Mergi la conținut

Perforto kiel morta kaŭzo.

de oskar1991, 26 martie 2014

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

oskar1991 (Arată profil) 26 martie 2014, 14:07:07

Ano de tiu forumo, kies salutnomo estas Auxro, proponis perforton kiel unu el la kaŭzoj de mallonga vivdaŭro en Rusujo. Li eldonis mapon pri perforto. Ĉar mi ne scias aldoni ilustraĵon en mesaĝon, mi reproduktos la informon de tiu mapo sube.

1 - La jenaj landoj havas pli ol tridek mortigojn po 100 mil loĝantoj:

Honduro (91)
Elsalvadoro (69)
Eburbordo (56.9)
Venezuelo (45.1)
Belizeo (41)
Jamajko (40.9)
Gvatemalo (38.5)
Bahamoj (36.6)
Ugando (36.3)
Malavujo (36)
Trinidado kaj Tobago (35.2)
Lesoto (35.2)
Sudafriko (31.8)
Kolombio (31.4)

La jenaj landoj havas pli ol 10 murdojn po 100 mil loĝantoj sed malpli ol 30:

Centrafrika Respubliko (29.3)
Puerto Riko (26.2)
Etiopujo (25.5)
Tanzanujo (24.5)
Sudano (24.2)
Gvineo (22.5)
Brazilo (21.8)
Konga Demokrata Respubliko (21.7)
Guineo-Bisaŭo (20.7)
Kenjo (20.1)
Kirgizio (20.1)
Kamerono (19.7)
Gronlando (19.2)
Angolo (19.0)
Gvanio (18.6)
Eritreo (17.8)
Namibio (17.2)
Ruando (17.1)
Ĉado (15.8)
Nordkoreo (15.2)
Maŭritanio (14.7)
Bocvano (14.5)
Zimbavo (14.3)
Gabono (13.8)
Fraca Gvanio (13.3)
Papuo kaj Nova Gvineo (13.0)
Svazilando (12.9)
Komoro (12.2)
Grenado (11.5)
Barbadoj (11.3)
Togo (10.9)
Gambio (10.8)
Peruo (10.3)
Mjanmao (10.2)
Kostariko (10.0)

Landoj kun pli ol 5 murdoj sed malpli ol 10 estas jenaj:

Rusio (9.7)
Kazakistano (8.8)
Mongolio (8.7)
Senegalo (8.7)
Virginaj Insuloj (8.6)
Kajmano (8.4)
Sejĉeloj (8.3)
Madagaskaro (8.1)
Indonezio (8.1)
Malio (8.0)
Pakistano (7.8)
Moldovo (7.5)
Kiribato (7.3)
Gvadelupo (7.0)
Haitio (6.9)
Angvilo (6.8)
Antigva (6.8)
Litovio (6.6)
Urugvajo (5.9)
Argentino (5.5)
Filipinoj (5.4)
Ukraino (5.2)

Landoj kun murdoj inter 4 kaj 5 po 100 mil loĝantoj:

Kubo (5.0)
Belaruso (4.9)
Usono (4.8)
Tajlando (4.8)
Surinamo (4.6)
Laoso (4.6)
Turkmenistano (4.2)
Jemeno (4.2)
Martiniko (4.2)
Burundo (4.1)
Palestino (4.1)
Albanio (4.0)

Landoj kun tre malalta murdokvanto:

Indio (3.5)
Irano (3.0)
Novergujo (2.3)
Finlando (2.2)
Italujo (1.9)
Jordanujo (1.8)
Kipro (1.7)
Belgujo (1.7)
Kanado (1.6)
Slovakio (1.5)
Grekujo (1.5)
Andoro (1.3)
Kroatijo (1.3)
Portugalujo (1.2)
Serbio (1.2)
Francujo (1.1)
Nederlandoj (1.1)
Polando (1.1)
Saudarabujo (1.0)
Aŭstralujo (1.0)
Ĉinio (1.0)
Svedujo (1.0)
Kataro (0.9)
Arabaj Emiratoj (0.8)
Ĉeĥio (0.8)
Hispanujo (0.8)
Omano (0.7)
Aŭstrio (0.6)
Japano (0.3)
Islando (0.3)
Palaŭo (0.0)
Monako (0.0)

Rimarkindaj faktoj:

1 -- Ĉinio havas tre grandan populacion sed malmultajn murdojn
2 -- Islamaj landoj havas malmultajn murdojn
3 -- Rusujo ne havas tiel grandan murdokvanton, kiel oni ofte opinias
4 -- Norvegujo havas la plej altan kvanton da murdoj el Skandinavaj landoj

Mi petas al anoj de tiu forumo, ke korektu miajn gramatikajn kaj vortajn erarojn. La nomoj de landoj mi prenis el Esperanta Pasporto por Kindle.

efilzeo (Arată profil) 26 martie 2014, 14:36:26

Ĝi dependas.
Kiu diris ke perforto estas ĉiam malbona afero? Kiu diris ke lokoj kie ne ekzistas perforto estas plejbonaj? Ekzemple en la islamaj landoj vi trovas malpli mortigojn nur ĉar se vi tiun faras via puno estas la morto. Ĉu tio estas avantaĝo? Al mi ŝajnas nur kaŝita perforto.

kaŝperanto (Arată profil) 27 martie 2014, 14:51:09

Tre interesa listo. Mi pensus ke Usono havus pli grandan murdo-proporcion, ĉar ni havas tre multajn pafilojn kaj aliajn armilojn.

Mi pensas ke manko de klerigado estas la plej granda kaŭzo de senbezona perforto.

efilzeo:Ĝi dependas.
Kiu diris ke perforto estas ĉiam malbona afero? Kiu diris ke lokoj kie ne ekzistas perforto estas plejbonaj? Ekzemple en la islamaj landoj vi trovas malpli mortigojn nur ĉar se vi tiun faras via puno estas la morto. Ĉu tio estas avantaĝo? Al mi ŝajnas nur kaŝita perforto.
Eble estas kaŝita perforto, sed estas justa (se ne estas maljuste farita). Ĉu amaso-murdisto meritas vivi plu?

Înapoi mai sus