Amuzaĵoj
Terurĉjo-ისა და 28 მარტი, 2014-ის მიერ
შეტყობინებები: 196
ენა: Esperanto
mbalicki (მომხმარებლის პროფილი) 28 მაისი, 2015 21:24:40
klmn (მომხმარებლის პროფილი) 1 ივნისი, 2015 08:40:19
mbalicki:Ĉu ĉi tiu fadeno estas nur pri politikaj bildetoj?Povas ŝerci ankaŭ pri Eŭrovizio:Se ne, do ĝuu!
vincas (მომხმარებლის პროფილი) 1 ივნისი, 2015 20:42:55
klmn:Ha [:mbalicki:Ĉu ĉi tiu fadeno estas nur pri politikaj bildetoj?Povas ŝerci ankaŭ pri Eŭrovizio:Se ne, do ĝuu!
mbalicki (მომხმარებლის პროფილი) 1 ივნისი, 2015 22:25:06
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Jen bildeto por la 1. de junio: Homa bono
Simon_Gauvain (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2015 07:53:13
mbalicki:Ĉiutage mi trovas, tradukas kaj aldonas novan bildeton, sed bedaŭrinde preskaŭ neniu ilin rigardas. Mi ĉagreniĝas, ke „E@I” tute forlasis ideon de reklamado de „Ridejo”.Kion vi kredas, ni esperantistoj estas tre seriozaj
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Nu, tiu retpaĝo estas amuza, sed ne estas tia, kian oni bezonas viziti ĉiutage. Al mi sufiĉas viziti ĝin de tempo al tempo kaj tiam legi dekon da ŝercoj. Bonvolu trankvile daŭrigi vian simpatian laboron, mi petas.
mbalicki (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2015 11:19:17
Simon_Gauvain:Kion vi kredas, ni esperantistoj estas tre seriozajSed malmotivigas min, ke nur mi aldonas iujn bildetojn. :/ Eĉ la „E@I”, kiu kreis tiun retpaĝon, tute ĝin forlasis.
Nu, tiu retpaĝo estas amuza, sed ne estas tia, kian oni bezonas viziti ĉiutage. Al mi sufiĉas viziti ĝin de tempo al tempo kaj tiam legi dekon da ŝercoj. Bonvolu trankvile daŭrigi vian simpatian laboron, mi petas.
Ankaŭ: Esperantujo bezonas pli bonan paĝon, ne faritan laŭ Reto 1,0 (kiel „Lernu”), sed allogan, nuntempan, buntkoloran kaj tute iteragan; kun komentejo sub ĉiu bildeto; sen tekstaj ŝercoj, sed kun komuno de uzantoj (aldonantaj), kaj almenaŭ (komence) komuno de pritaksigantaj legantoj.
dobri (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2015 13:48:32
mbalicki:Mi ne konsentas. Lernu! plaĉas al mi precipe pro tio, ke ĝi ne estas ornamita per multaj koloroj, do dume ĝi estas facile legebla.
Ankaŭ: Esperantujo bezonas pli bonan paĝon, ne faritan laŭ Reto 1,0 (kiel „Lernu”), sed allogan, nuntempan, buntkoloran kaj tute iteragan; kun komentejo sub ĉiu bildeto; sen tekstaj ŝercoj, sed kun komuno de uzantoj (aldonantaj), kaj almenaŭ (komence) komuno de pritaksigantaj legantoj.
mbalicki (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2015 16:13:17
dobri:Nu, bone: la forumo ne devas esti iel ajn ŝanĝita. Sed la kursoj? Kiel ni povas volontigi novajn homojn al esperanto, kiam tiuj simple povas plaĉi al neniu?mbalicki:Mi ne konsentas. Lernu! plaĉas al mi precipe pro tio, ke ĝi ne estas ornamita per multaj koloroj, do dume ĝi estas facile legebla.
