Sadržaj

sufikso -iĉo

od dtgallagher, 13. travnja 2014.

Poruke: 22

Jezik: Esperanto

dtgallagher (Prikaz profila) 13. travnja 2014. 16:16:48

Ĉu iu ajn usas iĉo por "viraj" vortoj? Ekzemple, "patriĉo" anstataŭ patro. (mi metis " " cirkaŭ "viroj" ĉar ĝi estus "viriĉoj" se jes.) (mi scias, ke vere oni devus usi "viro" kaj "virino", sed multaj personoj diras, ke esperanto "malegaligas" virinojn, kaj ĉi tio sufikso solvus la problemon)
Dankon al ĉiuj, kaj mi bedaŭras, se ne estas bona mia gramatiko!

novatago (Prikaz profila) 13. travnja 2014. 17:28:40

Ĝi estas aĉaĵo kiu intencas reformi senutile la lingvon kaj la fundamenton pro eraraj konkludoj.

La afero estas tiel.

-Ĝi estas malkongrua kun la vera Esperanta sistemo pri genro, kiu daŭre devos esti instruata ĉar ĝi estas uzata de 127 jaroj antaŭ. Tio ne signifas “tradiciaj kialoj”, sed “uzeblecaj kialoj” ĉar uzi tiun aĉan sufikson nur kreos konfuzon, se oni ne certas kian sistemon estas uzita en teksto. Oni ne povas forĵeti 127 jarojn de tekstoj kaj aliaj aĵoj en Esperanto. Do se la intenco estas simpligi la gramatikon, la rezulto estas malsimpligi ĝin, ĉar simple oni aldonos senutilaĵon al lernendaj gramatikaĵoj.

-Ĝi ŝanĝas la fundamenton ĉar ĝi ŝanĝas la genron de vortoj de la baza radikaro kaj tiel la manieron per kiu la lingvo funkcias. Tio estas pli grava ol unue ŝajnas. La fundamento estas tio, kio sukcesas funkciigi la lingvon same por ĉiuj. Sen la fundamento ne estas Esperanto. Se oni ŝanĝus la fundamenton la lingvon dialektiĝus kaj ni jam havas neplanitajn lingvojn por havi dialektojn. Esperanto devas esti same lernata kaj parolata de ĉiuj por esti vere utila.

La nuna genra sistemo estas pruvite senproblema ĉar ĝi funkcias de 125 jaroj antaŭ. Oni ne povas argumenti nenio kontraŭ ĝi, krom mensogoj (kiel tiu mensogo pri seksismo) kaj estetikaj preferoj (kiel ĉiam).

La akuzo seksismo estas hontinda mensogo, kiu venas de tiuj, kiuj ne lernis bone la lingvon aŭ, de tiuj, kiuj volas estetikajn ŝanĝojn en la lingvo kaj provas ĉian mensogon por konvinki aliajn personojn.

Esperanto simple donas nenian favoron al viroj kaj neniel atakas virinojn. Do, ĝi ne estas seksisma. Se ĝi atakus virinojn mi estus la unua forlasi la lingvon, tamen tio ne okazas.

Do, fine, oni devas ne uzi tiun aĉan sufikson.

Se vi volas paroli Esperanton, lernu veran kaj uzatan Esperanton!

Jes, vi ĉi tie legos “bonajn” argumetojn favore al tiu aĉaĵo. Sed havi bonan argumenton ne signifas pravi kaj oni nur devas pensi ĉi tion: Se esperanto bone funkcias (vero), kaj ne estas seksisma (vero), ĝi ne bezonas tiun ŝanĝon (prava konkludo), kiu malfaciligas lingvon (vero).

Legu la finan parton de ĉi tiu paĝo de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_...

Ĝis, Novatago.

michaleo (Prikaz profila) 13. travnja 2014. 17:31:05

dtgallagher:Ĉu iu ajn usas iĉo por "viraj" vortoj? Ekzemple, "patriĉo" anstataŭ patro. (mi metis " " cirkaŭ "viroj" ĉar ĝi estus "viriĉoj" se jes.) (mi scias, ke vere oni devus usi "viro" aŭ "virino", sed multaj personoj diras, ke esperanto "malegaligas" virinojn, aŭ ĉi tio sufikso solvus la problemon)
Dankon al ĉiuj, aŭ mi bedaŭras, se ne estas bona mia gramatiko!
Vere, ekzistas pli seriozaj problemoj ol "lingvistika diskriminacio". Ekzemple en la pola iuj opinias, ke diskriminacia estas tio, ke ekzistas nur unu formo de vorto por viroj kaj virinoj kaj provas inventi novajn, laŭ ili, pli egalecajn vortojn.

dtgallagher (Prikaz profila) 13. travnja 2014. 18:03:18

Dankon! mi komprenas. Tre helpema.

efilzeo (Prikaz profila) 13. travnja 2014. 18:11:45

Damo, nimfo, muzo, megero, amazono, furio ktp. ĉi tiuj estas nur inaj nomoj.
Ĝenerale la o-vortoj estas neŭtraj, ne viraj. Do la plejparto de vortoj estas neŭtraj, kaj ekzistas ankaŭ iom viraj vortoj kaj virinaj vortoj.

