Till sidans innehåll

Prononco de la nomo "Cezaro"

av Eltwish, 15 april 2014

Meddelanden: 2

Språk: Esperanto

Eltwish (Visa profilen) 15 april 2014 22:35:48

Saluton! Mi havas dubon pri la prononco de la nomo "Cezaro". Mi demandas ĉi tie, ĉar la sola Cezaro, kiun mi trovis rete, estas tiu, kiu skribis Kredu min, sinjorino (kaj estas ĝuste li, kies nomon mi volas prononci). Mi unue supozis, ke ĝi estas "ĉezaro", kiel itale, sed eble ĝi angliĝis al "sezaro"? Ĉu iu scias?

Ondo (Visa profilen) 16 april 2014 08:38:22

Eltwish:Saluton! Mi havas dubon pri la prononco de la nomo "Cezaro". Mi demandas ĉi tie, ĉar la sola Cezaro, kiun mi trovis rete, estas tiu, kiu skribis Kredu min, sinjorino (kaj estas ĝuste li, kies nomon mi volas prononci). Mi unue supozis, ke ĝi estas "ĉezaro", kiel itale, sed eble ĝi angliĝis al "sezaro"? Ĉu iu scias?
Mi fakte ne scias certe, sed mi ĉiam kredis, ke Cezaro estas pure Esperanta nomo. Do prononcu ĝuste tiel: ce-za-ro. Cezaro Rossetti (frato de Reto Rossetti) estis italdevena. Mian supozon ŝajnas konfirmi Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 de Geoffrey Sutton. Tie la titolo de la ĉapitro pri li estas "Rossetti, Cesare (Cezaro) (1901–50)".

Tillbaka till toppen