Sadržaj

Kritikendo de lingva kaj kultura imperiismo ĝenerale

od robbkvasnak, 13. travnja 2014.

Poruke: 7

Jezik: Esperanto

robbkvasnak (Prikaz profila) 13. travnja 2014. 03:07:22

Ekde la komenco de la 19a jarcento, usonaj protestantaj religifanatikuloj iris al Havajo por “savi la povrajn indiĝenojn” (do la havajanojn) kaj konverti ilin al la protestanta religio kaj devigi ilin lerni kaj uzi la usonan (anglan) lingvon. En la jaro 1898 la senato de Usono, sub la presio de la tiam enmigrintaj usonanoj, decidis aneksi Havajon, forigis la elektitan registaron kaj malliberigis la reĝinon. Oni nur faris tion por “protekti” la usonanojn kontraŭ la “naciistaj” havajanoj. En la jaro 1959, Usono aranĝis referendon en Havajo kaj la insulanoj (nun la unuaj havajanoj estis en klara malplimulto en sia propra lando) kaj – surprize, surprize!!!! – la plejmulto decidis fariĝi ŝtato de Usono.
Persone mi kondamnas Usonon por tio kaj laŭ mia opinio estas/estis malhonestaĵo. Oni faris el la havajanoj malplimulton en ilia propra lando.
Antaŭ ol daŭri mi devas aldoni ke mi naskiĝis en Usono kaj ke mi apartenas al la tre, tre malgranda grupo de denaskaj germanparolantoj en Usono.
Antaŭ la dua mondmilito, la naciistoj – “eletktita registaro de la germanoj” – decidis “savi” la germanparolantojn en la Sudetlando por “protekti ilin kontraŭ la ĉeĥoj” (hmmmmm). Ĉi-tie, en Usono, oni tre decide instruis min pri tiu malhonestaĵo kiam mi estis en la lernejo. Mi lernis bone – sed kiam mi kritikis Usonon (do mian propran naskiĝlandon) pro la agoj en Havajo oni diris al mi ke mi estis “kontraŭusonuloj”, do “fiulo”.
Nun, oni instruis al mi ke la ĉinoj, aparte la han-popolo – faris similaĵon en Tibetio. Kaj oni kondamnas Ĉinion por tio.
Kaj ke ni venu al la nuntempa novaĵo pri iu duoninsulo apud la Nigra Maro… Oni volas “savi” nunan plimulton kontraŭ la “fiaj” unueloĝantoj por “protekti” la lingvon kaj la kulturon de tiuj postevenintoj (do ofte familioj kiuj nur ekde unu aŭ du generacioj loĝas tie): Precize tio kion faris la idoj de la religifanatikuloj usonaj, protestantaj, blankaj en Havajo.
Bv iu klarigi al mi kial mi persone devus kondamni Usonon, Germanion kaj Ĉinion por tia fiaĵo sed ne iun alian landon kiu faras precize la samon.
Krom tio, mi ŝatus aldoni ke mi malakceptas la lingvan imperiismon de la anglalingvanoj. Sed ĉu tio signifas ke mi akceptu la saman agon fare de parolantoj de aliaj lingvoj – ekzemple kiuj pere de enmigrado metas la lingvon de Kazaĥistano en posicion de malplimulto aŭ la lingvon ukrainan same?
Kiel Esperantisto mi sentas min kritikenda pri la fiagoj de mia patrio (naskiĝlando) – sed samnivele pri samaj agoj de aliaj nacioj. Mi tute malamas la devigon de la brita (angla) al civitanoj en Eŭropo (oni povas legi la plendojn en lernu, aparte el Hispanio kaj Italio). Kaj samnivele, samforte mi kritikas la rusigon de popoloj najbaraj al Rusio. Mi studis la rusan lingvon en la universitato – mi ege interesiĝis pri tiu kulturo kaj ankoraŭ hodiaŭ altŝatas ĝin. Sed devigi tion al aliaj popoloj por anstataŭigi iliajn proprajn kulturojn kaj lingvon – pardonu al kelkaj samideanoj – sed mi devas apliki la saman mezurilon al ...

Clarence666 (Prikaz profila) 15. travnja 2014. 19:01:05

robbkvasnak:...
mi devas apliki la saman mezurilon
...
Tre interesa kaj kuragxa mesagxo ridulo.gif

Fakte, mi sxatas la anglan lingvon multe pli ol la rusan, pro sekva racia kialo: EN estas multe malpli seksisma ol RU. Provu traduki la vorton EN:"friend" en RU, DE aux ecx EO malgajo.gif

Mi ne povis vocxdoni, neniu trafo!

> Ne, ĉar Esperanto postulas ke ĉiuj fariĝu gefratoj

Mia vocxo: Oni forigu la naciojn kaj farigxu fratpersonoj

cellus (Prikaz profila) 18. travnja 2014. 12:56:40

Kiel svedo mi apartenas al la kultura imperio de la angla lingvo. tio estas unu maniero rigardii la aferon. Se mia memoro ne trompas min, mi lernis la anglan lingvon kaj esperanton preskaŭ samtempe. Kiam mi aŭdis pri esperanto mi pensis ke esperanto estas la lingvo kiun ĉiuj devas lerni, ĉar oni ne povas lerni nelimigitan nombron da lingvoj.

