Skip to the content

sufikso -iĉo

by dtgallagher, April 13, 2014

Messages: 22

Language: Esperanto

novatago (User's profile) October 9, 2014, 7:20:32 PM

amigueo:mi proponas jenon:
1. gepatro>atro, atrino aŭ matro, atriĉo aŭ patro,
2. mi min miĉ, vi vin viĉ, li in iĉ, ni nin niĉ, ili iĉi ini
Ĉi tiu loko estas por lerni Esperanton, ne por proponi vian lingvon kvazaŭ ĝi estus Esperanto.

Se vi volas paroli Esperanton, lernu kaj parolu Esperanton kaj forgesu proponojn. Se vi volas paroli pri aliaj lingvoj en Esperanto, parolu pri aliaj lingvojn en vera Esperanto.

Ĝis, Novatago.

amigueo (User's profile) October 13, 2014, 5:48:41 PM

Kirilo81: -iĉ ja aŭ estus superflua aŭ ŝanĝus la signifon de Fundamentaj radikoj, forigante el ili la informon [+maskla].
fakte, Kirilo81 rimarkigis min ke "virhomo" estas tute normala "signifo" (nek sciencfikcia, nek einstein-mensa, nek feminisma, nek populisma) sed tamen maloftega "vorto" en Esperanto. eĉ neniam mi uzis ĝin ĝis nun ĉitekste. mia cerbo devis iomete labirintumi por eviti uzi eĉ pensi eblon de ekzisto de vorto "virhomo". tio amuze malsimetria kaze de "virkato", nepenseblis por "virhomo". kiam mi ekis respiranta, eĉ malposte, se mi pravigas tiun por-vivan aŭ antiabortigan movadon, mi iĝis "virhomo". sed nur kelkajn jardekojn poste mi ekrimarkis finfine tiun nekontraŭdireblan fakton (danko al Kirilo81), ke mi novnaskito estis ankaŭ virhomo, aŭ homiĉo (nur freneze hipoteze ke mi pravigus kelkajn lingvonerespondecajn, tio estas, nur lernu-ulojn sed ne verajn uzantojn de vivanta lingvo Esperanto, kiuj neniam bezonis maldes revis diri aŭ pensi la ridindan vorton "virhomo" (kaj kompreneble, ankaŭ ne, vade retro satano, la kontraŭfundamentan vortaĉon "homiĉo").

mirinda fenomeno: u homo (homino aŭ virhomo, nome homo aŭ seksmatura aŭ seksnematura aŭ alia tamen homo) povas dum jardekoj neuzi vorton simple ĉar ge ne konas ĝin aŭ la adoltuloj mokus se ge aŭdacus prononci ĝin, sed kiam ge ekkonas ĝin, ge ne povas eviti uzadi ĝin nature ĉiutage, eĉ kontraŭkontraŭnaturleĝe kaj riske perdon de bona reputacio kiel lingvuzanto. prestiĝaj esperantpropagandistoj mokis nacilingvajn malregulaĵojn, ili aplaŭdis Piron ke gramatikaj malreguloj estas nenecesaj labirintoj kiuj malhelpas la inteligentan infanan cerbon kaj malŝparas milojn de lingvostudhoroj. kia estas labirinto kiu malhelpas la cerbon uzi la koncepton virhomo aŭ homiĉo?

Back to the top