У садржају

cxu vi estas lingvokreisto?

од andresfeliper3, 18. април 2014.

Поруке: 14

Језик: Esperanto

andresfeliper3 (Погледати профил) 18. април 2014. 20.21.04

Cxu vi estas conlanger?
Conlanger estas persojo kiu kreas lingvojn.
Tiuj lingvoj povas esti a-posteriori, kiel esperanto, aŭaux a-priori kiel Klingona lingvo.
A-posteriori estas lingvoj ke estas bazitaj en aliaj lingvoj.
Ekzemple: esperanto, ido, interlingua.
A-priori estas lingvoj ke ne estas bazitaj en lingvoj.
Ekzemple: Klingona, dothraki, navi, ithkuil ktp.

leporinjo (Погледати профил) 19. април 2014. 00.14.37

Mi kreas Laytele, la lingvon de la gefeoj. http://laytele.blogspot.com/

robbkvasnak (Погледати профил) 19. април 2014. 00.21.58

Mi preferas plulabori pri la konstruado de Esperanto. Nia lingvo bezonas multan laboron por evoluiĝi en multaj fakoj. Se vi sentas sin kreeman, metu vin al serĉi esprimojn por traduki multajn vortojn el etnaj lingvoj mankantaj en Esperanto. Certe vi trovos multajn truetojn kaj truegojn en nia vortostoko. Jen farendaĵoj! Ni bezonas vian kreemon jam jene en nia lingvo! Estas ankoraŭ vasta kampo pluginda.

Fenris_kcf (Погледати профил) 19. април 2014. 10.19.51

Mi partoprenas en la konstruado de Inter-Ĝermana planlingvo.

Kirilo81 (Погледати профил) 19. април 2014. 11.29.02

Mi por amuziĝo kreis kelkajn lingvosistemojn, sed jam de jaroj ne plu okupiĝas pri ili, jen specimeno.

cafaristeir (Погледати профил) 19. април 2014. 12.11.31

Mi estas la kreisto de Sambahsa : http://sambahsa.pbworks.com kaj : http://eo.wikipedia.org/wiki/Sambahsa-mundialect

Mi estis ankaû finalisto (5 el 35) ĉe la konkurso de HBO por krei la lingvon Dothraki. Estis D.Peterson kiu fine venkis.

Gleki (Погледати профил) 19. април 2014. 12.18.17

andresfeliper3:Cxu vi estas conlanger?
Conlanger estas persojo kiu kreas lingvojn.
Tiuj lingvoj povas esti a-posteriori, kiel esperanto, aŭaux a-priori kiel Klingona lingvo.
A-posteriori estas lingvoj ke estas bazitaj en aliaj lingvoj.
Ekzemple: esperanto, ido, interlingua.
A-priori estas lingvoj ke ne estas bazitaj en lingvoj.
Ekzemple: Klingona, dothraki, navi, ithkuil ktp.
mi estas Loĵbanisto. Klare, ke Lojxbano jam ekzistas, sed inventado de novas vortoj kiel aktivaj Esperantistoj faras estas miaopinie ankau "conlangery" (kio estus la korekta traduko?)

Rugxdoma (Погледати профил) 19. април 2014. 12.27.54

robbkvasnak:Mi preferas plulabori pri la konstruado de Esperanto. Nia lingvo bezonas multan laboron por evoluiĝi en multaj fakoj. Se vi sentas sin kreeman, metu vin al serĉi esprimojn por traduki multajn vortojn el etnaj lingvoj mankantaj en Esperanto. Certe vi trovos multajn truetojn kaj truegojn en nia vortostoko. Jen farendaĵoj! Ni bezonas vian kreemon jam jene en nia lingvo! Estas ankoraŭ vasta kampo pluginda.
Mi konsentas. Kaj ne nur truoj ĝenigas nian lingvon. Ofte trooj problemas pli ol truoj.
Ĉiu komencanto, kiu devas ofte frekventi la vortaron, esperas ke tio baldaŭ estos nenecesa. Sed se ĝi post kelkaj jaroj ankoraŭ devas tion fari, tiam ĝi devas konstati, ke la tuta Esperanto-lernado donis malpli ol povas doni la Guglo-tradukilo pri ĉiu ajn nekonata lingvo.
Do, la vortstokon bezonas zorgon, de kreemaj esperantistoj - aldonojn kaj forigojn.

Alia tasko estas eĉplibonigi la gramatikon laŭfundamente. Multajn pigrajn proponojn ni jam vidis, kiuj estis kontraŭfundamentaj. Verki kaj krei ene en la jam ekzistanta sistemo postulas pli. Ene estas multaj limigitaĵoj, sed ankaŭ multaj ebloj.

cellus (Погледати профил) 19. април 2014. 17.28.08

Mi devas konfiesi ke jes, mi kelkfoje uzas mian propran internacian idiolekton Komunikando. Ĝi ankoraŭ ne havas fiksan gramatikon, ĝi estas iom tuja, adhoka, kiel eŭropanto. Mia lingvo havas trajtojn de interlingueo, kion oni antaŭe nomis "occidental", novial kaj la IALA- interlinguao. Mi kelkfoje pensis ke mi uzu la lingvon kaj esperi ke aliaj, pli energiaj homoj skribos gramatikon kaj vortaron por ĝi. Ĉar mia ideo estas ke ĝi estu tuj komprenebla por homoj kun fono en okcidentaj lingvoj, mi kredas ke tio estos ebla. Sed kiu vivos vidos, kiel oni diras.

bartlett22183 (Погледати профил) 19. април 2014. 20.03.04

Je 1907, en usono, Stephen Chase Houghton eldonis sian "Master Language" (anglalingve, ekzemplero ĉi tie). Kiel amuzajo mi ĝin modifis esti "Latinvlo" (anglalingve, ekzemplero ĉi tie).

Вратите се горе