Til indholdet

cxu vi estas lingvokreisto?

af andresfeliper3, 18. apr. 2014

Meddelelser: 14

Sprog: Esperanto

cellus (Vise profilen) 20. apr. 2014 05.19.01

Rob skribis:
Se vi sentas sin kreeman, metu vin al serĉi esprimojn por traduki multajn vortojn el etnaj lingvoj mankantaj en Esperanto.
Tio estas interesa demando, ĉar mia penso tuj venis al la kontraŭa demando: "Ĉu oni ne pli bone simpligu esperanton?" En la sveda lingvo oni havas unu vorton por tio kio havas du en esperanto: verŝi kaj ŝuti. Sed aliflanke oni trovas en lingvoj tre praktikajn epsrimojn kiujn oni volonte volus enigi en la internacian lingvon. Esperanto ne havas iun vorton por la rusa uspet', pola zdạżyć kaj sveda hinna. Oni povas traduki tion per atingi, havi tempon. Se oni vastigus la signifon oni povus eble diri "Mi atingis fari la laboron, Mi atingis al la trajno en bona tempo. Mi ne atingos, la tempo estas tro mallonga!" Do kiel vi vidas la sveda vorto havas iom alian signifareon.

Lakiro (Vise profilen) 20. apr. 2014 06.22.12

cellus:Rob skribis:

Mi pensas, tiukaze oni povas apliki la vortojn "hastis" kaj "sukcesis". Sed vi pravas, necesas apliki pli taŭgan vorton, ke ne perdu la sencon.
Nia, rusa vorto uspel devenas de "speŝit'"- hasti. Uspel, signifas FINIS SUKCESE LA HASTON (rapidon) AL NECESA TEMPO ridulo.gif

cellus (Vise profilen) 20. apr. 2014 09.12.44

Jes, por mi hasti havas tro limigitan signifon, tiun ke oni hastas al io, oni faras ion rapide, sed se homoj ekuzus ĝin tiamaniere, mi kompreneble iom post iom akceptus tiun signifon. Eble estus pli bone uzi atingi en tiu senso. Ĝi estas ja bona ekzemplo de nocio kiu ekzistas en kelkaj lingvoj sed ne nepre en la grandaj lingvoj, kiuj plej ofte donas vortojn al esperanto!

Oni povas paroli pri radika simileco kaj pri senca simileco inter dieversaj lingvoj. Diversaj lingvoj povas esprimi la saman sencon per tute diversaj vortoj aŭ vortkombinoj.

Lakiro (Vise profilen) 21. apr. 2014 09.06.00

cellus:Eble estus pli bone uzi atingi en tiu senco
En pluraj kazoj ĝi ne tute konvenas. Ekzemple kiam ni penas esprimi necesajn limojn de tempo de la rapideco dum kuirado aŭ lernado antaŭ ekzameno ktp. Mi ne povas trovi konvenan varianton de kombinaĵo de vortoj. Verŝajne ĉiam necesas trovi taŭgan frazon anstataŭ unu vorto.

Tilbage til start