前往目錄

luma avertilo por aŭtoj?

貼文者: HaleBopp, 2014年4月4日

訊息: 7

語言: Esperanto

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年4月4日上午9:42:53

Saluton!

Mi serĉas sensukcese la nomon de tiuj veturilaj lampoj (angulaj kaj oranĝ-koloraj), kiujn oni metas por indiki onian turniĝon.
Avertilo? turniĝilo? turniĝlumo? lumpulsilo?...

En la franca, oni diras "clignotant".

Dankon!
ridulo.gif

vivueo (顯示個人資料) 2014年4月4日上午9:59:34

ĝirindikilo

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年4月4日上午11:12:11

Haaaa, finfine!

Dankon!

sudanglo (顯示個人資料) 2014年4月4日上午11:12:29

Ĉu oni ankaŭ povas diri blinkilo, aŭ ĝir-blinkilo? Tiam oni povas distingi inter la malnova speco de ĝir-indikilo (braket-forma) kaj la nuntempa (intermita lumo)

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年4月4日下午3:02:53

Ha interese, blinkilo ankaŭ estas en la PIV "blinkilo de aŭto". Mi nur bezonis unu vorton, nun mi havas du. Kia riĉa lingvo! okulumo.gif

Sxak (顯示個人資料) 2014年4月18日上午10:47:48

ĝirblinkilo
ĝi estas PIVa vorto
PS antax kelkaj jaroj mi fotis la necesan paĝon en PIV:
Stirejo de aŭto

yugary (顯示個人資料) 2014年5月3日上午7:13:19

Kial enkonduki tiajn nebezonatajn neologismojn? La vorto "turnsignalo", farita el radikoj fundamentaj, tute taŭgas.

Estas rekomendinde esti singarda kontraŭ blinda akceptado de iuj ajn vortoj kiuj aperas en PIV. "Ĝiri" kun la signifo "turni veturilon" kolizias kun la oficiala verbo "ĝiri", kiu signifas "transpagi monon el unu konto al alia". Oni diras "turni ĉevalon"; kial do ne diri "turni veturilon"?

回到上端