Al la enhavo

Vivdaŭro en Rusujo kaj Ukrainujo

de oskar1991, 2014-marto-24

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

oskar1991 (Montri la profilon) 2014-marto-24 14:37:39

Mi estas medicina studento, kiu ĵus komencis mian hospitalecan rotacion (Angle: rotation). Krompreneble mi interesiĝas pri kuracarto. Kaŭze Rusujo aneksis Krimeon, tial mi interesiĝis pri tiu regiono de la mondo.

Vivdaŭro estas averaĝa nombro da jarojn, kiun homo povas esperi, kiam ŝi/li naskiĝas.

Mi kredas, ke Rusujo estas tre evoluinta lando. La Rusa scienco, inĝenierarto kaj medicino estas tre evoluinta, laŭ mia opinio. Mi diras same pri Ukrainujo. Sed la vivdaŭro en tiuj landoj estas tre mallonga. Mi sendas la leganton al tiu retpaĝo:

http://www.worldlifeexpectancy.com/

Vi devas elekti la menuon World Health Rankings, ĉe la paĝa supraĵo. Poste vi devas premi la landan nomon sur la rulanta menuo dekstre aŭ maldekstre. Ni vidu unue Rusujon.

La vivdaŭro en Rusujo estas nur 69 jaroj. Kiam Ruso naskiĝas li statistike esperas vivi malpli ol 69 jaroj. Paragvajo estas tre bela lando, sed ĝi ne estas riĉa. Sed Paragvajanoj esperas vivi 74.5 jarojn. En Ĉilio la vivdaŭro estas 79.5 jaroj. En Kostariko la vivdaŭro estas 79.1 jaroj. En Kuba ĝi estas 78.3 jaroj. La atendata vivo de tiuj malriĉaj landoj estas inter kvar kaj dek jaroj pli longa ol en Rusujo. Eĉ Ĉinio, kies granda populacio kaŭzas loĝistikajn problemojn, havas vivdaŭron plilongan ol la vivdaŭro en Rusujo.

La organizaĵoj, kiuj temas pri sano, fonkoloras tre malbonajn statistikojn ruĝaj. Kormalsano estas ruĝa por Rusujo, ĉar ĝi mortigas 34.5 procenton el la Rusoj. Apopleksio aŭ cerbovaskula akcidento mortigas 23.59 procenton el la Rusoj. Tiuj malsanoj estas larĝe eviteblaj per ekzercado, senvianda maĝaĵo kaj aktivaj balancoseĝo. La ironio estas ke Rusa kuracisto malkovris la plej gravan kaŭzon de vaskulaj malsanoj, kiu estas la kolesterolo. Oni diras ke Doktoro Nikolajo Nikolaevich Anichkov (Никола́й Никола́евич Ани́чков) demandis al siaj studentoj: "Kiu besto estas la plejmortiga al homoj?" La studentoj respondis ke estas la kobra serpento. "Ne, la plej mortiga besto estas la kokino." Eĉ se Rusoj rifuzas iĝi vegetaranoj, oni povas plibonigi la statistikojn pri kormalsanoj kaj apopleksio. Fakte nur 13% el Brazilanoj kaj Paragvajanoj mortas pro kormasano; tiu statistiko estas tiel bona, kiel la situacio en Hindujo, kie homoj ofte estas vegetaranoj.

Utera kancero estas alia evitebla malsano. Eĉ medicinaj studentoj scias fari la Papanikolaŭan teston por frue detekti kanceron en la ina genera sistemo. Oni povas ankaŭ vakcini la Rusajn virinojn kontraŭ la papiloma viruso. Irano faras tion, kun tre bonaj rezultoj, kion la medicinaj organizaĵoj indikas per la viola fonkoloro.

Aliaj facile eviteblaj malsanoj, kiuj mortigas Rusojn amase: venenon, kojlorektuma kancero, memmortigo, k.t.p.

Bonvolu averti min pri la Esperantaj eraroj en tiu artikolo.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-marto-24 21:34:27

> Bonvolu averti min pri la Esperantaj eraroj en tiu artikolo.

Krompreneble

KialKiu la vivdaŭro en Ukrainujo kaj Rusujo estas tre mallonga?

Respondo estas simplega: WODKA / VODKO

oskar1991 (Montri la profilon) 2014-marto-24 22:26:27

Clarence666:> Bonvolu averti min pri la Esperantaj eraroj en tiu artikolo.

Krompreneble

KialKiu la vivdaŭro en Ukrainujo kaj Rusujo estas tre mallonga?

Respondo estas simplega: WODKA / VODKO
Mi mem trovis alian eraron - Aliaj facile eviteblaj malsanoj, kiuj mortigas Rusojn amase: veneno, kojlorektuma kancero, memmortigo, k. t. p.

