Tin nhắn: 2
Nội dung: Esperanto
pimskrabo (Xem thông tin cá nhân) 19:30:03 Ngày 18 tháng 4 năm 2014
Karaj,
Eble jam estis tie anonco tiurilate, sed okaze ke ne mi informas, ke aŭguste (9a ĝis 16a) okazos kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Bretonia urbo Dinano:
http://www.satesperanto.org/-2014-87a-Dinano-.html
Temo de la kongreso estos:
"Civitanoj loke agadas por konstrui ontecon"
Ja alia mondo endas, do ni ĝin konstruu!
Ĝis baldaŭ Dinane,
PAVito (= Plej amike, Vito)

pimskrabo (Xem thông tin cá nhân) 12:52:59 Ngày 19 tháng 4 năm 2014
mi ne strebas en alian mondon, la tiea min tute kontentigasKlare Terurĉjo, do ignoru la mesaĝon, se ĝia enhavo ne koncernas vin.
Tamen mi supozas, ke inter la esperantistoj multaj (se ne eĉ plejmulto) havas deziron kontribui al starigo de sociordo pli justa k solidara (interalie pere de esperanto). Al tiuj precipe direktiĝas la anonco pri Dinana kongreso de SAT.
Cetere, mi ne komprenas kio tiom neakcepteble "moderna" troviĝas en mia esperanto...
PAVito