Al la enhavo

Esperanto Televido ekfunkciis!

de Terurĉjo, 2014-aprilo-09

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-09 19:19:56

La unua elsendo de ETV-Esperanto Televido!
Esperanto Televido
ETV promesas ĉiutagan novan programon!

pace (Montri la profilon) 2014-aprilo-11 14:04:23

Dankon !
La video kelkfoje haltas. Mi intencas provi denove regule ĉar eble ĝi pli bone funkcios en la estonteco.
Estas la unuaj paŝoj, oni devas fidi kaj esperi.

bengthed (Montri la profilon) 2014-aprilo-21 21:36:40

Dankon por la ligilo Terurĉjo!

Estas tre malfacile por mi, kompreni la radion, malgraŭ ke mi komprenas unuopajn vortojn tre bone. Sed televidile la bildoj tre helpas.

pace (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 12:04:31

Mi reprovis rigardi kaj auskulti "Legu, Aŭdu, Vivu" (La dua Epizodo) kiu ne bone funkciis, ĝi bremsis, sur 720p.

Nun sur 240p kaj 160p la video kaj la sono tute normale funkcias.

Evildela (Montri la profilon) 2014-junio-12 02:25:21

Se oni havas problemojn spektante la filmojn verŝajne okazas pro la fakto, ke Esperanto-TV elsendas de Aŭstralio kaj ankoraŭ ne havas servilon en Eŭropo. Sed tio ŝanĝiĝos en la venontaj monatoj. Vi povas pli prilegi iliajn planojn ĉe:
http://www.actingaustralia.com.au/eo/la-unua-fazo-...

Reen al la supro