Al la enhavo

kiel ne esti kroma viktimo de internaciaj konfliktoj?

de baibaibibi, 2014-aprilo-15

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 09:31:23

estas multaj homoj kiuj vivas tute trankvile se oni ne malkomfortas ilin, ne gravas ĉu mortas milionoj da irakanoj, afganoj, sirianoj aŭ aliaj. aliaj homoj kontraŭe povus malsaniĝi se, ekzemple, kelkaj uloj okupus urbodomon en malproksima nekonata al ili sloviansk. Mi ne pensas ke la unua pensmaniero estas ideala sed ankaŭ la dua ne estas.

ni povas interesiĝi pri internaciaj aferoj, sed, kion ni povus fari por ne esti kromaj viktimoj de internaciaj konfliktoj?
ĉu ni ne devus okupiĝi pli pri solvi niajn personajn ofte gravajn konfliktojn kaj problemojn ol pri alilandaj kiujn ni ne kapablas solvi?

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 14:19:13

Jes, vi pravas. Esperantistoj devus paroli precipe pri niaj komunaj problemoj kaj nur flanke pri politiko.
Al mi malplaĉas antagonismaj opinioj de multaj samideanoj ekzemple pri Krimeo. Pli bone estus skribi: "Mi persone ne konsentas kun ĉi tiuj okazaĵoj, sed kion mi mem povu fari?"
Aŭ aliflanke: "Mi persone aprobas situacion en Krimeo, kvankam ĝi povas aspekti el internacia vidpunkto malĝusta."

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 15:39:19

> malplaĉas antagonismaj opinioj de multaj samideanoj ekzemple pri Krimeo

Interesaj samideanoj :- Bedauxrinde, Esperanto ne generas miraklojn, precipe, gxi ne kapablas forigi naciismon ridulo.gif

> povas aspekti el internacia vidpunkto malĝusta

Kiu rajras difini la gxustan internacian vidpunkton?

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 15:53:00

dobri:Jes, vi pravas. Esperantistoj devus paroli precipe pri niaj komunaj problemoj kaj nur flanke pri politiko.
Al mi malplaĉas antagonismaj opinioj de multaj samideanoj ekzemple pri Krimeo. Pli bone estus skribi: "Mi persone ne konsentas kun ĉi tiuj okazaĵoj, sed kion mi mem povu fari?"
Aŭ aliflanke: "Mi persone aprobas situacion en Krimeo, kvankam ĝi povas aspekti el internacia vidpunkto malĝusta."
Jes, ankaŭ la etoso en lernu kaj en esperantujo estas afektataj de tiuj konfliktoj. Mi mem ankaŭ partoprenis/as en la diskutoj, perdante tempon kaj solvante nenion. E-istoj devus esti kapablaj diri: kvankam la politikistoj el mia lando aŭ el alia lando povas esti frenezaj, tre frenezaj aŭ frenezegaj, tamen mi ankoraŭ kondutas kiel normala homo!

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 20:22:26

baibaibibi:
dobri:Jes, vi pravas. Esperantistoj devus paroli precipe pri niaj komunaj problemoj kaj nur flanke pri politiko.
Al mi malplaĉas antagonismaj opinioj de multaj samideanoj ekzemple pri Krimeo. Pli bone estus skribi: "Mi persone ne konsentas kun ĉi tiuj okazaĵoj, sed kion mi mem povu fari?"
Aŭ aliflanke: "Mi persone aprobas situacion en Krimeo, kvankam ĝi povas aspekti el internacia vidpunkto malĝusta."
Jes, ankaŭ la etoso en lernu kaj en esperantujo estas afektataj de tiuj konfliktoj. Mi mem ankaŭ partoprenis/as en la diskutoj, perdante tempon kaj solvante nenion. E-istoj devus esti kapablaj diri: kvankam la politikistoj el mia lando aŭ el alia lando povas esti frenezaj, tre frenezaj aŭ frenezegaj, tamen mi ankoraŭ kondutas kiel normala homo!
Denove mi nur povas ege laŭdi vin pro via opinio!
La ĝustan internacian vidpunkton faras la plimulto de raciaj homoj.

