Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
HaleBopp (Montri la profilon) 2014-marto-23 22:20:14
Mi konstatis hazarde ke en PIV, "juglando" signifas kaj la arbon kaj ĝian nukson, sed ne en ReVo, kie "juglando" indikas nur la nukson. Do, kiun kredi? Kaj ĉu mi povas paroli pri "juglando" kiel arbo sen esti miskromprenata?
Alian demandon, nuntempe ĉu oni pli kutimas nomi arbojn per la sufikso -UJO aŭ -ARBO? Mi vidis ke ambaŭ eblis, sed -ujo ŝajnas al mi pli konfuzema.
Dankon!
noelekim (Montri la profilon) 2014-marto-24 03:42:03
Kaj "juglandujo" kaj "juglandarbo" estas ĝustaj, sed la formo -arbo estas multe pli ofte uzata, eble pro la konfuzo menciita en PIV:
"Povas okazi konfuzo inter la sencoj [entenilo] k [vegetaĵo], kiun oni anstatauigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruco, kafarbo; tekruco, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo." vortaro.net/#ujo
HaleBopp (Montri la profilon) 2014-marto-24 07:54:20
noelekim:Laŭ Vikipedio, la nukso estas juglando kaj la arbo estas juglandarbo aŭ juglandujo, kio estas tute logika.Tamen, sur tiuj ĉi ligiloj, "juglando" ankaŭ indikas arbon! titolo, foto, "Reĝa juglando", "Nigra juglando"...
noelekim:Kaj "juglandujo" kaj "juglandarbo" estas ĝustaj, sed la formo -arbo estas multe pli ofte uzata, eble pro la konfuzo menciita en PIV:En ordo!
"Povas okazi konfuzo inter la sencoj [entenilo] k [vegetaĵo], kiun oni anstatauigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruco, kafarbo; tekruco, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo." vortaro.net/#ujo
Ondo (Montri la profilon) 2014-marto-24 09:21:48
HaleBopp:Tamen, sur tiuj ĉi ligiloj, "juglando" ankaŭ indikas arbon! titolo, photo, "Reĝa juglando", "Nigra juglando"...Estas tute nature, ke oni iam uzas saman nomon por kreskaĵo kaj ties utiligebla parto (frukto, tubero, semo), kaj nur harfenduloj povas insisti pri ĉiama diferencigo per sufiksoj aŭ kunmetaĵoj. Ni disponas pri la lingvaj iloj por klare distingi la aferojn se ŝajnas ekesti konfuzo, sed postuli, ke oni ne rajtas nomi juglandarbon ankaŭ juglando aŭ ke la grajnojn de tritiko oni neniam nomu tritiko, estas sensencaĵo.
Ŝajnas esti ĉefe kutimiĝo kaj konvencio, ke prunoj, pomoj, ĉerizoj aŭ oranĝoj estas (unuavice) fruktoj, kaj indas respekti tiun kutimon, sed strikta sistemigo ne eblas. Estas frazoj, kie eĉ ne eblas aŭ almenaŭ ne necesas klara diferencigo: Sur la kampo de la bienulo kreskas multe da ĉerizoj. Ĉu estas erare paroli pri ĉerizfloroj aŭ floroj de ĉerizo?.
Kiam temas pri malofta kaj malmulte konata kreskaĵo, estas eĉ malfacile insisti pri ĉiama diferencigo, kaj la plejmulto el beroj kaj fruktoj kaj grenoj kaj tuberoj estas maloftaj en iuj partoj de la mondo. Ĉu vi ĉiuj scias, ĉu oksikoko (ekzemple Vaccinium oxycoccos) estas bero aŭ tuta kreskaĵo? Kion vi dirus pri kamemoroj? Mi mem kolektis kaj plu frandas kaj oksikokojn kaj kamemorojn.
Eĉ en PIV la afero statas iom ĥaose: bananoj kreskas sur bananujo kaj pomoj sur pomarbo aŭ pomujo kaj fragoj sur fragujo sed kokosoj estas kaj palmoj kaj nuksoj, juglandoj estas juglandnuksoj aŭ juglandarboj (aŭ -ujoj). Ĉu terpomoj (Solanum tuberosum) kreskantaj sur kampo devus esti nomataj "terpomujoj". Mi ĵus manĝis bluajn mirtelojn, mem kolektitajn en arbaro, sed tio estis nur la bongustaj beroj, ne la arbustetoj kaj ties lignaj tigoj.
Ne estas malpermesite uzi sian racion por oportune esprimi sin. La lingvo havas perfektajn rimedojn por ĉiam esprimi nin klare, sed ĝi ne devigas nin pedanti.
HaleBopp (Montri la profilon) 2014-marto-24 11:10:44
Ondo:Eĉ en PIV la afero statas iom ĥaose: bananoj kreskas sur bananujo kaj pomoj sur pomarbo aŭ pomujo kaj fragoj sur fragujo sed kokosoj estas kaj palmoj kaj nuksoj, juglandoj estas juglandnuksoj aŭ juglandarboj (aŭ -ujoj). Ĉu terpomoj (Solanum tuberosum) kreskantaj sur kampo devus esti nomataj "terpomujoj". Mi ĵus manĝis bluajn mirtelojn, mem kolektitajn en arbaro, sed tio estis nur la bongustaj beroj, ne la arbustetoj kaj ties lignaj tigoj.Estas interese! Vi citas 2 samajn ekzemplojn. En PIV, terpomo kaj kokoso estas efektive la tuta kreskaĵo kaj parto de tiu (legomo aŭ frukto). Sed ne en ReVo, kie kokoso estas nur nukso (kaj la arbo nomiĝas kokosarbo), aŭ terpomo estas nur la legomo, kantraŭ terpomujo kiu indikas la patrinan vegetalon.
Esperanto estas juna lingvo kaj suferas pro tio. Oni povas tamen postuli ke ĝi estu preciza. Mi do sekvos la rekomendojn de ReVo.
Ondo (Montri la profilon) 2014-marto-24 14:50:50
HaleBopp:Esperanto estas juna lingvo kaj suferas pro tio.Ĉu ankaŭ vi devis mute kunsuferi? Ĉu vi povas montri la plej dolorajn, vere brulumajn punktojn?
HaleBopp (Montri la profilon) 2014-marto-24 18:24:45
Ondo (Montri la profilon) 2014-marto-24 19:31:43
HaleBopp:Kontentigi ĉiujn ĵargono ne povas.Tio povus esti Oficiala Aldono al la Esperanta Proverbaro!