Sadržaj

有沒有 國際歌 的 e-o版

od placido, 4. prosinca 2007.

Poruke: 8

Jezik: 简体中文

placido (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 01:22:53

saluton
如果沒有的話我們試著翻譯下可否?

xiongzx (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 03:18:50

placido:saluton
如果沒有的話我們試著翻譯下可否?
Kara samideano Placido,
Karaj Vizaĝetoj,
Saluton!
Esperanta kanto de "La Internacio" estis en la libro: Cent Kantoj de Esperanto

有國際歌的世界语版 [E-o版].
请看 [[中外世界语歌曲百首]], 主编高友铭, 审核王天义, 西安世界语协会 2004.06. 第二页, La Internacio.
祝你们快乐!
你们的大朋友: 维娜 Vera
2007-12-04 于中国武汉市

Chielismo (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 03:33:28

Dankon pro via klarigo!
Oni ankau povas trovi sur la retejo: www.taobao.com

manlajo (Prikaz profila) 4. prosinca 2007. 04:28:19

Chielismo:Dankon pro via klarigo!
Oni ankau povas trovi sur la retejo: www.taobao.com
Ĝi ankaŭ troviĝas ĉe Vikipedio en kelkaj lingvoj:
在世界语版的维基百科上也有, 而且有多种语言版本:
La Internacio (himno)

placido (Prikaz profila) 5. prosinca 2007. 02:31:20

sal.gif
dankon al xiongzx , Chielismo kaj manlajo
vi estas tre bonkora

sed mi ne povas viziti la ttt-ejo: eo.wikipedia.org
ĉu vi povas poŝti la teksto de la "La Internacio"
multajn dankojn.

Rao (Prikaz profila) 5. prosinca 2007. 02:57:01

Saluton! Jen, Placido:

La Internacio

(Laŭ la esperantigo de J. Zilberfarb)

Leviĝu, en mizer' dronanta,
Sklavar' malsata de la ter' !
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l' liber'.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament' de l' tirani'
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj-ĉio estu ni !

Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond' !
Por finlukto socia
(ktp)

Ne la cezar', nek dia volo
La savon portos de l' tiran',
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man'.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit'.
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit'.

(al refreno)

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci' ;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani'.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar'
Neniu estas rajt' sen devo,
Nek iu devo sen rajtar'.

(al refreno)

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar' kaj rel'
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel'.
En kas' konservis la friponoj
Produktojn niajn de l' labor',
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

(al refreno)

Estrar' nin trompis artifike,----
Por ni do ----pac' ! por ĝi ----milit' !
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l' vicojn sen hezit'.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, ----
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi'.

(al refreno)

Nur ni laborarmeaj eroj
De l' urboj kaj de la kampar',
Posedas rajton pri la tero !
Vi iru for, parazitar' !
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel'.

Rao (Prikaz profila) 5. prosinca 2007. 02:59:11

En Vikipedio troviĝas ankaŭ alia tradukaĵo, "anarkiista versio", laŭ la retpaĝo:

La Internacio

Leviĝu, proletar' de l' tero,
leviĝu, sklavoj de malsat'
La Vero tondras en kratero,
sekvos finofara bat'
La paseon plene ni forviŝos,
amasoj, marŝu, kresku ni!
La mond' en fundament' ŝanĝiĝos,
ne nul sed ĉio estu ni!

Refreno:

Por batal' por la lasta
unuiĝu nia front'
internacia estos
la tuta homa mond'

Ne estas super ni defendo,
nek reĝ', nek Dio, nek patron'
Kreantoj, ni nin savu mem do,
luktu por komuna bon'
La rabaĵon preni de l'rabisto,
spiriton savi de l' karcer'
ni blovu fajron kun persisto,
kaj batu ni, dum ardas fer'

(al refreno)

Ni, laboristoj, ni, kampuloj,
partio granda de l' labor'
Al ni la ter' laŭ justreguloj,
parazit' sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno,
sed malaperos ĉe l' aŭror'
la korva kaj vultura svarmo,
eterne brilos suna glor'

Refreno

Jev (Prikaz profila) 5. prosinca 2007. 13:59:19

Ĉu iu forgesis, ke tio estas forumo en la ĉina? Se vi skribas en Esperanto, bv. tuj traduki ĉion ankaŭ al la ĉina. Alikaze venontfoje mi senkompate ĉion forigos. rideto.gif

Natrag na vrh