目次へ

Juglando, arbo aŭ frukto?

HaleBopp,2014年3月23日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

HaleBopp (プロフィールを表示) 2014年3月23日 22:20:14

Saluton!

Mi konstatis hazarde ke en PIV, "juglando" signifas kaj la arbon kaj ĝian nukson, sed ne en ReVo, kie "juglando" indikas nur la nukson. Do, kiun kredi? Kaj ĉu mi povas paroli pri "juglando" kiel arbo sen esti miskromprenata?

Alian demandon, nuntempe ĉu oni pli kutimas nomi arbojn per la sufikso -UJO aŭ -ARBO? Mi vidis ke ambaŭ eblis, sed -ujo ŝajnas al mi pli konfuzema.

Dankon!
ridulo.gif

noelekim (プロフィールを表示) 2014年3月24日 3:42:03

Laŭ Vikipedio, la nukso estas juglando kaj la arbo estas juglandarbo aŭ juglandujo, kio estas tute logika.

Kaj "juglandujo" kaj "juglandarbo" estas ĝustaj, sed la formo -arbo estas multe pli ofte uzata, eble pro la konfuzo menciita en PIV:

"Povas okazi konfuzo inter la sencoj [entenilo] k [vegetaĵo], kiun oni anstatauigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruco, kafarbo; tekruco, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo." vortaro.net/#ujo

HaleBopp (プロフィールを表示) 2014年3月24日 7:54:20

noelekim:Laŭ Vikipedio, la nukso estas juglando kaj la arbo estas juglandarbo aŭ juglandujo, kio estas tute logika.
Tamen, sur tiuj ĉi ligiloj, "juglando" ankaŭ indikas arbon! titolo, foto, "Reĝa juglando", "Nigra juglando"...

noelekim:Kaj "juglandujo" kaj "juglandarbo" estas ĝustaj, sed la formo -arbo estas multe pli ofte uzata, eble pro la konfuzo menciita en PIV:

"Povas okazi konfuzo inter la sencoj [entenilo] k [vegetaĵo], kiun oni anstatauigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruco, kafarbo; tekruco, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo." vortaro.net/#ujo
En ordo!

Ondo (プロフィールを表示) 2014年3月24日 9:21:48

HaleBopp:Tamen, sur tiuj ĉi ligiloj, "juglando" ankaŭ indikas arbon! titolo, photo, "Reĝa juglando", "Nigra juglando"...
Estas tute nature, ke oni iam uzas saman nomon por kreskaĵo kaj ties utiligebla parto (frukto, tubero, semo), kaj nur harfenduloj povas insisti pri ĉiama diferencigo per sufiksoj aŭ kunmetaĵoj. Ni disponas pri la lingvaj iloj por klare distingi la aferojn se ŝajnas ekesti konfuzo, sed postuli, ke oni ne rajtas nomi juglandarbon ankaŭ juglando aŭ ke la grajnojn de tritiko oni neniam nomu tritiko, estas sensencaĵo.

Ŝajnas esti ĉefe kutimiĝo kaj konvencio, ke prunoj, pomoj, ĉerizojoranĝoj estas (unuavice) fruktoj, kaj indas respekti tiun kutimon, sed strikta sistemigo ne eblas. Estas frazoj, kie eĉ ne eblas aŭ almenaŭ ne necesas klara diferencigo: Sur la kampo de la bienulo kreskas multe da ĉerizoj. Ĉu estas erare paroli pri ĉerizflorojfloroj de ĉerizo?.

Kiam temas pri malofta kaj malmulte konata kreskaĵo, estas eĉ malfacile insisti pri ĉiama diferencigo, kaj la plejmulto el beroj kaj fruktoj kaj grenoj kaj tuberoj estas maloftaj en iuj partoj de la mondo. Ĉu vi ĉiuj scias, ĉu oksikoko (ekzemple Vaccinium oxycoccos) estas bero aŭ tuta kreskaĵo? Kion vi dirus pri kamemoroj? Mi mem kolektis kaj plu frandas kaj oksikokojn kaj kamemorojn.

Eĉ en PIV la afero statas iom ĥaose: bananoj kreskas sur bananujo kaj pomoj sur pomarbo pomujo kaj fragoj sur fragujo sed kokosoj estas kaj palmoj kaj nuksoj, juglandoj estas juglandnuksoj juglandarboj (aŭ -ujoj). Ĉu terpomoj (Solanum tuberosum) kreskantaj sur kampo devus esti nomataj "terpomujoj". Mi ĵus manĝis bluajn mirtelojn, mem kolektitajn en arbaro, sed tio estis nur la bongustaj beroj, ne la arbustetoj kaj ties lignaj tigoj.

Ne estas malpermesite uzi sian racion por oportune esprimi sin. La lingvo havas perfektajn rimedojn por ĉiam esprimi nin klare, sed ĝi ne devigas nin pedanti.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2014年3月24日 11:10:44

Ondo:Eĉ en PIV la afero statas iom ĥaose: bananoj kreskas sur bananujo kaj pomoj sur pomarbo pomujo kaj fragoj sur fragujo sed kokosoj estas kaj palmoj kaj nuksoj, juglandoj estas juglandnuksoj juglandarboj (aŭ -ujoj). Ĉu terpomoj (Solanum tuberosum) kreskantaj sur kampo devus esti nomataj "terpomujoj". Mi ĵus manĝis bluajn mirtelojn, mem kolektitajn en arbaro, sed tio estis nur la bongustaj beroj, ne la arbustetoj kaj ties lignaj tigoj.
Estas interese! Vi citas 2 samajn ekzemplojn. En PIV, terpomo kaj kokoso estas efektive la tuta kreskaĵo kaj parto de tiu (legomo aŭ frukto). Sed ne en ReVo, kie kokoso estas nur nukso (kaj la arbo nomiĝas kokosarbo), aŭ terpomo estas nur la legomo, kantraŭ terpomujo kiu indikas la patrinan vegetalon.

Esperanto estas juna lingvo kaj suferas pro tio. Oni povas tamen postuli ke ĝi estu preciza. Mi do sekvos la rekomendojn de ReVo.

Ondo (プロフィールを表示) 2014年3月24日 14:50:50

HaleBopp:Esperanto estas juna lingvo kaj suferas pro tio.
Ĉu ankaŭ vi devis mute kunsuferi? Ĉu vi povas montri la plej dolorajn, vere brulumajn punktojn?

HaleBopp (プロフィールを表示) 2014年3月24日 18:24:45

Kontentigi ĉiujn ĵargono ne povas.

Ondo (プロフィールを表示) 2014年3月24日 19:31:43

HaleBopp:Kontentigi ĉiujn ĵargono ne povas.
Tio povus esti Oficiala Aldono al la Esperanta Proverbaro!

先頭にもどる