K vsebini

Esperanto Televido ekfunkciis!

od Terurĉjo, 09. april 2014

Sporočila: 5

Jezik: Esperanto

Terurĉjo (Prikaži profil) 09. april 2014 19:19:56

La unua elsendo de ETV-Esperanto Televido!
Esperanto Televido
ETV promesas ĉiutagan novan programon!

pace (Prikaži profil) 11. april 2014 14:04:23

Dankon !
La video kelkfoje haltas. Mi intencas provi denove regule ĉar eble ĝi pli bone funkcios en la estonteco.
Estas la unuaj paŝoj, oni devas fidi kaj esperi.

bengthed (Prikaži profil) 21. april 2014 21:36:40

Dankon por la ligilo Terurĉjo!

Estas tre malfacile por mi, kompreni la radion, malgraŭ ke mi komprenas unuopajn vortojn tre bone. Sed televidile la bildoj tre helpas.

pace (Prikaži profil) 25. april 2014 12:04:31

Mi reprovis rigardi kaj auskulti "Legu, Aŭdu, Vivu" (La dua Epizodo) kiu ne bone funkciis, ĝi bremsis, sur 720p.

Nun sur 240p kaj 160p la video kaj la sono tute normale funkcias.

Evildela (Prikaži profil) 12. junij 2014 02:25:21

Se oni havas problemojn spektante la filmojn verŝajne okazas pro la fakto, ke Esperanto-TV elsendas de Aŭstralio kaj ankoraŭ ne havas servilon en Eŭropo. Sed tio ŝanĝiĝos en la venontaj monatoj. Vi povas pli prilegi iliajn planojn ĉe:
http://www.actingaustralia.com.au/eo/la-unua-fazo-...

Nazaj na začetek