La problemo ne ekzistas do.

akueck (Prikaz profila) 14. travnja 2014. 09:22:46

dtgallagher:Ĉu iu ajn usas iĉo por "viraj" vortoj? Ekzemple, "patriĉo" anstataŭ patro.
Se mi ghuste komprenas, vi proponas la sufikson "-ich'", por esprimi vir-genrecon, ekzemple "patr'ich'o".

Por ekzameni, chu tio chi estas konforma al la normo, oni devas ghin koni kaj apliki objektive. Fakte tiasignifa "-ich'" estas formo nova*) (au: formo paralela) al la Fundamenta formo, por esprimi vir-genrecon:

a) La nul-radiko (au: nulmorfemo): "patr'" sen ia plia radiko jam esprimas vir-genrecon.
b) Prefikse uzata "vir-", por emfazi vir-genrecon, precipe che bestoj, ekzemple "vir'cheval'o".

Kaj en kiaj okazoj oni rajtas normkonforme uzi formon novan? Estas du ebloj:

1) La koncerna formo estas internacia, do uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko. Sed tio ne trafas okaze de "-ich'".
Au:
2) La prilingve autoritata institucio, t. e. nuntempe la Akademio de Esperanto, proponis ghin (au almenau oficiale deklaris toleron), vidu la okan alineon de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto:
"Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."
Sed io tia ghis nun ne okazis pri "-ich'".

Resume: Se oni uzas "-ich'", por esprimi vir-genrecon, oni uzas kontrau-norman Esperanton.

*) Ekzemplo alia, ol "-ich'": La ne oficiala radiko "kurt'" en la signifo de "mal'long'" estas nova vorto, char ghi ne estas sinonima al unu Fundamenta au oficiala formo: "Mal'long'" jam estas kunmetajho el du formoj. Tial tiasignifa uzo de "kurt'" ne bezonas ian aprobon - kontraste al formoj novaj.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Kirilo81 (Prikaz profila) 16. travnja 2014. 10:26:58

Andreas, dum -iĉ- kompreneble estas (nerekte*) kontraŭfundamenta kun jam viraj esprimoj kiel patro, mi pensas, ke ĝi estas allasebla kun sekse neŭtraj esprimoj kiel najbaro.
Ĝi ne estas formo nova, ĉar ĝi ne estas sinonimo al viro, same kiel ino ne estas sinonima al virino, nome mankas la informoj [+plenkreska], [+homa].
Ĝi estas fakta sinonima al maskla - sed ĉi-lasta ne estas oficiala vorto - kaj al la prefikseca uzo de vir-, kio tamen miaopinie ne faras ĝin formo nova (ĝi estas pli speciala).

*Nerekte, ĉar ĝi ja mem estas senriproĉa, sed ĝi ja aŭ estus superflua aŭ ŝanĝus la signifon de Fundamentaj radikoj, forigante el ili la informon [+maskla].

Clarence666 (Prikaz profila) 16. travnja 2014. 18:26:46

> Legu la finan parton de ĉi tiu paĝo de Plena Manlibro de Esperanta
> Gramatiko:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_...

Plenumita!
Ĝenerale estas konsilinde neniel provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj
Bedauxrinde, preskaux cxiuj vortoj pri personoj havas duban, malklaran kaj malstabilan signifon. Do jes ja, reformo necesas.

Kirilo81 (Prikaz profila) 16. travnja 2014. 20:37:26

Clarence666:Bedauxrinde, preskaux cxiuj vortoj pri personoj havas duban, malklaran kaj malstabilan signifon. Do jes ja, reformo necesas.
Interese, la Esperanto, kiun mi konis ĝis hieraŭ, estis sufiĉe unueca pri tio.
Dubojn enportas kutime nur tiuj uloj, kiuj jam havas teorion/ideologion, kiel estu, antaŭ ol kontroli la lingvajn faktojn.

Terurĉjo (Prikaz profila) 16. travnja 2014. 22:00:20

piĉo

Natrag na vrh