn propoziciojn en Esperanto, do “Mi esperas ke mi klaras/estas klara”. okulumo.gif
Oo, jes, mi certigos konscii pri subordigitajn propoziciojn. Vere, tiu pli konsciigas min pri subordigitajn propoziciojn ĝenerale (ambaŭ la angla kaj Esperanto).

sudanglo:PS Ne ensorĉiĝu tro de la ideo ke radikoj havas unikan gramatikan klason. Neniu parolas per radikoj, oni parolas per vortoj. Kaj tiuj radikoj kiujn oni povas uzi sen finaĵo (do kiel vortojn), ne ĉiam apartenas al unika gramatika klaso.
Ĉu alivorte konsciigu ke radikoj havas klason sed ne firmigu tiun pro diversaj kialoj?

tommjames:Mi malsukcesas vidi ajnan diferencon inter "mi pretas" kaj "mi estas preta", en preskaŭ ĉiuj kazoj.
Eble se oni ĵus age pretigus sin, oni eble dirus "mi pretas!" Aliflanke se oni demandus alioni ĉu alioni estas preta por ion, alioni eble dirus "mi estas preta." Hipoteze.

morfran (显示个人资料) 2014年3月22日下午10:53:19

sudanglo:Ne ensorĉiĝu tro de la ideo ke radikoj havas unikan gramatikan klason.
Hmm. La plejmulto da libroj, kiujn legis mi konsilas, ke ĉiam la Esperantisto konsciu la radikojn, pro ke estas la radikoj, kiuj decidas kiujn sufiksojn oni uzu. Ekzemple, broso kaj kombilo por la iloj de brosi kaj kombi, pro ke bros- estas radiko substantiva kaj komb- estas radiko verba. Ne sciante la radikojn, oni eble dirus brosilokombo por la iloj.

sudanglo (显示个人资料) 2014年3月23日上午11:21:43

Tiu teorio pri la unika radik-klaso estas halucino de la gramatikistoj.

Konstatu ke tiu teorio asertas ke bros=broso, pov=povi, lum=lumo ktp.

Kiel vi pruvus tion?
Ne konante la radikojn, oni eble dirus brosilo aŭ kombo por la iloj.
Nu, vorton oni povas mis-uzi sen kono de ties signifo.

Oni ne diras (normale) 'brosilo' ĉar la vorto 'broso' (kies signifon oni povas pruvi) jam signifas iuspecan ilon.

Kaj oni diras 'kombilo' ĉar la vorto 'kombi' (kies signifon oni ankaŭ povas konstati per esploro de tekstoj) signifas iun agon ordigi la harojn.

Vi ne bezonas plue imagi ke bros kaj komb estas vortoj kun certa gramatika karaktero, ĉar ili ne estas uzataj kiel vortojn, nek povas esti tiel uzataj. La baza gramatika fakto pri Esperanto estas ke la plimulto de (leksikaj) vortelementoj (radikoj) devas esti uzataj kun gramatika finaĵo, kaj ne uziĝas sen tia.

Cetere, oni povas imagi en teĥnika aŭ alia konteksto ke estas iu ilo kiu 'brosas, kaj kiu vere ne estas broso. Sentu vin libera nomi tion 'brosilo', se evidentiĝus la praktika neceso.

Notu, ke 'vestejo' estas ĉambro kie oni deponas vestojn, kiel ankaŭ kie oni vestas sin, ĉar ambaŭ ekzistas en la mondo, kaj 'vestejo' por ilin etikedi estas pragmatike oportuna. Parenteze, Ĉu vest=vesto, aŭ vest=vesti, laŭ la teorio?

sudanglo (显示个人资料) 2014年3月23日下午12:16:31

Ekzemple, kiam oni diras "mi estas preta" kontraŭ "mi pretas"? Kaj inverse? Ĉu estas maniero de prefero? Ĉu ekzistas nuancoj inter la du
Por kontroli tiajn aferojn estas instrue serĉi la Tekstaron. Enmetu \bbros\AF\bbros\VF.

Jen kelkaj trafoj, kiujn mi trovis por preti.