Ankaŭ: Esperantujo bezonas pli bonan paĝon, ne faritan laŭ Reto 1,0 (kiel „Lernu”), sed allogan, nuntempan, buntkoloran kaj tute iteragan; kun komentejo sub ĉiu bildeto; sen tekstaj ŝercoj, sed kun komuno de uzantoj (aldonantaj), kaj almenaŭ (komence) komuno de pritaksigantaj legantoj.
Kiam ni jam havos retpaĝojn aspektantajn kaj funkciantajn simile al „Duolingo”, „9gago” aŭ „Last.fm” (unuaj ekzemploj kiujn mi rapide elpensis), nur tiam la ideo de esperanto havos rekonebleco tiel bezonatan por ĝia vastiĝo. Reto 1,0 devas foriri al la estinteco kaj devas tiun fari rapide.
Simon_Gauvain (მომხმარებლის პროფილი) 2 ივნისი, 2015 18:37:56
mbalicki:Sed la kursoj? Kiel ni povas volontigi novajn homojn al esperanto, kiam tiuj simple povas plaĉi al neniu?"Bildoj kaj demandoj" tre plaĉis al mi. Vi ne povas aserti ke la kursoj "povas plaĉi al neniu" nur pro ke vi ne ŝatas ilin, ĉu?
Se vi volas fari inteligentan kritikon kaj havas ideojn pri novaj kursoj en Lernu, eble vi prefere kreu novan fadenon en la subforumo "pri la pagaro", tiel ke la stabo legu ĝin. Novaj kursoj estus sendube bonvenaj por la lernantoj, sed tio necesigus multan laboron...
mbalicki:Kiam ni jam havos retpaĝojn aspektantajn kaj funkciantajn simile al „Duolingo”, „9gago” aŭ „Last.fm” (unuaj ekzemploj kiujn mi rapide elpensis), nur tiam la ideo de esperanto havos rekonebleco tiel bezonatan por ĝia vastiĝo.Kion vi pensas pri edukado.net kaj vortaro.net? Ĉu malmodernaj?
mbalicki (მომხმარებლის პროფილი) 4 ივნისი, 2015 21:58:28
Simon_Gauvain:Nu, bonvolu pardoni mian decideman kritikon. Sed parolante tion mi ne volis escepti proprajn opiniojn, sed emfazi, ke (tion mi kredas) se iu ajn elektus inter nuntempan, interagan kurson ol instruantan tiun saman, sed tiel malmoderne, kiel „Lernu”, tiu preferus la unuan.mbalicki:Sed la kursoj? Kiel ni povas volontigi novajn homojn al esperanto, kiam tiuj simple povas plaĉi al neniu?"Bildoj kaj demandoj" tre plaĉis al mi. Vi ne povas aserti ke la kursoj "povas plaĉi al neniu" nur pro ke vi ne ŝatas ilin, ĉu?
Simon_Gauvain:Se vi volas fari inteligentan kritikon kaj havas ideojn pri novaj kursoj en Lernu, eble vi prefere kreu novan fadenon en la subforumo "pri la pagaro", tiel ke la stabo legu ĝin. Novaj kursoj estus sendube bonvenaj por la lernantoj, sed tio necesigus multan laboron...Ne scias mi multe pri kreado de retajn paĝojn (ankoraŭ ne) kaj komprenas, ke tiuj planoj bezonigas voluntulojn, laboron kaj monon. Sed mi ne havas sugestiojn pri novaj kursoj, kaj nur grumblas pri la anaĥronismajn retpaĝojn.
Simon_Gauvain:Kion vi pensas pri edukado.net kaj vortaro.net? Ĉu malmodernaj?„Edukado” aspektas malnuntempe, sed mi apenaŭ ĝin ekkonis, do ne eblas diri ion pli konkretan. „Vortaro” havas nuntempan, kompreneblan interfacon; estas oportuna, uzas kolorojn, havas multe da ligilojn; paĝo preterŝoviĝas aŭtomate, kaj tio aspektas bone; nenio reproĉenda.