VENENO de devas esti en la akuzativo.

Vi pravas pri la alkoholaĵo. Rusujo okupas la sesan pozicion en konsumo de alkoholaĵo, kaj Ukrajno okupas la kvinan. Rusujo okupas la unuan pozicion por la konsumo de tabako. La unuan pozicion en konsumo de alkoholaĵo okupas Moldavujo.

Sed estas rimarkinde, ke Francujo kaj Irlando konsumas preskaŭ la saman kvanton da alkoholaĵo per loĝanto, kiel Rusujo. Sed la vivdaŭro estas longa en ambaŭ landoj. Mi konsentas, ke statistikoj pri konsumo de alkoholaĵo ne estas findindaj. Eble Rusujo konsumas pli aŭ Irlando, kaj statistikoj ne montras tion.

erinja (Montri la profilon) 2014-marto-24 22:43:19

"Kaŭze Rusujo aneksis Krimeon", tio estas stranga. Estu "Ĉar Rusujo.."

"per loĝanto" - tio estas eraro. per = by means of. Povus esti ekzemple "por loĝanto"

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2014-marto-25 05:51:16

Saluton, Oskar

Rimarkitaj preseraroj estas:
kormlasano
manĝaĵo
"aktivaj balancoseĝo" - aktivaĵoj ?
venenon - venenoj

Sed mi volas esprimi mian propran opinion ankaŭ.
Mi komprenas, ke "okcidenta" propagando pentras Rusion kiel aneksano de Krim. Sed reale Krim proklamis sian independecon post armita renverso de Ukrainia registaro, demandis Rusion adaptiĝi sin al Rusio, kaj Rusio konsentis je tio. Vi skribis vorton "aneksis", do vi almiksas politikon en scienca-populariga artikolo, kio estas propagando.
Se vi efective volas kompreni kial Rusiaj homoj vivas tiel mallonge, mi klarigos. En 1985-1992 j. nia vivmaniero tute ŝanĝiĝis. Pro tio precipe maljunuloj suferis. Ili tute perdis kutiman vivritmon, certecon, kredon (al bona futuro, ekzemple), monon, estimon, ktp. La vivdaŭro en 1990-j falis al 57 j. por viroj, ĉu vi scias tion? Nuntempe ni rekonstruas nian ekonomikon, revizias niajn intencojn, la vivmanieron. Pro tio la mezkvanta vivdaŭro pligrandiĝas al 69 j.
Pri vegetaro. Klara vegetaro (vegano) sekvas mankon de albumenoj. Vegetaro vastiĝas ĵus pro tio, ke preskaŭ neniu plenumas ĝin severe. Do, miaopinie, oni diru pri limigo de vianda maĝaĵo, sed ne pri senvianda maĝaĵo. Ĉar severa senvianda maĝaĵo sekvos distrofion (dystrophy) de kora muskolo kaj sekvan morton.
Amike

auxro (Montri la profilon) 2014-marto-25 11:36:23

Mi pensas ke ankaŭ alta nivelo de murdoj influas forte la averaĝon de vivdaŭro, ĉar kutime pereas ja junaj homoj.

externalImage.png

oskar1991 (Montri la profilon) 2014-marto-25 14:18:59

MikhailMarkeyev:Saluton, Oskar

Sed mi volas esprimi mian propran opinion ankaŭ.
Mi komprenas, ke "okcidenta" propagando pentras Rusion kiel aneksano de Krim. Sed reale Krim proklamis sian independecon post armita renverso de Ukrainia registaro, demandis Rusion adaptiĝi sin al Rusio, kaj Rusio konsentis je tio. Vi skribis vorton "aneksis", do vi almiksas politikon en scienca-populariga artikolo, kio estas propagando.
Amike
Saluton, Mikhail.

Mi ne intencis ŝargi la vorton "aneksis" per politika emo. Krome mi ne volas fari propagandon pri la temo. Intime mi sentas simpation por la rusa kaj krimea partio. Jen miaj kialoj por pensi tiel:

