去目錄頁

La vorto gravuri

Damen, 2014年3月28日

讯息: 3

语言: Esperanto

Damen (显示个人资料) 2014年3月28日上午3:09:17

Kion signifas gravuri? Ĉu gravuri estas 'fari muzikon diske/elektronike'? Mi volas diri ke mi 'kreis almubon'. Mi lernis pri la vorto 'gravuri' per Google-Tradukilo kaj ĝi ŝajnas strangan.

morfran (显示个人资料) 2014年3月28日上午3:48:06

Damen:Kion signifas gravuri? Ĉu gravuri estas 'fari muzikon diske/elektronike'? Mi volas diri ke mi 'kreis almubon'. Mi lernis pri la vorto 'gravuri' per Google-Tradukilo kaj ĝi ŝajnas strangan.
Gravuri estas angle “to engrave”, aŭ, pri diskoj, “to burn”, “to cut”. De la PIV:

1 Desegni sur ligno, ŝtono, metalo kc per pinta ŝtala ilo aŭ per mordanta acido. 2 Per speciala aparato registri sonojn sur disko gramofona ks. 3 Fari fortan k longedaŭran impreson sur la psikon.

noelekim (显示个人资料) 2014年3月28日上午4:18:19

Damen:Kion signifas gravuri? Ĉu gravuri estas 'fari muzikon diske/elektronike'?
PIV havas ampleksan difinon: vortaro.net/#gravuri

Damen:Mi volas diri ke mi 'kreis almubon'.
'Albumon' ĉu ne? Tio estas, muzikaĵaro sur KD.

Se vi "gravuras" albumon, vi verŝajne estas teknikisto en studio, kaj ne muzikisto.

Se vi tamen jes estas muzikisto, vi volos "registri" albumon. Vi ankaŭ povas "surdiskigi" ĝin:

La programo[n] 'Esperantistaj muzikistoj' prezentas Gijom Armide, kiu rakontas pri sia nova projekto por registri albumon gpodder.net/podcast/muzaiko/-episodes?page=8

En 1987 Vanessa surdiskigis sian unuan albumon sub titolo "M & J". www.quickiwiki.com/eo/Vanessa_Paradis

回到上端