Al la enhavo

Naskiĝtagaj mesaĝoj en via lingvo

de utku, 2014-aprilo-15

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

utku (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 13:28:17

Mi naskiĝtage gratulas miajn amikojn en diversaj lingvoj, kiujn ili komprenas aŭ ne komprenas. Estas iom strange, sed mi ŝatas tion, kaj ŝajne ankaŭ miaj amikoj ŝatas. Ĉu ankaŭ aliulo faras tion?

Ne estas facile tamen, skribi en lingvo kiun vi ne (bone) scias. Ja ne estus grava problemo, sed mi ne volas erari gramatike aŭ kulture; ekzemple uzi tro respektan lingvon aŭ skribi gramatike viran frazon al iu amikino, precipe se ŝi scias la lingvon en kiu mi skribas.

Do mi petas vin, elpensi aŭ rete trovi unu mallongan sed sinceran naskiĝtagan mesaĝon en via lingvo, ĝeneralan aŭ speciale direktatan al amiko, fratino ktp., kun esperanta traduko kaj prefere kun iu malplena kampo por skribi "NOMO".

Antaŭdankon al ĉiuj.

Redakto: Mi fakte celis ĉiutagajn mesaĝetojn, pli ol faciltroveblajn standardajn gratulojn, sed ŝajne mi ne povis ĝuste esprimi tion. Bonvolu aldoni kaj traduki kelkajn Facebook-ajn mesaĝojn se eblas, skribitajn en via lingvo.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 14:07:56

[de] (Germana): „Alles Gute zum Geburtstag“ — "Ĉiun bonan je (via) naskiĝtago"
[nb] (Bokmål-Norvega): „Gratulerer med (fødsels)dagen“ — "(Mi) gratulas je la (via) (naskiĝ)tago"

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 14:26:31

[cs] (ĉeĥa): „Vše nejlepší k narozeninám" — "Ĉion bonan je (via) naskiĝtago"
„Přeji ti hodně zdraví u příležitosti tvých narozenin“ — "Mi deziras al vi multe da sano okaze de via naskiĝtago"

kaptulo (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 17:58:59

En la korea: [이름], 생일 축하해!
Laŭvorte: [NOMO], naskiĝtago gratulas!
En Esperanto: [NOMO], gratulon je la naskiĝtago!

En la korea: [이름], 생일 진심으로 축하해!
Laŭvorte: [NOMO], naskiĝtago kore gratulas!
En Esperanto: [NOMO], gratulegon je la naskiĝtago!

Ĉi tiuj supraj koreaj frazoj estas sen la formaleco, sen la honoriga parolmaniero, kio taŭgus nur por ia okazo kiel via situacio. Kiam oni devos alparoli la grandaĝan aŭ devos paroli en formala situacio, oni uzus unu el jenaj frazoj:

Al la grandaĝa:

En la korea: 생신 축하드립니다.
Laŭvorte: naskiĝtago gratulas.
En Esperanto: Gratulon je la naskiĝtago.

En formala situacio:

En la korea: 생일을 축하드립니다.
Laŭvorte: naskiĝtago-n gratulas.
En Esperanto: Gratulon je la naskiĝtago.

Fine, 친구 생일 축하해요! XD

utku (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 19:23:07

Dankegon, almenaŭ unu el tiuj estos utila morgaŭ. ridulo.gif

Djino (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 01:31:34

En la franca :
"Bon anniversaire" (bonan naskiĝtagon) prononci esperante : bonaniveĥseĥ / turke : bonaniverser

"Joyeux anniversaire" (feliĉan naskiĝtagon) prononci esperante : ĵŭajezaniveĥseĥ / turke : juayözaniverser

http://www.omniglot.com/language/phrases/birthday....
http://tatoeba.org/epo/sentences/show/453219
http://tatoeba.org/epo/sentences/show/355041
http://www.freelang.com/expressions/anniversaire.p...

Esperantigado de aliaj alfabetoj :

amhara : melkam lidet
araba : aid miled said
armena : cnunde ŝnorhavor
belorusa : Z dnjom naraĝennja
bengala : ŝubho ĝonmodin
berbera : amulli ameggaz
birma : mŭe naj mingalar pa
bulgara : ĉestit roĵden den
ĉina (mandarena) : ŝeng l kŭaj lo
ĉina (kantona) : sang yet faj lo
kartvela : gilocav dabadebis dĥes
korea : seng-il ĉokha amnida
greka : ĥronja pola
japana : (o) tanĵobi omedeto
...

vi povas aŭskulti la bona prononcado ĉi-tie : http://tr.forvo.com/

troyshadow (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 16:23:19

En la rusa oni diras:
-(Поздравляю) с Днем Рождения!
(pazdravl'aju) z dn'om rajxd'en'ja.
lauxvorte (mi gratulas) je tago de naskigxo.
Suficxe 'pazdravl'aju' oni forlasas,diras simple 'z dn'om rojxd'en'ja.Tiu frazo tauxgas kaj por koraj amikoj kaj por oficialaj gratuloj.Ekzistas nur unu specajxo:kiam oni gratulas je unua,kvina,deka ,kvinopa aux dekopa naskigxtago,oni povas diri 's jubilejem'

roberto antunes (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 18:24:34

En la portugala oni diras...Feliz aniversário !

karasutengu (Montri la profilon) 2014-aprilo-18 16:47:26

raffadalbo (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 18:00:45

Itale:

* ''Auguri'' (Bondezirojn)
* ''Tanti auguri'' (Multe da bondeziroj)
* ''Buon compleanno'' (Bonan naskiĝtagon)

Oni uzas ĉiujn kutime, ankaŭ kun geamikoj.

Reen al la supro