Kwa maudhui

"Kiom da.....?"

ya Hound_of_God, 5 Aprili 2014

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

Hound_of_God (Wasifu wa mtumiaji) 5 Aprili 2014 9:28:39 alasiri

In the lesson for Bildoj kaj demandoj, one goes "Kiom da jaroj havas Ana?"
In the response, it goes "Ana havas dek ok jarojn."

Why is "-n" in jarojn not used in the question after "kiom da"?

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 5 Aprili 2014 9:50:09 alasiri

Saluton!

Tute simple ĉar oni ne uzu akuzativon post "da".

Vi trovos pli da klarigoj ĉi tie. (aŭ vi trovos pliajn klarigojn…)

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2014 3:16:19 alasiri

"Da" estas prepozicio. Ni ne uzas la akuzativon post prepozicioj, krom montri movecon.

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2014 8:28:16 alasiri

RiotNrrd:"Da" estas prepozicio. Ni ne uzas la akuzativon post prepozicioj, krom montri movecon.
Ne ĉiam… Ekzemple kun la prepozicio po kiam ĝi estas uzata kiel nuancilo : "Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn." (Dua Libro de l’ Lingvo Internacia ).

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2014 8:31:24 asubuhi

Terurĉjo:verdire, antaŭ multaj jaroj mi demandis niajn rusajn E-fakulojn pri tia uzado de la prepozicio, ĉar mi preferus diri kaj skribi ekzemple:
kiom jarojn vi havas? aŭ
kiom dolarojn la aŭto kostas?
Se vi legas PMEG, vi vidos que tabelvortoj je OM estas E-vortecaj vortetoj, alivorte ili funkcias kiel adverboj. Kaj adverboj (laŭ ilia difino!) priskribas verbojn, sed ne O-vortojn. Adjektivoj (A-vortoj) priskribas O-vortojn. Vi povas diri "rapide manĝi" sed ne *rapide manĝo*. Diru anstataŭe "rapida manĝo".

Sammaniere, vi ne povas diri *kiom jarojn vi havas?*, sed vi tute povas diri "kiomajn jarojn vi havas?" aŭ "kiomajn dolarojn la aŭto kostas?", ĉar tiukaze "kiom" fariĝis A-vorto.

Terurĉjo:ili respondis, ke mi estas stultulo, ke mi devas perfektiĝi.
Kaj ili estis ankaŭ stultuloj, ĉar ili estus povintaj klarigi al vi, por ke vi perfektiĝu. Esperanto estas logika, ne dogma.

tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2014 8:34:02 asubuhi

HaleBopp:Ne ĉiam… Ekzemple kun la prepozicio po kiam ĝi estas uzata kiel nuancilo
Jes kaj po ne estas la sola ekzemplo, eblas uzi -N post kelkaj aliaj prepozicioj por nombroj, laŭ ekzemploj en PMEG.

Fakte mi trovas la regulon "ne uzu -n post prepozicio" iom dubinda. Ĝi trosimpligas la aferon per sugesto ke la prepozicia antaŭstaro estas la kialo ne uzi -n. Sed ĝi ne estas. La kialo ne uzi -n estas ke iu alia vorto montras la plenan rilaton al la objekto. Prepozicioj kutime faras tion, sed tute ne ĉiam.

Do minumume la regulo devus esti "ne uzu -n post prepozicio krom por montri movdirekton, aŭ kiam la prepozicio agas kiel nuancilo de nombro, aŭ eventuale alimaniere ne anstataŭas la rolmontrilecon de -n". Sed kompreneble tio estas tro peza diraĵo. Eble pli bona regulo estus "ne uzu -n kiam la rilato al la objekto estas montrata de alia vorto, ekzemple prepozicio".

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2014 12:05:45 alasiri

Terurĉjo:kara, kiam oni demandas 'kioma jaro', oni devas respondi, ekzemple, 'la tria' aŭ 'la du mil dekkvara'.

por respondi 'tri jaroj(n)' aŭ 'du mil dekkvar jaroj(n)' necesas demandi 'kiom da...'

mi ne ŝatas la kreaĵon de s-ro bertilo, mi preferas aŭskulti 'Persone'

a-vorto, b-vorto,c-vorto ĥa-ĥa, mi ne bezonas legi pomegon
Fakte vi tute pravas, kaj mi eraris! Kioma montras vicon. Do mi pardonpetas pro miaj ĵus diritaj stultaĵoj. Videble mi ne kutimas uzi "kioma" ĉar "kiom da" estas tiom analoga al la franca dirmaniero.
Vi bonŝancas ne bezoni legi pomegon, kaj jen pruvo ke tiel mi ne estas.

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2014 8:02:16 alasiri

Jes, mi supozas ke via ekspliko estas pli bona ol la mia* por komencanto kiu estas ankoraŭ kun "Bildoj kaj Demandoj". Mi pardonpetas. ridulo.gif

-----------------
* La vortoj antaŭ la steleto ne estas eĉ sarkasmetaj.

tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2014 8:26:41 asubuhi

RiotNrrd:Mi pardonpetas
Tute ne pardonpetinde. Tamen miaopinie ne estas bone doni neverajn regulojn al komencantoj, eĉ se ili ne bezonas scii la detalojn en la nuna lernofazo. Kaj per "eble pli bona regulo" mi celis ĝenerale, ne por ĉi tiu specifa lernanto.

akueck (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2014 9:49:55 asubuhi

Hound_of_God:In the lesson for Bildoj kaj demandoj, one goes "Kiom da jaroj havas Ana?"
In the response, it goes "Ana havas dek ok jarojn."

Why is "-n" in jarojn not used in the question after "kiom da"?
La klarigon ni trovas en unu el la Lingvaj respondoj de Zamenhof:

"PRI “MULTE DA” KAJ “MULTA”

La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” estas egale bonaj. Egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj “mi konas tiom homojn” kaj “mi konas tiom da homoj”, sed ne bone estus diri “mi konas tiom da homojn”, ĉar en la lasta esprimo la formo “homoj” dependas ne de la vorto “konas”, sed de la prepozicio “da”, kiu ne postulas la akuzativon.

La esperantisto, 1890, p. 60"

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Kurudi juu