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 09:24:17

oni povas pensi ke ni estas viktimoj de freneza socio, sed mi pensas ke plej ofte okazas male: la socio estas viktimo de nia frenezeco, ĉar la socio estas "ni".
se ni povas vivi sen psikologia konflikto, ne gravas kio okazas en ukrainujo, en la maro de ĉinio aŭ en malproksima planedo, ni estos kapablaj agi kiel normalaj homoj meze de la ĥaoso.
mi diras al la ukrainoj kaj al la rusoj ke ili estas fratoj, ni forgesu la diablajn konfliktojn de la naciismoj kaj agu kiel veraj homoj, mi tute fidas je ĉi tiuj du mirindaj popoloj por ke ili donos ekzemplon al la mondo de prudento kaj saĝeco. paco al vi.

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 13:53:56

Terurĉjo:sendube, la plej ŝatata okupo de esperantistoj estas diskuti diversajn esperantajn gramatikaĵojn, nuancojn de vortfarado kaj serĉi specifajn trajtojn.
por tiuj celoj esperanto konvenas pleje.
Mi pensas ke ni devas zorgi pri nia mensa sano.
dank al la amaskomunikiloj krom niaj personaj problemoj ni devas okupiĝi ankaŭ pri la problemoj de nia regiono, nia lando, nia kontinento kaj pri la problemoj de la tuta mondo! Mi dubas ke ni konservos nian sanon se ni obsedas pri la ĉiutagaj novaĵoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 17:20:37

Certe, zorgu pri viaj nervoj kaj sano dum komuna tragedio. ridulo.gif Ne estu viktimoj de diversaj ribeloj kaj politikaj konfliktoj. Vi ja estas esperantistoj, kaj vin nenio interesas krom Esperanto kaj ĝia gramatiko.
Sed kiam miaj fratoj pereas de naciismo, mi ne gardos miajn nervojn kaj ne aspektos kvieta lingvointeresanto.
Estu mi freneza, sed mi solvas gravegan taskon laŭ pruvado de la vero en batalo kontraŭ trompa fremda propagando. Vivu mi pli mallonge, ol multaj kvietaj sanuloj, tamen mia konscienco kaj volo helpas al mia popolo aspekti kiel bona popolo, kiun ĉiu fremdulo devas estimi.
Ne juĝu min kiel monstron. ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 21:09:37

Zamenhof kreis esperanton, ĉar li pensis, ke fremduloj ne estas aĉuloj, sed povas aspekti tiaj al iuj homoj nur pro tio, ke ili ne komprenas tiuj fremdulojn. Tial li kreis sian lingvon por helpi solvi tiun problemon.

Paroli la saman lingvon estas necesa, sed ne sufiĉa por interkompreni: oni devas rezoni el la sama vidpunkto, eĉ se tio devigas nin konstati, ke niaj opinioj malsamas. Tial ni devas zorge analizi niajn antaŭsupozojn, por vidi ĉu temas pri antaŭjuĝoj, estigitaj de nia medio aŭ kulturo, aŭ ĉu ili estas rezulto de longa kaj zorga pripensado.

Oni devas konsenti pri la fakto, ke malsamideano - en sia situacio - havas bonajn motivojn por pensi kiel li faras, kaj komune serĉi, kie niaj vojoj disiĝas. Por tio ni devas uzi racion, kiu en internacia kunteksto estas prefera al aŭtoritato, ĉar ĉiujn popolojn ne inspiras la samaj aŭtoritatoj, sed ciuj estas egalaj antaŭ racio.

Eblas deklari, ke politiko estas tabua temo, sed tiamaniere paco ne aperos dank'al esperanto, sed nur dank'al tabuo, kaj tia paco estos nur ŝajna kaj nedaŭra.

bengthed (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 23:24:18

Mi estas novulo je ĉi tio forumo kaj mi ankoraŭ nenion skribis. Sed jam estas tre interesa, legi pri diferencaj kaj diversaj elvidoj.

Fojfoje mi samopinias kaj samtempe ne ŝatas la mesaĝon. Fojfoje mi ne samopinias, eble malsamopinias, sed samtempe pensas, ke la mesaĝo estas tre plaĉa. Mi fojfoje ne samopinias kun (ekzemple) danoj, sed mi komprenas, ke el la profundo de la koro ni estas tre pli proksimaj la alian.

Ŝajnas al mi Baibaibibi volas eviti konfliktoj, sed mi tamen pensas, ke mi bezonas klarigi la aferon kaj permesu ĝin klariĝi si.

Reen al la supro