Til indholdet

SAT-kongreso en Dinano (Fr)

af pimskrabo, 18. apr. 2014

Meddelelser: 2

Sprog: Esperanto

pimskrabo (Vise profilen) 18. apr. 2014 19.30.03

Karaj,
Eble jam estis tie anonco tiurilate, sed okaze ke ne mi informas, ke aŭguste (9a ĝis 16a) okazos kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Bretonia urbo Dinano:
http://www.satesperanto.org/-2014-87a-Dinano-.html
Temo de la kongreso estos:
"Civitanoj loke agadas por konstrui ontecon"
Ja alia mondo endas, do ni ĝin konstruu!
Ĝis baldaŭ Dinane,
PAVito (= Plej amike, Vito)

pimskrabo (Vise profilen) 19. apr. 2014 12.52.59

mi ne strebas en alian mondon, la tiea min tute kontentigas
Klare Terurĉjo, do ignoru la mesaĝon, se ĝia enhavo ne koncernas vin.
Tamen mi supozas, ke inter la esperantistoj multaj (se ne eĉ plejmulto) havas deziron kontribui al starigo de sociordo pli justa k solidara (interalie pere de esperanto). Al tiuj precipe direktiĝas la anonco pri Dinana kongreso de SAT.
Cetere, mi ne komprenas kio tiom neakcepteble "moderna" troviĝas en mia esperanto...
PAVito

Tilbage til start