1 -- La krimeanoj sin sentas rusoj.
2 -- Mi legis, ke Krimeujo estis parto de Rusujo ĝis 1954. Tiam Nikita Ĥruŝĉov transdonis la landon al Ukrainujo.
3 -- La Rusa lingvo ne estas oficiala en Ukrainujo, kaj mi kredas, ke se la granda parto da loĝantoj parolas lingvon, ĝi devas esti oficialigita. Ekzemple, la Turka estraro devus oficialigi la Kurdan lingvon, kaj la Usona estraro devas oficialigi la Hispanan lingvon. Mi aplaŭdas prezidento Evo Morales, ĉar li oficialigis ĉiujn Boliviajn lingvojn: la Keĉua, la Ajmaraa, la Gvarania, k.t.p. Usono ne havas oficialan lingvon, sed ĝi havas porlaboran lingvon, kio praktike signifas la saman aferon. Do oni devas fari la Hispanan lingvon porlaboran lingvon de Usono. Nun la Usonanoj kiuj ne parolas Angle havas grandan malfacilaĵon por lernado kaj studado. Mi faris la mezgradan lernejon kaj altlernejon en Usono. Tie mi konis multajn lernantojn, kiuj ne parolas la Anglan lingvon. Anstataŭ instrui ilin per Hispana lingvo pri matematiko kaj pri scienco, la instruistoj provis unue instrui la Anglan lingvon al tiuj junaj homoj. Dum mi kaj la aliaj lernantoj studis ĥemion kaj matematikon, la Hispanparolantaj lernantoj restis en lingva laboratorio praktikantaj la Anglan lingvon. Tio ne estas justa.

Mi ne volis ekspresis tiajn intimajn pensojn pri la situacio, ĉar mia instruisto de muziko, kiu estas Ukraino, diris ke la situacio ne estas tiel simpla, kiel mi prezentis sube. Ekzemple, li diris, ne estas danĝero de malapero de la Rusa lingvo en Ukrainujo. Male la Ukraina lingvo estas en danĝero, ĉar la plejmultoj da Ukrainoj prefere parolas la Rusan lingvon. Li ankaŭ diris, ke Ukrainujo rezignis nukleajn armilojn pro la promeso de Rusujo kaj Usono neniam ataki Ukrainujon, respekti ĝiajn postsovetuniajn limojn, kaj ne interveni en ĝiaj internaj aferoj.

Min ne konvinkis mia instruisto, sed mi preferis ne paroli pri la unuiĝo de Krimeujo al Rusujo. Mi nur diris, ke la okazaĵoj en Ukrainujo interesigis min pri la regiono. Tial mi legis la statistikojn pri vivdaŭro kaj mortkaŭzoj en Rusujo kaj Ukrainujo.

Tamen mi ŝatus ricevi kelkajn informojn pri la temo. Ĉu vi povas respondi malgrandan enketon? Mi skribis la enketon en alia artikolo, ĉar mi jam atingis la literlimon por respondo.

oskar1991 (Montri la profilon) 2014-marto-25 15:42:59

MikhailMarkeyev:Saluton, Oskar

Se vi efective volas kompreni kial Rusiaj homoj vivas tiel mallonge, mi klarigos. En 1985-1992 j. nia vivmaniero tute ŝanĝiĝis. Pro tio precipe maljunuloj suferis. Ili tute perdis kutiman vivritmon, certecon, kredon (al bona futuro, ekzemple), monon, estimon, ktp. La vivdaŭro en 1990-j falis al 57 j. por viroj, ĉu vi scias tion? Nuntempe ni rekonstruas nian ekonomikon, revizias niajn intencojn, la vivmanieron. Pro tio la mezkvanta vivdaŭro pligrandiĝas al 69 j.
Pri vegetaro. Klara vegetaro (vegano) sekvas mankon de albumenoj. Vegetaro vastiĝas ĵus pro tio, ke preskaŭ neniu plenumas ĝin severe. Do, miaopinie, oni diru pri limigo de vianda maĝaĵo, sed ne pri senvianda maĝaĵo. Ĉar severa senvianda maĝaĵo sekvos distrofion (dystrophy) de kora muskolo kaj sekvan morton.
Amike
Mi dankas al vi pro la klarigo pri la vidaŭro en Rusujo. Mi kredas ke Rusujo plene rekonstruos sian ekonomion kaj vivmanieron, ĉar la lando estas riĉa, larĝa, kaj la Rusa popolo estas bone edukita kaj klera. Rusa muziko, literaturo kaj kinarto estas inter la plej altnivelaj. Rusoj komencis la spacesplorado, do danke al Rusoj ni povas uzi satelitojn por komuniki telefone kaj uzi la interreton.

