לתוכן העניינים

"Kiom da.....?"

של Hound_of_God, 5 באפריל 2014

הודעות: 11

שפה: Esperanto

HaleBopp (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2014, 22:10:00

Mi profitis miajn lastajn stultaĵojn por relegi iom pri la tabelvortoj je -OM.

Mi havas 2 farindajn rimarkojn :

1/ Releginte PMEG, mi notis la jenan frazon :
Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun A-finaĵo (unua, dua...), dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankaŭ kioma en ne-vicorda senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.
Cetere, mi trovis ĉe Tekstaro iomajn (okulumo.gif) frazojn kiel "Kontraŭ kioma prezo?", kaj la respondo ne estus vico sed kvanto! Do tio, kion mi diris ne estis tiom stulta.

2/ La PIV rimarkas ke en la komencaj tempoj Zamenhof ne uzis "da" inter "kiom" (aŭ "tiom" ) kaj la posta substantivo : tiom malfeliĉoj. se mi skribus gazeton, kiom legantojn mi ricevus!
La nuna kutimo estas ke la tabelvortojn je OM oni ne uzas A-vortece, do ili bezonas prepozicion por priskribi O-vorto, t.e. da ĉar temas pri kvanto.

לראש הדף