Til innholdet

Helpo por legi librojn

fra oskar1991,2014 4 3

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

oskar1991 (Å vise profilen) 2014 4 3 01:31:02

Mi jam diris aliloke ke mi malfacile legas librojn en Esperanto. Mi petas helpon por legi tiujn librojn:

1 -- RBT iras al Tero (Hilde Geit)

2 -- Invado: Tero (Harry Harrison kaj Mikaelo Ĉertilov)

3 -- Saltego trans jarmiloj (Jean Forge)

4 -- Maskerado ĉirkaŭ la morto (Tivadar Soros)

Mi uzas Retan Vortaron, kiun redaktis Marco_ por Kobo.

Mi komencos per la ĉapitro "Oftaj demandoj pri la verkistino" de la libro "RBT iras al Tero":

======== Libro:
-- Kiel alta vi estas?
-- Mi estas alta je unu punkto okdek metroj.
==============

Ĉu tio supre estas korekta? Ĉu la verkistino rajtas uzi "Kiel" por demandi pri alteco? Mi farus tian demandon tiel:

-- Kiom alta vi estas?
-- Mi estas unu komo okdek metrojn alta.

Ĉu mia versio de la demando estas pli bona?

======== Libro:
-- Kiom vi pezas?
-- Mi pezas sesdek kvar kilogramojn.

-- Kia vi estas rilate al hararo kaj haŭto?
-- Mi estas blonda.

-- Kiomjara vi estas?
-- Ne demandu pri aĝo al fraŭlino. Ĉiuokaze dekdu jarojn post mia naskiĝo mi komencis diri, ke mi estis dekokjara. Dudek kvin jarojn post mia naskiĝo mi dudekjariĝis. Do mi ŝanĝis mian aĝon al tridekjara. Finfine mi laciĝi pri ŝanĝo de aĝo.

-- Kial vi iĝis dekokjara?
-- Por komenci invitojn al dancejoj.

-- Kial vi haltigis aĝajn ŝanĝojn?
-- Por daŭrigi invitojn al dancejoj.
=============

Ĉu vi povas klarigi tion dialogon al mi? Ĉu esperantistoj uzas vortojn kiel "dudekjariĝi"? Kion signifas "mi laciĝis pri ŝanĝo de aĝo"? Ĉu ĉiu Esperantisto komprenas tian tekston? Kion signifas la jena frazo:

-- Kia vi estas rilate al hararo kaj haŭto?

Kiel mi demandos tion pli klare?

oskar1991 (Å vise profilen) 2014 4 3 01:50:25

Jen mallongigo de la ĉapitro "Belulinoj" de "RBT iras al Tero":

====== Libro
Junaj brazilaninoj estas tre belaj, sed ilia beleco ne daŭras. La fakto estas, ke oni ne manĝas bone en tiu lando. Viroj kaj virinoj tre ŝatas rostitan bovaĵon, porkaĵon kaj kokidaĵon. Ĉuraskejoj troviĝas ĉie. Konsekvence tridekjaraj virinoj sufiĉe dikiĝas por ne plu taŭgi por la ina tajlo.

Ĉurasko ŝtelas ankaŭ la virajn allogojn. Dikventruloj ofte vidiĝas sidantaj ĉe tabloj antaŭ drinkejoj, kie oni servas rostitan viandon kun biero. Tian malsanan manĝaĵon oni nomas ĉurasketo.

La brazila fraŭlinoj enklasigas la virojn laŭ grandeco de ventro. Pri junulo kun ventreto, oni diras, ke li estas graveda de tri monatoj. Viro kun ventrego estas graveda je ĝemeloj. Kaj tiel plu.
=============

Kion signifas "taŭgi por la ina tajlo"? Ĉu la akuzativoj estas korektaj? Ĉu la prepozicioj estas korekte uzataj? Kial la verkistino diris "graveda de tri monatoj", kaj tuj poste "graveda je ĝemeloj"?

oskar1991 (Å vise profilen) 2014 4 3 02:30:25

Nun mi havas kelkajn demandojn pri la ĉapitro "La rivero".

======= Libro:
La strato etendiĝas laŭ la dekstra flanko de la rivero. Tiam la akvo superbordiĝis pro troa pluvado, kaj inundis la trotuaron apud la fluo. Mi promenis sur la alia trotuaro, kaj la fraŭlino trotis proksimume je 50 metroj antaŭ mi.

La dekstran flankon de la strato limigis altaj muroj. Kinejo estas la nura konstruaĵo.

Antaŭ la kinejo amaso da homoj blokis la vojon. Oni ne povis vidi êc malgrandan trairejon inter la pordo de la teatro kaj la riverbordo.

Kiam mi proksimiĝis, mi konstatis ke ne estas virinoj inter la barantoj mian promenadon. Mi certe alfrontis hordon da friponoj kaj danĝeraj rabistoj. Sed mi vidis barkon kablofiksitan antaŭ la bando.

Mi ne pensis dufoje. Mi suriris la ferdekon per la poŭpo. La ideo estis atingi la pruon, kaj elbarkiĝi post la ŝtopiĝo.

Mi ekrigardis la korpo-gardistinon, kiam ŝi enpenetriĝis la murdan amason. Poste mi paŝis tien al la fronto de la barko.