Jen enketo pri tio, kion mi scivolas kompreni:

1 -- Ĉu estas facile viziti kuraciston en Rusujo? Mi volas scii ĉu estas longaj vicoj aŭ ĉu la kuracisto atendas vin senprokraste.
2 -- Ĉu la kuracado estas private pagata, asekurata aŭ publika? Mi parolas pri la situacio de plejmulto da loĝantoj.
3 -- En la Angla lingvo, oni nomas veganon homo kiu ne manĝas ian ajn animalaĵon, ovon, lakton, aŭ viandaĵon. Vegetarano aŭ pli precize ovolaktovegetarano estas homo, kiu ne manĝas viandon; do multaj kuracistoj nomas senviandan maĝaĵon vegetarana. Mi praktikas muskoladon. Tial mi necesas grandan kvanton da proteino. Ĉar mi ne manĝas viandon, mi akiras nevegetaran proteinon el ovo kaj lakto. Mi sekvas la sugeston de Bill Pearl, kiu manĝas sep ovojn ĉiutage; li konsumas kvar senovoflavajn ovojn; kaj manĝas kvar ovojn kun ovoflavo. Mia ankaŭ uzas proteinan komplementon, kiun Angle oni nomas Whey proteinon. Ĉu la Rusaj kuracistoj opinias ke ne estas sana la dieto, kiun mi observas? Kiel mi diris al vi, mi konsumas proteinon precipe el senovoflavaj ovoj, lakto, fabacoj kiel la sojo, cerealoj kiel la kinuo kaj proteinriĉaj fungoj kiel la Fusarium venenatum.
4 -- Mia professoro de kardiologio rekomendas al siaj pacientoj senviandan manĝaĵon. Caldwel Esselstyn, kiu estas la kuracisto de Bill Clinton, rekomendas veganan manĝaĵon. Tial Bill Clinton iĝis vegano. Vi diris ke en Rusujo oni nur limigas la viandan konsumon. Ĉu mi komprenis bone? Ĉu vi eble scias kia estas tiu limigo? Ĉu oni rekomendas manĝi fiŝaĵon anstataŭ bovaĵo aŭ kokinaĵo? Aŭ ĉu Rusaj kuracistoj nur sugestas, ke pacientoj malpligrandigu la kvanton da bovaĵon, ekzemple?

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2014-marto-26 10:50:29

Mi ne estas kuracisto aŭ dietisto. Sed mi havas iomn da scion je dietologio.
1. Oni ne povas respondi sendube "jes" aŭ "no". Tio dependas de malsano, loko, tempo k multe aliaj kondiĉoj. Du semajnoj antaŭe, je loka festo, mi subite sentis fortan dentan doloron kaj veturis al deĵoranta malsanulejo, kiu nura funkciis en nia miliono-loĝana urbo. Unu horo mi atendis transdonon de laborvico de unuj kurcistoj al aliaj, kaj ankoraŭ unu horo en vico, ĉar gravedulino kaj kuracisto estis kuracservata neatendite senvice. Kuracado estas senpaga oficiale. Eĉ la skribaĵo pri tio estas sur pordo de la kabineto. Sed interne oni proponis al mi aldona kontrakto pro $15 por pli bona sendolorigaĵo, kaj mi konsentas. Alian pagon oni ne demandis.
2. Mi neniam pagas al kuracistoj private. Kvankam, ekzistas fama frazo de la Rusa satiristo Miĥail Ĵvaneckij: "... vi ne devas pagi (al kuracisto)... se vi ne estas interesiĝinta je rezilto...". Tio estas ŝerco. Efektive ĉiu persono decidas per si mem.
Oficiala pagata kuracado ekzistas ankaŭ. Ekzistas pagataj klinikoj kaj aldonaj pagataj servoj, pro kiu vi ne devas pagi. ridulo.gif))
3. Certe vi povas manĝi senovoflavajn ovojn nur. Sed estas multe da manĝaĵoj, kiu ankaŭ enhavas malpli da graso. Ekzemple, kokina torako enhavas albumenojn - 23,6%, grasojn - 1,9%, karbonhidratojn - 0,4%. Fiŝaĵo ankaŭ estas bona (blanka, ne tre grasa) manĝaĵo (Theragra chalcogramma, ekzemple).
Certe, kiu ajn devas manĝi ovoflavojn kaj kokinajn krurojn. ridulo.gif Sed, se vi zorgas pri sian sanecon, estos ne vi.
4. Ne, mi diris ke mi konsilas nur limigas la viandan konsumon. Estas multe da opinioj en Rusio pri la temo.
Komence estas bona ideo ĉesu friti manĝaĵon en graso kaj apartigu manĝadon de grasoj kaj karbonhidratoj.
Sendube, kiel studento de kuracado, vi havas pli da scion pri kuracigaj dietoj. Mi ne volas altrudi mian opinion al vi.

oskar1991 (Montri la profilon) 2014-marto-26 11:19:21

auxro:Mi pensas ke ankaŭ alta nivelo de murdoj influas forte la averaĝon de vivdaŭro, ĉar kutime pereas ja junaj homoj.

externalImage.png
Mi tre interesas ankaŭ pri perforto kiel kaŭzo de morto. Mi proponas fadenon pri tio. Do mi kreos novan fadenon. Ĉu vi povas transporti vian mapon al la nia fadono?

Reen al la supro