Al la enhavo

Kion vi farus se alia lando malice atakos vian landon?

de Andreo Jankovskij, 2014-aprilo-01

Mesaĝoj: 69

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-aprilo-01 20:36:44

Karaj francoj, hispanoj, germanoj, poloj, rusoj, litovoj, latvoj, estonoj, ĉinoj, italoj, japanoj, usonanoj, britoj, ...
Kion vi farus, se iu granda lando malice venigos armeon al unu el viaj provincoj. Kaj kion vi esperas de aliaj landoj ĉi-rilate?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 00:32:48

Jen filmo de Moskva ĵurnalisto, kiu trafe priskribas motivadon de Putin
https://www.youtube.com/watch?v=pqFQARAgH8s

karasutengu (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 03:52:51

Nia lando ne povas ataki alian landon.

ĉar konstitucio de nia lando ne permesas ataki aliajn landojn.

Tial se ni ricevas atakon, mi ne povas komprenas ke kion mi faras.

Eble mi nur fuĝas kaj defendi.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 06:14:08

Mi ne batalus kaj riskus mian vivon pro lando (Krimeo) kiu estas loĝita el uloj kiuj sentas ilin kiel rusojn. Eĉ se vi venkus vi ne akirus tiun landon. Mi batalus pro aliaj motivoj, kiel la defendo de laikismo kaj la defendo de demokratio.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 08:28:58

Estas tre strange, ke en rusia atako neniu mortis. Neniu batalis kaj defendis Ukrainion. Ĉu povas esti neniu atakis? Ĉu povas esti ukrainia armeo tute ne volis defendi ukrainan faŝisman reĝimon? Ĉu povas esti ukrainanoj volas loĝi en Rusio, sed ne en lando, kie oni malsekvas rajtojn de homoj?

Julja Timoŝenko deklaris, ke necesas murdi la rusojn per nukleaj bomboj. Kial do ŝi ne faras tion? Probable sur ukrainia teritorio malamikoj forestas.

Kia ruza estas Andreo! Li volas, ke alilandanoj solvadu ukrainian krizon. Kial do vi mem ne defendas vian landon? Vi (ukrainoj) mem ekkuiris la kaĉon.

vincas (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 08:53:26

Se Rusio atakus Litovion, mi enskribiĝus en armeo kaj mortpafadus tiujn moskvanaĉojn.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 09:02:23

vincas:Se Rusio atakus Litovion, mi enskribiĝus en armeo kaj mortpafadus tiujn moskvanaĉojn.
Jen estas natura soldato! Estimas. Sed ukrainoj, verŝajne, timas. Ili estas herooj nur sur majdano, en lukto kontraŭ propra popolo.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 11:17:34

Andreo, ĉu Vi volas diri, ke Rusio atakis Ukrainion?

maratonisto (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 11:24:48

Andreo Jankovskij:Jen filmo de Moskva ĵurnalisto, kiu trafe priskribas motivadon de Putin
https://www.youtube.com/watch?v=pqFQARAgH8s
La voĉo, kiu parolas en la filmo, havas akcenton, ne estas rusa. La filmo estas
senfakta kaj senpruva.

vincas (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 13:18:50

Lakiro:
vincas:Se Rusio atakus Litovion, mi enskribiĝus en armeo kaj mortpafadus tiujn moskvanaĉojn.
Jen estas natura soldato! Estimas. Sed ukrainoj, verŝajne, timas. Ili estas herooj nur sur majdano, en lukto kontraŭ propra popolo.
Nu, mi ne pensas, ke ukrainon timas. Eble ili ne atendis, ke frata popolo povas okupi alian fratan popolon. Antaŭ okupo de Krimeo mi ankaŭ pensis tro bone pri Rusio. Mi dubis, ke Rusio povas iun parton de Ukrainio okupi, sed bedaŭrinde mi eraris.

Reen al la supro