Kun iu ajn nova viro ŝi pretas flirti
Wells gapis malkontente, kaj pretis diskuti plu
homoj ne plu pretas akcepti tiun plagon rezignacie
Mi ne volas vivi sen vi! Mi pretas vivi en via lando!
Mi pretas kredi, ke rasismaj atakoj okazas malpli

Do 'preti' povas esti uzata por indiki sintenon/dispozicion. (Sed NPIV indikas tiun signifon ankaŭ por preta, kaj ne komentas pri preti.)

Kiu estas pli bona laŭ vi lingvosento? La manĝilaro estis preta sur la tablo aŭ la manĝilaro pretis...

N-true (显示个人资料) 2014年3月23日下午1:19:33

morfran:
sudanglo:Ne ensorĉiĝu tro de la ideo ke radikoj havas unikan gramatikan klason.
Hmm. La plejmulto da libroj, kiujn legis mi konsilas, ke ĉiam la Esperantisto konsciu la radikojn, pro ke estas la radikoj, kiuj decidas kiujn sufiksojn oni uzu. Ekzemple, broso kaj kombilo por la iloj de brosi kaj kombi, pro ke bros- estas radiko substantiva kaj komb- estas radiko verba. Ne sciante la radikojn, oni eble dirus brosilokombo por la iloj.
Vi tute pravas, indas scii la bazan vortspecon de la radikoj, alikaze oni povas erari. Mi ĝis nun mem pensis, ke brosilo estu la uzata formo, nun mi scias, ke bros- estas substantiva kaj ne verba radiko. Bona ekzemplo.
Alia ekzemplo: Dum ĝi blankas kaj ĝi estas blanka signifas vere la saman (ĉar la radiko blank- estas adjektiva radiko), li mortas kaj li estas morta ne signifas la saman. Ĉar la radiko mort- estas verba radiko, ne adjektiva.

Mi ne dirus, ke radikoj havas unukan gramatikan klason, sed ili havas certan gramatikan informon koditan en si mem, kiu forte influas la signifon de iu ajn plena vortformo de ĝi. Do, kion signifas la radiko kune kun la vortforma sufikso -o, -a, -i (ktp.) dependas de la radiko mem. Ĝi estas leksika eco de la radikoj.

P.S.: Mi ne certas, ĉu tiu sistemo funkcias 100%-e kaj ĉu tute ne ekzistas iu ajn eksterregulaĵo. Sed mi ne povas trovi iun escepton de tiu baza eco de nia lingvo.
P.P.S.: Povas esti, ke en ĉiutaga lingvo la uzo jam ŝanĝiĝis. Multaj homoj ekzemple diras ŝi estas veka (kiam ŝi ne dormas), kvankam veka havas alian sencon laŭ PIV kaj laŭ la logiko. Do, se oni parolas pri esceptoj, oni analizu, ĉu tiu estas originala signifo de iu vorto, aŭ (iama) misuzo, kiel veka kaj brosilo.

morfran (显示个人资料) 2014年3月23日下午8:51:36

sudanglo:Konstatu ke tiu teorio asertas ke bros=broso, pov=povi, lum=lumo ktp.
Ho, neniu diras, ke la radiko estas uzenda kiel kompleta vorto. Tamen la Plena Analiza Gramatiko ja ripete priskribas la -o de radikoj substantivaj, la -a de radikoj adjektivaj, k.c. estiel “pleonasmaj”.

sudanglo:Notu, ke 'vestejo' estas ĉambro kie oni deponas vestojn, kiel ankaŭ kie oni vestas sin
Laŭ la PIV, vestejo nur estas “loko, kie oni konservas aŭ lasas la vestojn”. Ĉar malgraŭ la verbo vesti, la fundamenta ideo de la vorto — la radiko — estas substantiva, kio estas kial la vorto aperas kiel vest/o en vortaro, kaj kial la nomo de la ago povas neniam esti vesto, sed vestado.

N-true:Do, se oni parolas pri esceptoj, oni analizu, ĉu tiu estas originala signifo de iu vorto, aŭ (iama) misuzo, kiel veka kaj brosilo.
b^.^d

回到上端