Al la enhavo

Akcentoj

de dtgallagher, 2014-aprilo-16

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

dtgallagher (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 04:16:42

Ĉu vi pensas ke ĉiuj devus (provi) paroli Esperanton kun akĉentoj samaj, aŭ devus paroli kun regionaj akĉentoj? (precipe la "r".)
Dankon

michaleo (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 05:54:32

dtgallagher:Ĉu vi pensas ke ĉiuj devus (provi) paroli Esperanton kun akcentoj samaj, aŭ devus paroli kun regionaj akcentoj? (precipe la "r".)
Dankon
Akĉentoj, vi celis skribi pri akĉentoj - ne akcentoj. Jes, mi pensas, ke ĉiuj devus paroli en klara maniero.

Duko (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 14:20:00

Jes, ĉiu devas almenaŭ provi atingi neŭtran prononcon, kiu ne malkaŝas propran denaskan lingvon. Sed akĉento ne tro gravas, dum la prononco estas komprenebla.

XosuEDGT (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 16:22:45

Mi pensas ke ĉiuj havas proprajn akĉentojn. Estas estimindaj ĉiuj parolantaj manieroj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 16:41:30

Rilate al "r" ĉiuj devas prononci ĝin difineble kaj klare. ridulo.gif

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 17:25:43

michaleo:
dtgallagher:Ĉu vi pensas ke ĉiuj devus (provi) paroli Esperanton kun akcentoj samaj, aŭ devus paroli kun regionaj akcentoj? (precipe la "r".) Dankon
Akĉentoj, vi celis skribi pri akĉentoj - ne akcentoj. Jes, mi pensas, ke ĉiuj devus paroli en klara maniero.
Vi nur parte pravas: devus esti "paroli Esperanton kun akcentoj samaj" ne "*paroli Esperanton kun akcxentoj samaj*"

akcxento = malbona, fremda akcento = akcentacxo

Jes, vi provu elparoli korekte: ne forigu na la "H", elparolu na la "R" korekte aux almenaux diference de la litero "L", ne elparolu la literon "B" kiel "P", ...

michaleo (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 17:50:44

Clarence666:
michaleo:
dtgallagher:Ĉu vi pensas ke ĉiuj devus (provi) paroli Esperanton kun akcentoj samaj, aŭ devus paroli kun regionaj akcentoj? (precipe la "r".) Dankon
Akĉentoj, vi celis skribi pri akĉentoj - ne akcentoj. Jes, mi pensas, ke ĉiuj devus paroli en klara maniero.
Vi nur parte pravas: devus esti "paroli Esperanton kun akcentoj samaj" ne "*paroli Esperanton kun akcxentoj samaj*"

akcxento = malbona, fremda akcento = akcentacxo

Jes, vi provu elparoli korekte: ne forigu na la "H", elparolu na la "R" korekte aux almenaux diference de la litero "L", ne elparolu la literon "B" kiel "P", ...
Laŭ PIV:

1) Akĉento - tuto de la artikulaciaj kutimoj de parolanto aŭ grupo de parolantoj (pro trajtoj dialektaj aŭ socilingvaj, influo de denaska lingvo ks), kiu aspektas nenorma en la kadro de difinita lingvo: havi sudan, kamparan, usonan akĉenton.

2) Akcento - emfazo de silabo, morfemo, vorto, vortgrupo aŭ frazo per pliigo de la sonforto aŭ modifo de la alteco aŭ longeco; ĝia celo estas distingo de la koncerna unuo disde aliaj samnivelaj unuoj

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 18:50:12

Akĉento - tuto de la artikulaciaj kutimoj de parolanto aŭ grupo de parolantoj (pro trajtoj dialektaj aŭ socilingvaj, influo de denaska lingvo ks), kiu aspektas nenorma en la kadro de difinita lingvo: havi sudan, kamparan, usonan akĉenton
Eble nek "akcento" nek "akcxento" tauxgas.

-> paroli Esperanton kun la sama elparolmaniero aux paroli Esperanton kun la samaj artikulaciaj kutimoj

dtgallagher (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 22:22:00

jes elparolmaniero, akĉento... xD sed kio estas via opinio(dankon, al tiuj ke respondis)? mi aŭdas parolantojn el Franco, kaj ili diference elparolas "r." (kaj eble aliojn, sed mi ne scias). malbona aŭ bona? (aldonas diversaĵon?) mi bedaŭras ke mi ne perfekte skribas, ankaŭ

michaleo (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 22:53:58

dtgallagher:jes elparolmaniero, akĉento... xD sed kio estas via opinio(dankon, al tiuj ke respondis)? mi aŭdas parolantojn el Franco, kaj ili diference elparolas "r." (kaj eble aliojn, sed mi ne scias). malbona aŭ bona? (aldonas diversaĵon?) mi bedaŭras ke mi ne perfekte skribas, ankaŭ
Se via parolorgano jam finis disvolviĝi, vi povas malmulte ŝanĝi kaj probable trajtoj de via denaska lingvo estas videblaj. Escepte se fonetismo de fremda lingvo estas simila al tiu de via denaska lingvo. Ekzemple fonetismo de la pola estas simila al fonetismo de Esperanto, do poloj sufiĉe facile povas paroli Esperanton.

Reen al la supro