Mi lernis la anglan linngvon sufiĉe bone, car ĝi estis en la lerneja programo de Svedio. Mi havas nenion kontraŭ la angla lingvo, ĉi estas ofte tre praktika. Se vi parolas alian nacian lingvon iom malbone, oni volos paroli angle kun vi, kaj opinias ke la angla lingvo havas pli altan statuson ol mia malbona rusa aŭ pola aŭ germana aŭ kiun lingvon mi nun provas paroli.

Mi kredas ke la problemoj kiujn laŭdire hispanoj kaj italoj havas pri la angla lingvo estas, ke ili ne aŭdas la lingvon. En la televido oni montras ĉiujn anglalingvajn programojn kun itala duobligo, sinkronizo. En Norda Eŭropo oni donas la originalan sonon sed kun subtekstoj. Tio signifas ke ĉiuj homoj ĉiutage aŭdas la anglan lingvon. Tial eĉ infanoj komprenas multe de la angla lingvo, preskaŭ sen lernado! Por mia parto estus bone se la Eŭropa unio uzus la anglan lingvon, se ĝi ne volas uzi esperanton.

Ĉiu kiu ne ŝatas la anglan aŭ rusan aŭ ĉinan kiel internacia lingvo uzu esperanton. Kial ne?

Ankaŭ mi ne estas tute certa ke la havajanoj preferus sian tradician socion anstataŭ la nunan usonon, okcidentan. Tio estas io pri kio ni nur povas hipotezumi.

Mi kredas ke unu el la avantaĝoj de la anglalingva imperio estas ke ĝi uzis pli da allogoj, "karotoj" ol devigoj, "bastonoj".

Mi memoras Pollandon de la 70-aj jaroj, kiam en Varsovio estis kulturcentro kie oni povis lerni la rusan lingvon senpage. Neniu estis tie. Mi vizitis ĝin unu fojon. Malplene, senhome. Samtempe mi aŭdis ke homoj kiuj havis la eblecojn, registrigis siajn infanojn al anglaj kursoj de la baptistoj. Oni diris al mi ke tiuj kursoj estis multekostaj, kaj ĉiam estis pli da lernontoj ol estis lokoj.

Estas multaj aliaj punktojn kiujn Rob pritraktis, al kiuj mi espereble revenos.

cellus (Prikaz profila) 18. travnja 2014. 13:01:14

Estas unu paradokso kun nacia lingvo kompare al artlingvo kiel esperanto, en la nacia lingvo ĉiam estas denaskaj parolantojj kiuj povas solvi multajn diskutojn pri lingvouzo. En esperanto kaj aliaj plan/art-lingvoj estas ofte senfinaj diskutoj pri la uzo de diversaj vortoj.

Altebrilas (Prikaz profila) 22. travnja 2014. 12:22:10

@robbkvasnak:

Havajo ne estas la sola usona ŝtato, kie la indiĝenoj iĝis minoritataj kaj kie oni altrudis al ili fremdan lingvon...

Estas daŭra nesolvita debato, pri post kiom da jaroj finas legitimeco kaj komencas la "fait accompli" (jamfaritaĵo). Multaj militoj baziĝas sur tia malkonsento. Post kiom da jaroj palestinanoj ne plu legitime rajtos postuli revenon al sia lando? Kaj tibetaj refuĝintoj ? Kaj aliaj popoloj kies landlimoj ne konvenas al ili? Pro manko de klaraj reguloj, eterniĝas konfliktoj.

@cellus

Mi ankaŭ ŝatas la anglan lingvon, sed ne ĝian imperiismon. Mi ne deziras, ke ĝi akiru statuson de deviga internacia lingvo, ĉar ĝi restas fremda lingvo por la plejmulto de la homaro. Male al Esperanto, kie oni sentas sin hejme, la angla donas la senton, ke onia nivelo neniam estos sufiĉe alta, kaj ke tiuj, kiuj ne parolas ĝin denaske restos malsuperaj parolantoj. Mi ŝatas la anglalingvan humoron, sed ne sentas min sufiĉe libera en tiu lingvo por mem fari humuraĵojn... krom ridigi pri miaj propraj mallertaĵoj.

dobri (Prikaz profila) 22. travnja 2014. 17:55:25

Altebrilas:
@cellus

Mi ankaŭ ŝatas la anglan lingvon, sed ne ĝian imperiismon. Mi ne deziras, ke ĝi akiru statuson de deviga internacia lingvo, ĉar ĝi restas fremda lingvo por la plejmulto de la homaro. Male al Esperanto, kie oni sentas sin hejme, la angla donas la senton, ke onia nivelo neniam estos sufiĉe alta, kaj ke tiuj, kiuj ne parolas ĝin denaske restos malsuperaj parolantoj. Mi ŝatas la anglalingvan humoron, sed ne sentas min sufiĉe libera en tiu lingvo por mem fari humuraĵojn... krom ridigi pri miaj propraj mallertaĵoj.
Mi tre bone komprenas vin, ĉar ĝuste tio estas mia problemo!

Lakiro (Prikaz profila) 24. travnja 2014. 12:58:05

Robbkvasnak, klarigu, kio signifas rusigo de najbaraj popoloj de Rusio? Ĉu temas pri Ukrainio? Tie loĝas la rusoj, kiuj aplikas la rusan.

Natrag na vrh