Maljuna barkestro kaŭris antaŭ la enirejo de la kajuto. Li estas almenaŭ sesdekjara, sed li ŝajnas pli olda pro la sunbruniĝita kaj sulkigita haŭto. Lia bukla hararo estas surprizige nigra. Komencanta kalveco larĝigis lian frunton strekitan de dikajn brovojn. Li tranĉadis kaj ŝiris pecon el ŝnura tabako per strange hoka tranĉilo.

-- Kial vi invadis mian domon? Vi eble pensas, ke mi ne povas defendi mian hejmon pro maljuneco. Vi trompiĝas. Kial vi pensas, ke mi aĉetis tian tranĉilon?

-- Vi tranĉas tabakon per ĝi.

-- Rekta klingo taŭgas pli bone ol hoka por tranĉi tabakon. Tian tranĉilon oni uzas en Brazilo por ĉastri porkojn. Sed mi ne havas porkojn. Do mi uzas ĝin por ĉastri virojn, kiuj ĝenas min.

Metala grinco interompis lian minacan fanfaronadon. Malaŭte krakis pordo, kaj vidigis dekjaraĝan etulinon.

-- Avo, ne ĉastru tiun viron. Krioj de ĉastrataj viroj ĉagrenas min. Krom tio mi ĉiam terursonĝas, ke ĉastritaj viroj atakas min. Vi povas nur mortigi lin silente. Mortoj homoj ne teruras kanabinojn sonĝe. Ĵetu la korpon en la riveron. La fluo portos ĝin for, kaj nenio ĉasos min sonĝe.
============

Mi komprenas, ke la rivero fluas paralele al la strato. Ĉu mi pravas? Mi komprenis, ke la korpo-gardistino de la sesa paragrafon estas la fraŭlino de la unua paragrafo.

Kial la verkistino ŝanĝas de la preterito (Maljuna barkestro kaŭris) al la prezenco (Li estas almenaŭ sesdekjara)? Mi interpretis ke la barkestro ankoram estas sesdekjara, kiam la Germana fraŭlo rakontis la okazintaôjn al la verkistino. Ĉu tio estas korekta?

Kion signifas "tranĉas tabakon" kaj "ŝnura tabako"?

Kio vidigis dekjaraĝan etulinon? Ĉu la pordo?

Kio estas "kanabinoj"? Ĉu tiu vorto estas mistajpo por "knabino"? Ĉu ĝi estas vortoludo por "kanabo"? La problemo estas ke la nepino ĉiam diras "kanabino", kaj neniu korektas ŝin.

Dankoj por viaj klarigoj.

oskar1991 (Å vise profilen) 2014 4 3 02:36:28

Lasta demando pri "RBT iras al Tero". Kion signifas la frazo "Mi povas diri ke mi aĝas tridek du jarojn, sed mi estas tridekjara". Ĉu tio estas ne signifa (English "nonsense")?

sudanglo (Å vise profilen) 2014 4 4 11:50:15

Kiel alta vi estas?
-- Mi estas alta je unu punkto okdek metroj.
Laŭ mia kompreno ne estas fiksa formulo en Esperanto por pridemandi ies altecon.

Oni certe diras kiom kostas tiu libro kaj kioma estas (kiomas) la horo, sed mi sentas pli natura diri kiel granda estas ... ol kiom granda estas ..., do eble pli verŝajne Esperantisto dirus kiel alta ol kiom alta.

Aliaj ebloj estas: Kiomas via alt(ec)o; Kiome vi mezuras; Kio estas via alt(ec)o.

La respondo devus esti 1,80 ne 1.80.

Posta skribo: por tempo oni diras kaj kiel longe ..? kaj kiom longe ...?

El la Malnova Testamento: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas

johanozyer (Å vise profilen) 2014 4 4 12:32:24

Mi legas la libron La Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Song Ling kaj mi tre volus helpon de ĉinujano por ke mi bone komprenu la libron.
Johano

fcpopolo (Å vise profilen) 2014 4 4 16:47:00

Saluton, Oskar.

Mi sole komencis legi esperantaj libroj, do mi ne havas kontribuo por vi. Mi tamen estas curioza: kie vi trovis la libron "RBT iras al tero", mi petas. Ĝi ŝajtas interesa legado.

Danke,

Filippo

marco_ (Å vise profilen) 2014 4 4 17:42:28

oskar1991:-- Kiel alta vi estas?
-- Mi estas alta je unu punkto okdek metroj.
En PMEG,

Tre ofte kiel esprimas nur gradon, tute ne manieron:
[...]
Kiel alta estas tiu turo?
Kiel grandan pecon vi volas?

----
Dankon pro skribi pri la vortaro por Kobo!

sudanglo (Å vise profilen) 2014 4 5 10:57:57

Kion signifas "taŭgi por la ina tajlo"? Ĉu la akuzativoj estas korektaj? Ĉu la prepozicioj estas korekte uzataj? Kial la verkistino diris "graveda de tri monatoj", kaj tuj poste "graveda je ĝemeloj"?
Tajli signifas doni formon al..

Dikulino kun barelforma figuro, ne havas la klasikan inan figuron, kiu postulas mallarĝan talion.

de povas estas uzata por tempoj (komenca tempo/periodo).
Tio datiĝas de antaŭ la milito.
Mi estas Esperantisto de multaj jaroj.
La tuta eldono estas delonge elĉerpita
.

Tiel graveda de tri monatoj signifas ke iu ekgravediĝis antaŭ tri monatoj, estas trimonate graveda. Graveda je ĝemeloj ne koncernas tempon, sed la naskotojn.

El la Biblio:
li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li (li estos la patro)
Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco (ŝi naskos filon)

Tibake til toppen